25. VIRINA VIZAĜO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
    [Influo]

  Iam antaŭe la reĝo de Benareso havis elefanton bonkoran, paciencan, kaj mildan. Krom la milda karaktero, ĝi havis ankaŭ aminde ĝentilan vizaĝon. Do oni ameme nomis ĝin Virina Vizaĝo.
Iunokte, kelkaj rabistoj amasiĝis ekster la elefantejo. Ili interbabilis pri siaj planoj de prirabado en la mallumo. Ili parolis pri batado kaj mortigado. Ili ankaŭ fanfaronis, ke ili jam rezignis ordinaran bonecon, do ili ne plu kompatas siajn viktimojn. Ili uzis lingvaĵon de kruduloj kaj krimuloj speciale por montri sian kruelecon al la aliaj.

   Estas kviete en la nokto. Virina Vizaĝo havis nenion alian por fari ol aŭskulti la timigajn planojn kaj krudajn vortojn de la rabistoj. Ĝi aŭskultis atenteme, kaj parkeris ĉion en la maniero de elefantoj. Ĝi edukiĝis obei kaj respekti homojn, do ĝi opiniis, ke ĝi devas obei kaj respekti tiujn homojn, eĉ kiel instruistojn.

  Poste pasis kelkaj noktoj. Virina Vizaĝo pensis, ke estas prave fariĝi kruda kaj kruela. Tio kutime okazis al tiu, kiu vivas kun nature kruelaj homoj, kaj ankaŭ precipe al tiu, kiu volas plaĉi al la aliaj.

  Indianoj nomas specialan dresiston kaj brediston de elefantoj elefantisto. Frue en iu mateno, la elefantisto de Virina Vizaĝo iris al ĝi kiel kutime. Lin subite atakis la elefanto, kies cerbo ankoraŭ plenis de la noktaj interbabiloj de la rabistoj. Ĝi kaptis lin per sia rostro, firme premis lin, ĵetis lin sur la teron kaj tuj mortigis lin. Poste, ĝi kaptis aliajn du helpantojn, mortigis ilin same feroce unu post la alia.

  Post nelonge tra la tuta urbo cirkulis la informo, ke la iama adorata Virina Vizaĝo subite freneziĝis kaj fariĝis timiga mortiganto de homoj. Oni kuris al la reĝo por peti helpon.
La reĝo hazarde havis inteligentan ministron faman pro sia kompreno pri bestoj. Do la reĝo alvenigis lin kaj ordonis lin esplori, kiu malsano aŭ alia kaŭzo tiel krudigis lian favoratan elefanton.

  La ministro estis Bodisatvo, la iluminiĝinto. Irinte en la elefantejon, li diris ĝentile mildajn vortojn al Virina Vizaĝo por trankviligi ĝin. Li ekzamenis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas perfekte sana. Kiam li parolis afable al Virina Vizaĝo, li rimarkis, ke ĝi suprenlevis la orelojn kaj aŭskultis lin atenteme. Evidente la kompatinda besto avidis aŭskulti la ĝentilajn vortojn. Do la komprenema ministro konjektis, ke la elefanto aŭdis krudajn vortojn aŭ vidis kruelajn agojn de tiuj, kiujn ĝi erare prenis kiel siajn instruistojn.

  Li demandis la gardistojn de la elefanto: "Ĉu vi vidis iujn vagantaj ĉe la elefantejo dum nokto aŭ en alia tempo?" Ili respondis: "Jes, Ministro. Dum lastaj semajnoj kelkaj rabistoj kunvenis ĉi tie. Ni kuraĝis fari nenion kontraŭ ili, ĉar ili estas tre krudaj kaj kruelaj. Eble Virina Vizaĝo povis aŭdi ĉiun vorton de ili."

  La ministro tuj revenis al la reĝo. Li raportis: "Via Reĝa Moŝto, mi trovis, ke Virina Vizaĝo, via favorata elefanto, estas en perfekte bona sanstato. Mi trovis, ke ĝi lernis ferocecon kaj kruelecon aŭdinte la vulgarajn kaj ofendajn vortojn de rabistoj dum multaj noktoj. Kontaktado kun malbonaj homoj ofte alkondukas malbonajn pensojn kaj agojn."

  La reĝo demandis: "Kion fari?" La ministro proponis: "Nun mi devas agi kontraŭe. Ni invitu saĝajn virojn kaj eminentajn monaĥojn kun nobla menso kaj bonkora naturo pasigi same multajn noktojn ekster la elefantejo. Tie ili interparolu pri la valoro de ordinaraj bonkonduto kaj pacienco alkondukantaj kompatemon, bonkoron kaj toleremon."

  Do ĉio okazis bonorde. Dum pluraj noktoj la bonkoraj saĝuloj interparolis pri la bonaj kvalitoj. Ili uzis nur ĝentilan kaj belan lingvaĵon kun intenco pacigi kaj konsoli la aliajn.
  
Aŭdinte la plezurajn interparolojn dum multaj noktoj, Virina Vizaĝo fariĝis eĉ pli pacama kaj plaĉa ol antaŭe!

  Vidinte la tutan ŝanĝiĝon, la ministro raportis al la reĝo: "Via Reĝa Moŝto, Virina Vizaĝo estas eĉ pli pacama kaj plaĉa ol antaŭe. Nun ĝi estas tiel milda kiel ŝafido!"

  La reĝo diris: "Estas vere mirinde, ke tia freneze feroca elefanto povas ŝanĝi sian naturon pro la influo de saĝaj homoj kaj eminentaj monaĥoj." Li admiris sian ministron pri la kapablo kompreni la intencon de elefanto. Do li rekompencis lin laŭmerite.

  La moralinstruo: Krudaj vortoj malbone influas, dum la ĝentilaj kuracas per favoro.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com