Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa  60. Bonkora Oficisto
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



  Pan estis gubernia juĝisto. Li estis honesta kaj bonkora. Li ĉiam favoradis la homojn en lia gubernio kaj ankaŭ la bestojn. Li publikigis leĝon, ke neniu en la gubernio rajtas sin vivteni per kapti fiŝojn en la riveroj kaj lagoj, kaj iu ajn kaptita pro tio estu arestita kiel krimulo. Kvankam multaj homoj sin vivtenis per tia rimedo antaŭe, ili sciis, ke lia juĝisto estas bonkorulo, tial ili ne plendis pro lia ordono. Ili obeis lian leĝon, kaj ĉio estis bona en ilia gubernio.
   Ĉio estis en tiel bona ordo, ke kiam iu gubernio pli granda bezonis juĝiston, la registaro decidis transpostenigi Pan tien. Kiam la homoj en lia antaŭa gubernio informiĝis, ke Pan promociiĝos, ili estis ne nur feliĉaj kaj fieraj por li, sed ankaŭ sentis bedaŭron. Ĉu ilia nova juĝisto estus ankaŭ tiel bona kiel Pan?
   Venis la tago por Pan forlasi, la vojo estis plena de homoj alvenintaj por adiaŭi lin. Estis viroj, virinoj, knaboj kaj knabinoj. Estis maljunuloj tiel aĝaj, ke ili venis helpate de siaj nepoj, kaj ankaŭ infanoj tiel junaj, ke ilin portis la gepatroj. Ili ĉiuj alvenis por diri adiaŭ.
   Iu iris el la homamaso, kaj genuiĝis antaŭ Pan. Li prezentis al Pan dek taelojn (unu taelo = ĉ, 30 g) da arĝento serioze per ambaŭ manoj. "Jen malgranda donaceto por esprimi mian sinceran dankemon al vi! Mi esperas, ke Via Honoro akceptu favore."
   "Mi ne tiel agas," koleriĝis Pan, "Mi jam sciigis al vi ĉiuj, ke neniu el vi devas prepari donacojn por mi. Ĉu vi ne scias pri tio?"
   "Jes. Sed ĉi tio estas malsama. Mi estis ŝtelisto, kaj kiam mi estis kaptita, mi pensis, ke mi mortos de tio, ĉar la kaptitaj ŝtelistoj kutime estas dekapigotaj. Sed vi ne mortigis min. Anstataŭe, vi admonis min ŝanĝi mian vivrimedon. Mi vere ŝanĝis mian konduton. Mi estis tiel emociigita de via favoro, ke mi decidis ne plu fari tion denove. Mi lernis teknikon, edziĝis kaj nun vivtenas familion. Ĉion, kion mi havas hodiaŭ, ŝuldas al via bonkoreco. Se vi ne estus tiel bonkora, mi jam fariĝus senkapa kadavro putriĝinta en la tombo. Jen kial mi speciale esprimas mian dankemon."
   Pan decideme rifuzis Ljan donacon, sed tio montris bone, kia oficisto li estas.
   Homoj loĝantaj ĉe la lagoj kaj riveroj en la gubernio aŭdis ploron kaj lamenton el la akvo. La fiŝoj ankaŭ sciis, ke finiĝos iliaj feliĉaj tagoj, kaj ili estos kaptitaj kaj turmentitaj por onia frandaĵo.
   Eĉ fiŝoj kaj kraboj domaĝas sian vivon, kaj malĝojas kiam ilia protektanto forlasis ilin.