BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

15. Medicinaĵo rapide kreskiga

Afiŝita tempo:2021-11-10 17:03Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
15. Medicinaĵo rapide kreskiga
15. Medicinaĵo rapide kreskiga
 



  Iam al reĝo naskiĝis filineto. La reĝo tuj alvenigis palacan kuraciston kaj ordonis lin: "Donu al mi bonan medicinaĵon, por ke mia filino elkreskiĝu senprokraste per ĝi." La kuracisto respondis: "Mi donos al vi bonan medicinaĵon, kiu povas elkreskigi ŝin rapide, sed nun mi devas iri aliloken por pretigi ĝin. Vi ne rajtas vidi vian filinon ĝis mia reveno. Post kiam mi estos preta, mi petu ŝin preni la medicinaĵon kaj montru ŝin al vi." La kuracisto do vojaĝis malproksimen por la medicinaĵo. Post dek du jaroj li revenis al la palaco. Tuj kiam la reĝidino prenis la medicinaĵon, li kondukis ŝin al la reĝo. Vidinte, ke lia filino estas multe pli alta ol antaŭe, la reĝo ĝojegis. Li pensis: "Vere bona kuracisto! Mia filino prenis lian medicinaĵon, kaj vere kreskis tiel multe." Li do premiis la kuraciston per multaj trezoroj. Tiam ĉiuj miris pri la malsaĝo de la reĝo. Li eĉ ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskadon de la filino nur al medicinaĵo!



(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon