BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

36. Restigi la feon

Afiŝita tempo:2021-11-13 16:01Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
36. Restigi la feon
36. Restigi la feon



  Iam antaŭe iu sin kulturis en la montaro, kaj fine fariĝis feo kun kvin magiaj povoj. Per la magie travideblaj okuloj li povis vidi ĉiajn trezorojn kaj valoraĵojn kaŝitajn sub la tero. Kiam la reĝo informiĝis pri tio, li ĝojegis, kaj demandis al siaj subuloj: "Kion mi faru, ke li ĉiam restadu en nia regno anstataŭ iri al alia loko? Tio povus havigi al mi pli multe da trezoroj."
  Malsaĝa subulo tuj iris al la feo, elprenis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li raportis: "Mi jam elprenis liajn okulojn, do li neniel povos iri al aliaj lokoj, sed porĉiam restos en nia regno." La reĝo riproĉis lin: "Mi volas restigi la feon en nia regno nur pro tio, ke li povas vidi ĉiajn trezorojn sub la tero. Nun vi jam difektis lian vidpovon, do per kio li estos ankoraŭ utila al mi?"



(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon