69. KVAROPO SUR LIGNOŜTIPO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Dankemo]

  Antaŭe Reĝo Brahmadato de Benareso havis filon ege malbonan. Post kiam li plenkreskis, li fariĝis tre malica kaj kruela. Li ĉiam klopodis pruvi, ke li estas pli kruda ol ĉiuj aliaj. Kun manio torturi aliajn, li konstante molestis homojn kaj estigis batalojn. Li kutime parolis kun fiodoro de malpuraĵo kvazaŭ el defluilo. Li ĉiam facile furioziĝis, kvazaŭ siblanta serpento piedpremata.

  Homoj en kaj ekster la palaco fuĝis de li kvazaŭ de homvora demono malsata. Ili laŭeble evitis lin kiel eron de malpuraĵo en la okuloj. Malantaŭ lia dorso ĉiuj nomis lin "Malica Reĝido". Unuvorte li estis ege malbona homo!

  Iutage la reĝido decidis eliri por naĝi. Li iris al rivero kune kun siaj servantoj kaj asistantoj. La ĉielo subite mallumiĝis kvazaŭ en la nokto. Forta ŝtormo okazis. Estante tiel kruda kaj senracia, la reĝido ĉiam provis montri sian sentimecon. Do li blekis al la servantoj: "Portu min en la mezon de la rivero kaj banu min. Poste reportu min al la riverbordo."

  Ili portis lin en la riveron laŭ lia ordono. Poste, ili diris unuj al aliaj: "Nun estas nia ŝanco! La reĝo neniam povos eltrovi, kion ajn ni faris ĉi tie. Do ni mortigu la Malbonan Reĝidon ĉeloke. Dronu en inundo, vi sentaŭgulo!" Tiel ili ĵetis lin en la ŝtorme torentan fluon.

  Kiam ili revenis al la bordo, la aliaj demandis, kie estas la reĝido. Ili respondis: "Ni ne scias. Kiam ekpluvis, li naĝis pli rapide ol ni kaj certe jam reiris al Benareso."

  Post kiam ili revenis en la palacon, la reĝo demandis: "Kie estas mia filo?" Ili respondis: "Ni ne scias, Via Reĝa Moŝto. Kiam okazis la ŝtormo, ni pensis, ke li jam reiris antaŭ ni." Reĝo Brahmadato venigis serĉistaron kaj komencis serĉi la reĝidon. Ili serĉadis zorgeme sur ĉiuj vojoj al la riverbordo, sed ne trovis lin.

  Jen estis la okazaĵo. En la venta kaj pluva mallumo la reĝido drivis en la torenta rivero. Feliĉe li ekkaptis flosantan arbotrunkon. Li tenis ĝin firme por protekti sian karan vivon. Flosante laŭ la rivero, la krudulo timis sian eventualan morton, do li ploregis kiel bebo timema kaj senpova.

  Okazis hazardo, ke antaŭ nelonge, granda riĉulo mortis en Benareso. Li iam kaŝis trezoron de 40 milionoj da ormoneroj en la bordo de la sama rivero por konservi ĝin. Pro sia avido al la trezoro, li renaskiĝis kiel mizera serpento por gardi sian trezoron rampante sur la ventro.

  En proksima loko sur la riverbordo estis alia riĉa avarulo, kiu kaŝis trezoron de 30 milionoj da ormoneroj. Pro sia firma kroĉiĝo al la riĉaĵo, li renaskiĝis kiel akvorato por gardi sian kaŝitan trezoron.

  Kiam la ŝtormo okazis, la serpento kaj akvorato estis pelitaj el siaj truoj kaj drivis en la torentan riveron. Por eviti dronon ankaŭ ili hazarde kaptis la saman arbotrunkon, sur kiu ploregis la timigita reĝido. La serpento grimpis sur unu flankon kaj la akvorato sur la alian.

