Verkinto:
• vendredo, Julio 03rd, 2026

[Neperforteco]

Iam antaŭ longa tempo, la filo de Brahmadato regis juste en Benareso de norda Hindio. Okazis, ke Reĝo de Kosalo lanĉis militon, mortigis la Reĝon de Benareso kaj prenis lian reĝinon kiel sian edzinon.

Tiam la filo de la reĝino sukcese eskapis tra akvokondukilo. Fine li starigis grandan armeon en la kamparo, kaj ĉirkaŭis la urbon. Li sendis mesaĝon al la reĝo, la mortiginto de sia patro kaj la edzo de sia patrino. Li informis lin, ke tiu cedu la regnon aŭ kontraŭbatalu.

La patrino de la reĝido, la reĝino de Benareso, aŭdis pri la provoko de sia filo. Ŝi estis ĝentila kaj bonkora virino, kiu ĉiam volis preventi perforton, suferigojn kaj mortigojn. Do ŝi sendis mesaĝon al sia filo: “Ne necesas riski la batalon. Estos pli saĝe ĉirkaŭfermi ĉiujn enirejojn de la urbo.

Eventuala manko de manĝaĵo, akvo kaj brullignaĵo konsumos la civitanojn. Poste ili cedos la urbon al vi sen ajna batalo.”

La reĝido decidis sekvi la saĝan admonon de sia patrino. Lia armeo blokadis la urbon dum sep tagoj kaj noktoj.

Poste la civitanoj kaptis sian maljustan reĝon, detranĉis lian kapon kaj prezentis ĝin al la reĝido. Li eniris la urbon triumfe kaj fariĝis nova reĝo de Benareso.

La moralinstruo estas: Bonkora admono estas saĝa konsilo.

Verkinto:
• lundo, Junio 29th, 2026

  Post la forpaso de la Budho konsiliĝo okazis por konservi liajn instruojn.

  Kompreneble, la forpaso de la Budho estis granda perdo por multaj sekvantoj, precipe por tiuj kun atingoj, do multaj disĉiploj dronis en profunda malĝojo. Sed iu, kiu monaĥiĝis en maljuneco, ege ĝojis pro la forpaso de la Budho.

  ”Ne malĝoju, fratoj,” li diris, “Ne ploru. Ni liberiĝis de la granda asketo. Li senĉese nervozigis nin, dirante, ‘Tio estas taŭga kaj tio estas ne taŭga.’ Nun ni estas tute liberaj por agi laŭ nia plaĉo.” La neatenditaj vortoj de la maljuna monaĥo hazarde kaŭzis al Maha Kasapo, la tria ĉefa disĉiplo de la Budho, kunvenigi la ĉefajn arahantojn por konservi kaj protekti la budhajn instruojn. La aliaj prestiĝaj monaĥoj konsultiĝis pri tio, kaj ĉiuj subtenis la proponon.

  Kiam Reĝo Aĝatasato informiĝis pri la decido de la monaĥa komunumo, li faris ĉiujn necesajn aranĝojn, por ke la monaĥoj kunvenu ĉe la enirejo de Kaverno Satapano en Raĝagaho.

  Oni pretigis kvin cent sidejojn en la granda halo, sed nur 499 famaj arahantoj kolektiĝis por la konsiliĝo. La malplena sidejo konserviĝis por Anando, kiu estis nur sotapano en tiu tempo.

  Baldaŭ estis nur unu tago antaŭ la komenco de la konsiliĝo. Anando pensis: “La konsiliĝo okazos morgaŭ. Estas ne dece por mi partopreni nur kiel lernanto anstataŭ arahanto. Mi devas labori pene por purigi mian menson en la resta mallonga tempo.”

  Por purigi sian menson, li elspezis multe da tempo en la nokto praktikante korpan kontempladon, unu el la meditaj ekzercoj instruitaj de la Budho. Kiam estis preskaŭ tagiĝo, li decidis: “Mi kuŝiĝos momenton,” sed dume, li ankorŭ tenis sian atenton sur la korpo. Apenaŭ lia kapo ektuŝis la kapkusenon post kiam liaj piedoj forlasis la teron, ĉiuj liaj restaj malpuraĵoj malaperis el lia menso. Li arahantiĝis kaj partoprenis en la konsiliĝo kiel arahanto.

