BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

34. Mallongigi la vojon

Afiŝita tempo:2021-11-13 15:57Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
34. Mallongigi la vojon
34. Mallongigi la vojon  



Iam antaŭe, iu vilaĝo distancis al la ĉefurbo je kvin joŝanoj*. En la vilaĝo troviĝis dolĉa fonto. La reĝo ordonis la vilaĝanojn porti dolĉan akvon ĉiutage al li. Lacigite de tio, ĉiuj vilaĝanoj volis fuĝi aliloken por sin teni malproksima de la vilaĝo. Tiam la vilaĝestro diris al ili: "Ne foriru. Mi petu la reĝon ŝanĝi la distancon de kvin joŝanoj al tri por mallongigi la vojon kaj senlacigi vin ĉiujn." Poste, li iris al la reĝo por peti la favoron. La reĝo konsentis, kaj vere ŝanĝis la kvin joŝanojn al tri. Informiĝinte pri tio, la vilaĝanoj ĝojegis. Iu alia diris al ili: "La vojo longas ankoraŭ kvin joŝanojn, kaj neniom malplilongiĝis." Sed neniu el la vilaĝanoj volis forfuĝi plue pro kredo al la reĝo, malgraŭ la vero.
 
*joŝanoj: hinda longunuo, dudek, dudek kvin aŭ tridek kilometroj, laŭ diversaj onidiroj.



(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon