BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

6. Malsaĝulo kaj lia mortinta filo

Afiŝita tempo:2021-11-10 15:39Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
6. Malsaĝulo kaj lia mortinta filo
6. Malsaĝulo kaj lia mortinta filo
 



  Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Post morto de unu el la filoj, la patro intencis transloĝiĝi por restigi la mortinton en la domo. Informiĝinte pri lia decido, la najbaroj diris al li: "La vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas bele vesti lin kaj enterigi lin en malproksimo. Pro kio vi mem pretas transloĝiĝi por cedi al li la domon?" Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis: "Se mi ne restigos la mortinton en la hejmo, mi devos porti lian korpon eksteren por enterigi. Mi do mortigu alian por ligi al la alia pinto de mia vekto. Tio faciligos al mi la portadon." Li do mortigis alian filon, vekte portis ambaŭ kadavrojn eksteren kaj enterigis en malproksima arbaro. Oni ĉiuj mokis lin. Ili opiniis, ke ili neniam vidis tiel stultan homon en la mondo.

 

(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon