26. PLEJ INTIMAJ AMIKOJ

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
    [Forto de Amikeco]

  Antaŭ tempo de nia rakonto, la azianoj kutime opiniis, ke la elefantoj kaj hundoj neniam povas fariĝi amikoj. La elefantoj malŝatas hundojn, dum la hundoj timas elefantojn.

  Kiam la hundoj estas timigitaj de la bestoj pli grandaj ol ili, ili ofte bojas laŭte por kaŝi sian timon. La hundoj kutime tiel agas kiam ili vidas elefantojn, dum la elefantoj koleriĝas pri tio kaj ĉasas ilin. La elefantoj estas malpaciencaj je la renkontiĝo kun hundoj, kaj eĉ se hundo estas kvieta kaj senmova, ĉiu proksima elefanto atakos ĝin pretervole. Tio estas la kaŭzo de la opinio, ke elefantoj kaj hundoj estas "naturaj malamikoj" simile al la aferoj inter leonoj kaj tigroj, kaj inter katoj kaj musoj.

  Iam estis reĝa elefanto bone bredita kaj prizorgita. Najbare de la elefantejo vivis migra hundo osteca pro malsato. Altirita de bonodoro el la dolĉa rizaĵo por la elefanto, ĝi ekglitadis en la elefantejon por manĝi la bongustajn rizerojn falintajn el la elefanta buŝo. Ĝi tiel ŝatis la mangaĵon, ke post nelonge ĝi ne plu volis manĝi en alia loko. Dum ĝuado de la manĝaĵo, la granda elefanto ne rimarkis la migran hundon timeman kaj honteman.

  Pro la abunda manĝaĵo, la iama malsata hundo fariĝis pli kaj pli granda, forta kaj bela. La bonhumora elefanto ekrimarkis ĝin. Ĉar la hundo jam kutimiĝis al kunesto de la elefanto, ĝi ne plu timis, do ĝi ne bojis kontraŭ la elefanto. Ne ĝenite de la amikema hundo, la elefanto konatiĝis kun ĝi iom post iom.

  Ili pli kaj pli intimiĝis unu al la alia. Post nelonge, neniu volis manĝi sen la alia, kaj ili ĝuis la komunan amuziĝon. Kiam ili sin amuzis, la hundo kutime perbuŝe kaptis la longan rostron de la elefanto, dum la elefanto svingis ĝin antaŭen kaj malantaŭen, supren kaj malsupren, de unu flanko al la alia, kaj eĉ en cirklo. Ili fariĝis "plej intimaj amikoj", kaj neniam volis apartiĝi unu de la alia.

  Iutage, viro el malproksima vilaĝo preterpasis la elefantejon dum sia vojirado al la urbo. Li vidis la hundon gajan, fortan kaj belan. Li do aĉetis ĝin de la elefantisto, kvankam la hundo tute ne apartenis al la lasta. La viro prenis la hundon al sia hejmvilaĝo, kiun neniu scias.

  Kompreneble, la reĝa elefanto ege malĝojiĝis pro sopiremo al sia plej intima amiko, la hundo. Ĝi estis tiel trista, ke ĝi ne plu volis manĝi, trinki kaj sin bani. Do la elefantisto raportis tion al la reĝo sen mencii la vendon de la amikema hundo.

  Okazis, ke la reĝo havis inteligentan ministron, kiu estis fama pro sia kompreno al la bestoj. Do li ordonis lin iri por trovi la kaŭzon de la okazaĵo.

  La saĝa ministro iris al la elefantejo. Li tuj vidis, ke la elefanto estas malĝoja. Li pensis: "La iama feliĉa elefanto tute ne aspektas malsana. Sed mi jam vidis la samajn okazaĵojn al homoj kaj bestoj. La elefanto estas malĝoja, eble pro perdo de sia tre intima amiko."

  Do li diris al la gardistoj kaj prizorgantoj: "Mi trovis nenian malsanon de la elefanto. Ŝajnas, ke ĝi malĝojas pro perdo de intimulo. Ĉu la elefanto havis intiman amikecon kun iu ajn laŭ via scio?"
Ili informis lin, kiel la elefanto kaj migra hundo fariĝis tre bonaj amikoj. La ministro demandis: "Kio okazis al la migra hundo?" Ili respondis: "Lin forprenis nekonatulo, kaj ni ne scias, kie li estas nun."

  La ministro revenis al la reĝo kaj raportis: "Via Reĝa Moŝto, mi ĝojas, ke via elefanto ne suferas de malsano. Sed eble sonas strange, ke ĝi intime amikiĝis kun migra hundo. La hundon oni forprenis, do la elefanto ne volas manĝi, trinki kaj sin bani pro malĝojo kaj sopiremo. Jen mia opinio pri tio."

  La reĝo diris: "Amikeco estas plej mirinda afero en la vivo. Mia ministro, kiel ni povos trovi la amikon de mia elefanto por denove ĝojigi ĝin?" "Via Reĝa Moŝto," respondis la ministro, "mi proponas doni publikan anoncon, ke oni punos tiun, kiu havigis al si la hundon iam loĝantan en la reĝa elefantejo." La reĝo agis laŭ la propono de la ministro. La vilaĝano informiĝis pri tio kaj tuj liberigis la hundon el la hejmo. La hundo ĝojplene kuregis laŭeble plej rapide al sia intima amiko, la reĝa elefanto.

  La elefanto tiel ekzaltiĝis ke ĝi levis sian amikon per la rostro kaj metis ĝin sur sian kapon. La feliĉa hundo svingis la voston, dum la elefantaj okuloj brilis de ĝojo. Ambaŭ intimuloj kune vivis feliĉe post tio.

  La reĝo plezuriĝis pri la bonfartiĝo de sia elefanto. Li admiris sian ministron pri kompreno al la intenco de elefanto. Do li premiis lin laŭmerite.

  La moralinstruo estas: Eĉ "naturaj kontraŭuloj" povas fariĝi "plej bonaj amikoj".

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com