  Proksime estis alta kapokarbo, sur kiu loĝis juna papago. Kiam la riverakvo leviĝis pro la ŝtormo kaj inundo, la kapokarbo elradikiĝis kaj falis en la riveron. Apenaŭ la papago provis forflugi, kiam la vento kaj pluvo pelis lin sur la saman lignoŝtipon, al kiu alkroĉiĝis la serpento, akvorato kaj Malbona Reĝido.

  Nun la kvar vivestaĵoj sur la lignoŝtipo flosis al kurbiĝo de la rivero. Iu sanktulo loĝis trankvile en malgranda kabano proksime. Harzarde okazis, ke li estas la Bodisatvo, la Iluminiĝinto. Li naskiĝis en riĉa altklasa familio de Urbo Kasi. Kiam li plenkreskis, li rezignis siajn riĉecon kaj pozicion, kaj ekloĝis sola ĉe la rivero.

  Kiam la sanktulo aŭdis la panikan kriadon de la malbona reĝido en la noktomezo, li pensis: "Tio aŭdiĝas kiel timigita homo. Pro mia kompatemo mi ne povas ignori lin. Mi devas savi lin."
Li kuregis al la rivero kaj kriis. "Ne timu! Mi savos vin!" Li saltis en la torentan riveron, kaptis la lignoŝtipon, kaj tiris ĝin sur la bordon per sia tuta forto.

  Li helpis la reĝidon surbordiĝi sekure. Rimarkinte la serpenton, akvoraton kaj papagon, li portis ilin kaj kondukis la reĝidon al sia komforta kabano. Li bruligis kuirfajron, kaj ĝentile varmigis la bestojn ĉe la fajro pensinte pri ilia malforteco. Post kiam ili varmiĝis kaj sekiĝis, li metis ilin apude, kaj petis la reĝidon sin varmigi. La sanktulo elprenis fruktojn kaj nuksojn, nutris la plej senpovajn bestojn unue, kaj poste regalis la atendantan reĝidon.

  Estis ne mirinde, ke pro tio furiozis la Malbona Reĝido! Li pensis: "La stulta sanktulo ne zorgas pri mi, granda kortega princo. Anstataŭe, li donis pli altan pozicion al la tri sencerbaj bestoj!" Tiel pensante, li ekhavis venĝeman malamon kontraŭ la milda Bodisatvo.

  En la sekva tago la sanktulo sekigis la lignoŝtipon sub la suno. Poste li apartigis kaj bruligis ĝin, kuiris ilian manĝaĵon kaj tenis ilin varmetaj. Post kelkaj tagoj la kvar savitoj de tiu sama ŝtipo fariĝis fortaj kaj sanaj.

  La serpento iris al la sanktulo adiaŭi lin. Ĝi volvis sian korpon sur la tero, arkigis sin supren, kaj kapklinis respektoplene. Ĝi diris: "Estimata Majstro, vi faris grandan favoron al mi! Mi dankas vin.

  Mi ne estas malriĉa serpento. En certa loko mi enterigis trezoron de 40 milionoj da ormoneroj, kaj mi ĝojplene oferos ĝin al vi, ĉar por ĉiuj la vivo estas senpreza! Kiam vi bezonos monon, nur iru al la riverbordo kaj kriu, 'Serpento! Serpento!'"

  Ankaŭ la akvorato iris al la sanktulo adiaŭi lin. Ĝi sin levis sur la postaj kruroj kaj riverence klinis sian kapon respektoplene. Li diris: "Estimata Majstro, vi faris grandan bonon por mi! Mi dankas vin por tio. Mi ne estas malriĉa akvorato. En certa loko mi enterigis trezoron de 30 milionoj da ormoneroj, kaj mi ĝojplene oferos ĝin al vi, ĉar por ĉiuj la vivo estas senpreza! Kiam vi bezonos monon, nur iru al la riverbordo kaj kriu, 'Rato! Rato!'"

  Tiaj dankemaj agoj de la serpento kaj akvorato estis tute malsamaj ol en iliaj antaŭaj avaraj vivoj!

