BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

8. Ŝtelisto kaj la priŝtelaĵo

Afiŝita tempo:2021-11-10 16:42Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
8. Ŝtelisto kaj la priŝtelaĵo
8. Ŝtelisto kaj la priŝtelaĵo
 



  Antaŭ longa tempo, iu ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo kaj forkuris malproksimen. La reĝo sendis armeon kapti lin. Kiam oni eskortis lin al la reĝo, la reĝo demandis: "De kie vi havigis al vi la vestaĵojn?" La ŝtelisto respondis: "Tio estas la heredaĵo de mia avo." La reĝo ordonis lin surmeti la vestaĵojn. La vestaĵoj fakte ne apartenis al la ŝtelisto, do li tute ne sciis kiel konvene sin vesti per ili. Tion, kion oni devas meti sur la manojn, li metis sur la piedojn; tion, kion oni devas meti sur la talion, li metis sur la kapon. La reĝo alvenigis ĉiujn siajn subulojn, kaj detale informis ilin pri la okazaĵo. Li diris al la ŝtelisto: "Se la vestaĵoj estus hereditaj de via avo, vi devus scii kiel surmeti ilin konvene. Sed pro kio vi ne povas vin vesti ĝuste? Tiel oni scias bone, ke la vestaĵoj estas ŝtelaĵoj, sed ne viaj propraj posedaĵoj." 



(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon