Verkinto:
• lundo, Junio 29th, 2026

  Oni notis multajn okazaĵojn en la vivo de la Budho sen preciza tempo post lia aĝo de 55 jaroj, sed la okazaĵoj en lia okdeka jaro notiĝis kaj datiĝis en Maha Parinibana Sutro.

  Kiam la Budho atingis la okdekan jaron, li sentis, ke baldaŭ finiĝos lia vivo. Kvankam li suferis de maljuneco kaj malsanoj kiel ĉiuj aliaj homoj, tamen li estis malsama ol ordinaruloj. Li povis subigi la dolorajn sentojn de sia korpo per la mensaj povoj disvolviĝintaj en la supera trejnado. Lia menso ĉiam brilis kiel radianta diamanto eĉ se lia korpo malfortiĝis.

  En la lasta jaro de sia vivo, li decidis pasigi siajn lastajn tagojn en kvietaj kaj simplaj ĉirkaŭaĵoj de Kusinago, malgranda vilaĝo en norda Hindio. Li preferis forlasi grandajn kaj prosperajn urbojn kiaj Raĝagaho kaj Sravastio, kiuj estas plenaj de homoj, komercistoj kaj reĝoj.

  Li ekvojaĝis de Raĝagaho, la ĉefurbo de Magadho. Li iris piede, akompanate de Anando kaj multaj disĉiploj. La vojo estis tre longa kaj ili trapasis multajn urbojn kaj vilaĝojn dum la vojaĝo. Tiam, jam forpasis Rahulo kaj Jasodara, kaj ankaŭ Mogalano kaj Ŝariputo, ambaŭ ĉefaj disĉiploj de la Budho.

  En la vojaĝo, la Budho turnis sian penson al la bonstato de la monaĥa komunumo. Multaj instruoj de la Budho temis pri la admono, kiel la monaĥoj kondutu por garantii, ke la komunumo iros bone post lia forpaso. Li rememorigis siajn disĉiplojn pri ĉiuj instruoj al ili.

  Li memorigis la disĉiplojn pri la instruo praktiki sep ŝtupojn de iluminiĝo. Lia alia instruo temis pri la kvar metodoj, por ke oni kontrolu, ĉu iu instruo vere devenis de la Budho, komparante ĝin kun la Vinajo, kiu estas la disciplina regularo por la komunumo, kaj la sutroj, kiuj estas la instruoj de la Budho.

  La instruo, kiun la Budho donis fojfoje dum multaj restadoj en la lasta vojaĝo, estis prediko pri la fruktoj el sekvado al la tri partoj de Nobla Okera Vojo — moraleco, koncentrado kaj saĝo, kiuj povos helpi al liaj disĉiploj atingi liberiĝon el ĉiuj suferoj.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Vikio BRE
佛学世界语网 * 佛学世界语社区 * 佛学世界语博客 * 铁佛寺网