  Poste venis la papago adiaŭi la sanktulon. Ĝi riverence klinis sian kapon respektoplene kaj diris: "Estimata Majstro, vi faris grandan helpon al mi! Mi estas dankema al vi, sed mi posedas nek oron nek arĝenton. Tamen, mi ne estas malriĉa papago. Kiam ajn vi bezonos la plej bonan rizon, nur iru al la riverbordo kaj kriu 'Papago! Papago!' Tiam mi venigos ĉiujn miajn parencojn el ĉiuj arbaroj de

  Himalajo kaj ni alportos al vi ĉarojn da plej valora bonodora ruĝa rizo. Por ĉiuj la vivo estas senpreza!"

  Fine la Malbona Reĝido venis al la sanktulo. Lia menso pleniĝis de venena venĝemo, do li pensis nur pri mortigo al la sanktulo se li denove vidos lin. Tamen li diris: "Estimata Majstro, kiam mi fariĝos reĝo, bonvolu veni al mi kaj mi provizos al vi la 'Kvar Necesaĵojn por Vivo'." Li reiris al Benareso kaj baldaŭ fariĝis la nova reĝo.

  Post nelonge la sanktulo decidis vidi, ĉu la promeso de la kvar vivestaĵoj estas veraj. Unue li iris sur la riverbordon kaj kriis: "Serpento! Serpento!" Aŭdinte lian unuan vokon, la serpento elrampis el sia subtera hejmo. Ĝi riverencis respektoplene kaj diris: "Honorulo, sub ĉi tiu loko estas kaŝitaj 40 milionoj da oromoneroj. Elfosu kaj prenu ilin kun vi!" "Tre bone," diris la sanktulo, "mi venos denove kiam mi bezonos ilin."

  Forlasinte la serpenton, li piediris laŭ la riverbordo kaj kriis: "Rato! Rato!" La akvorato alkuris kaj ĉio okazis ĝuste kiel ĉe la serpento.

  Poste, li ekkriis: "Papago! Papago!" La papago tuj flugis malsupren el sia arba hejmo. Ĝi riverencis respektoplene kaj diris: "Honorulo, ĉu vi bezonas ruĝan rizon? Mi alvokos miajn parencojn kaj ni portos al vi la plej bonan rizon el la tuta Himalajo." La sanktulo respondis: "Tre bone! Mi alvenos denove je mia bezono poste."

  Fine li enurbiĝis por viziti la reĝon. Li piediris al la reĝa plezura ĝardeno kaj tranoktis tie. Matene, en ege modesta kaj majesta sinteno, li iris kolekti almozmanĝaĵon en la urbo Benareso.

  En la sama mateno la maldankema reĝo sidis sur impone ornamita kortega elefanto kaj gvidis grandan procesion ĉirkaŭ la urbo. Kiam li vidis la Iluminiĝinton de malproksime, li pensis: "Aha! Ĉi tiu mallaborema senhejma vagabondo venas por peti bonon de mi. Mi devas senkapigi lin antaŭ ol li fanfaronos al ĉiuj, kion li faris por mi!"

  Do li ordonis siajn servantojn: "Tiu senvalora almozulo certe volas peti ion de mi. Ne lasu lin prokisimiĝi al mi. Tuj arestu lin, ligu liajn manojn malantaŭ la dorso kaj skurĝu lin ĉe ĉiu stratangulo. Konduku lin al la ekzekuttereno ekster la urbo kaj dehaku lian kapon. Poste levu lian korpon sur akrigitan kolonon kaj montru ĝin por ke ĉiuj vidu. Tiamaniere faru finon al tiaj almozpetantoj!

