BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

39. Ŝmiri la domon

Afiŝita tempo:2021-11-13 16:28Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
39. Ŝmiri la domon
39. Ŝmiri la domon



  Iam antaŭe, iu vizitis aliulon kaj vidis, ke liaj muroj estas bone ŝmiritaj, kaj la planko estas ankaŭ glata kaj pura. Li do demandis: "Per kio vi ŝmiris viajn murojn kaj plankon tiel okulplaĉaj?" La gastiganto respondis: "Unue, mi infuzis la rizbranon ĝisplene, kaj miksis ĝin en la ŝlimon. Poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo. Do ili estas tiel okulplaĉaj." La vizitanto pensis: "Nur uzi la rizbranon estas malpli bone ol la rizgrajnon por pliglatigi kaj pliblankigi la murojn." Li do miksis rizgrajnon en la ŝlimon, kaj ŝmiris la muron. Sed tamen, la muroj des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li do foruzis la rizgrajnon vane, kaj ankaŭ ne ricevis la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus rizgrajnon al malriĉuloj por havigi al si meriton. 



(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon