70. NOVAJ HEJMOJ DE ARBAJ FEOJ

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Saĝa Konsilo]

  Iam la Reĝo de Arbaj Feoj mortis kiel ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Reĝo Sakao, la reganto de Ĉielo 33, nomumis novan reĝon de Arbaj Feoj. Kiel sia unua oficiala ago, la nova reĝo publikigis ordonon, ke ĉiu arba feo elektu arbon por enloĝi, kaj samtempe, ĉiu arbo plezuriĝu kun sia fea enloĝanto.

  Vivis saĝa arba feo, kiu estis estro de granda klano. Li proponis al siaj membroj de la klano ne loĝi en la dise starantaj arboj. Anstataŭe estis pli sekure vivi en densaj arboj ĉe li. La saĝaj arbaj feoj ekloĝis en la arbaro proksime al sia estro.

  Sed iuj arbaj feoj estis malsaĝaj kaj arogantaj. Ili diris inter si: "Kial ni devas loĝi en grupo? Ni iru al vilaĝoj, urbetoj kaj urboj loĝataj de homoj. Arbaj feoj loĝantaj tie ricevas la plej bonajn oferaĵojn. Kaj ili eĉ ricevas adoradon de superstiĉaj lokanoj. Kian vivon ni ĝuos tie!"

  Do ili iris al vilaĝoj, urbetoj kaj urboj, kaj transloĝiĝis en dise starantajn arbegojn prizorgatajn de homoj. Poste okazis granda ŝtormo en iu tago. La vento blovegis forte kaj furioze. La grandaj kaj pezaj arboj kun branĉoj maljunaj kaj malmolaj ne plu povis stari firme en la ŝtormo. La dikaj branĉoj disfalis, arbotrunkoj rompiĝis en du partojn, kaj iuj arboj eĉ elradikiĝis. Sed la arboj en la arbaro interapogis unuj al aliaj, kaj povis kliniĝi kaj subteni reciploke en la forta vento. Do ili nek rompiĝis, nek falis.

  Detruiĝis la hejmoj de la arbaj feoj en la vilaĝoj, urbetoj kaj urboj. Ili kunigis siajn infanojn kaj reiris al la arbaro. Ili plendis al la saĝa klanestro pri siaj malfeliĉoj sur la disaj arbegoj en la homa regiono. Li diris: "Tio okazis al la arogantuloj, kiuj ignoras la saĝan admonon kaj mem decidis foriri."

  La moralinstruo estas: Malsaĝuloj surdas al saĝaj vortoj.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com