  La servantoj sekvis liajn kruelajn ordonojn. Ili ligis la senkulpan grandulon kiel ordinaran krimulon. Ili skurĝis lin senkompate ĉe ĉiu stratangulo survoje al la ekzekuttereno. Sed kiel ajn forte kaj profunde en lian karnon ili skurĝis lin, li tenis sin dignoplena. Post ĉiu skurĝo li simple diris por ke ĉiuj aŭdu: "Jen pruvo, ke ankoraŭ pravas la malnova onidiro: 'Estas pli da repago tiri mortan lignon el la rivero ol helpi maldankemulon!'"

  Iuj spektantoj ekmiris, kial li nur diras tion ĉe ĉiu stratangulo. Ili diris unuj al aliaj: "Eble la suferon de la kompatinda viro kaŭzis maldankemulo." Do ili demandis lin: "Oh, sanktulo, ĉu vi faris ion por helpi al maldankemulo?"

  La sanktulo rakontis la tutan historion al ili, kaj konklude li diris: "Mi savis ĉi tiun reĝon el terura inundo, kaj tiel mi kaŭzis al mi mem la nunan suferon. Mi diras tion nur pro tio, ke mi malobservis la diron de maljunaj saĝuloj."

  Aŭdinte la historion, la civitanoj de Benareso koleriĝis kaj diris inter si: "Tiu ĉi bonulo savis la vivon de la reĝo. Sed la reĝo estas tiel kruela, ke li neniel havas dankemon en si. Kiel li povus fari bonojn al ni? Li nur estas danĝero al ni. Ni forigu lin!"

  La kolerego de civitanoj sin turnis en ribelon. Oni sin ĵetis al la reĝo kun sagoj, tranĉiloj, bastonoj kaj ŝtonoj. La reĝo mortis sidante sur la kortega elefanto. Tiam ili ĵetis la kadavron de la iama Malbona Reĝido en fosaĵon apud la vojo.

  Poste ili faris la sanktulon sia nova reĝo. Li regis Benareson tre bone. Iutage li decidis viziti siajn malnovajn amikojn. Do li elrajdis en granda procesio ĝis la riverbordo.

  Li kriis: "Serpento! Serpento!" La serpento tuj aperis, esprimis sian estimon kaj diris: "Via Moŝto, vi estas bonvena se vi volas mian trezoron." La reĝo ordonis la servantojn elfosi la 40 milionojn da ormoneroj.

  Li iris al la hejmo de la akvorato kaj kriis: "Rato! Rato!" Ankaŭ la rato tuj aperis, esprimis sian estimon kaj diris: "Via Moŝto, bonvenon se vi volas mian trezoron." Do la servantoj de la reĝo elfosis la 30 milionojn da oromoneroj.

  Poste la reĝo kriis "Papago! Papago!" La papago tuj flugis al la reĝo, riverencis respektoplene kaj diris: "Via Moŝto, se vi volas, mi kolektos la plej bonan ruĝan rizon por vi." Sed la reĝo respondis: "Ne nun, mia amiko. Mi petos de vi kiam ni bezonos rizon. Nun ni reiru al la urbo."

  Reveninte al la kortega palaco en Benareso, la reĝo metis la 70 milionojn da ormoneroj en sekuran lokon. Li farigis oran bovlon kiel hejmon de la dankema serpento. Li farigis labirinton el la plej bonaj kristaloj por la donacema rato enloĝi. Kaj la bonkora papago transloĝiĝis en oran kaĝon kun pordo, kiun ĝi povis fermi kaj malfermi de interne.

  Ĉiutage la reĝo donis pufigitan rizaĵon kaj la plej dolĉan mielon per oraj teleroj al la serpento kaj papago. Kaj per alia ora telero li donis la plej aroman parfumitan rizon al la akvorato.

  La reĝo famiĝis pro sia donacemo al la malriĉuloj. Li kaj liaj tri bestoamikoj kunvivis en perfekta harmonio dum multaj jaroj. Ili ĉiuj renaskiĝis laŭ siaj meritoj post la morto.

  La moralinstruo estas: Dankemo estas repago, kiu mem estas rekompencita.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com