  La kunsido komenciĝis en la tria monato post la forpaso de la Budho. Oni rigardis tion kiel la unuan budhisman konsiliĝon.

  Maha Kasapo prezidis la unuan konsiliĝon. Oni elektis Upalion por respondi demandojn pri Vinajo, la disciplina regularo por monaĥoj kaj monaĥinoj. Anando, kiu havis eksterordinarajn memoron kaj honoron aŭdi ĉiujn predikojn de la Budho, elektiĝis por reciti ĉiujn predikojn de la Budho kaj respondis demandojn pri la budhaj instruoj.

  Dum la unua budhisma konsiliĝo oni kolektis kaj kunigis budhajn instruojn kiel Palian tripitakon, kiu pasas de generacio al generacio de gemonaĥoj. En la antaŭa periodo de budhismo troviĝis neniu skriba noto de budhaj instruoj. La monaĥoj kaj monaĥinoj parkeris ĉiujn instruojn kaj transdonis ilin al la sekva generacio en la sama maniero. Jen la buŝa tradicio.

  En 82 p.K. konsiliĝo de arahantoj okazis en Srilanko dum la regperiodo de pia sinhala reĝo Vato Gamanio Ahajo, kaj tie oni unuafoje skribis la instruojn de la Budho en Ola-folioj.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• lundo, Junio 29th, 2026

  Post la parolado al Subado, la Budho denove diris al Anando: “Anando, eble iuj el vi diros, ‘Neniun instruiston ni havos sen la Budho, la supera instruisto.’ Ne, Anando, ne tiel pensu. Kia ajn doktrino kaj disciplino instruita kaj konigita de mi estos via instruisto post mia forpaso.”

  Poste, la Budho diris al aliaj monaĥoj: “Se iu el vi havas dubojn pri la Budho, Darmo aŭ Samgo, demandu min en la nuna tempo, por ke vi ne bedaŭru poste pro tio, ke vi ne demandis min dum mi ankoraŭ vivis kun vi.”

  Sed la monaĥoj nenion diris. Neniu havis demandojn kaj ili ĉiuj sin tenis silentaj. La Budho tiel diris al la monaĥoj trifoje, sed ricevis neniun respondon.

  La Budho diris: “Eble vi nenion demandis al mi pro via respekto al la instruisto. Do unu el vi diru tion al alia.” La disĉiploj ankoraŭ silentis.

  Tiam Anando diris al la Budho: “Bonege, mirinde, Sinjoro! Mi kredas, ke ĉiuj monaĥoj ĉitie havas neniom da dubo kaj demando pri la Budho, Darmo kaj Samgo, aŭ pri la vojo kaj metodo de trejnado kaj konduto.”

  ”Por vi, Anando,” diris la Budho, “tio eble estas la afero de fido kaj kredo. Sed, Anando, mi bone scias, ke neniu monaĥo veninta ĉitien havas dubon aŭ demandon pri tiuj aferoj. La plej postiĝinta el ĉiuj 500 monaĥoj ĉitie estas sotapano, anstataŭ viktimo falonta al malsuperaj statoj de ekzisteco, kaj ili ĉiuj certas pri sia destino al la iluminiĝo.”

  Poste, la Budho ekparolis al ĉiuj monaĥoj refoje, kaj faris la lastan instruon:

  ”Atentu, monaĥoj. Jen mia lasta instruo al vi. Ĉiuj komponaĵoj en la mondo estas ŝanĝiĝemaj. Ili ne daŭras longe. Pene laboru por atingi vian propran liberiĝon.”

  Poste, la Budho enmeditiĝis pli kaj pli profunden de unu nivelo al alia. Sekve li elmeditiĝis lastafoje kaj forpasis en nirvanon, lasante nenion kaŭzi lian renaskiĝon en tiu ĉi aŭ aliaj vivoj.

  La forpaso aŭ fina nirvano de la Budho okazis en la jaro 543 a.K, en la dekkvina de majo, la fama Vesako laŭ hinda kalendaro.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• lundo, Junio 29th, 2026

  Vaganta ermito Subado hazarde restis en Kusinago kaj decideme iris al la Budho kiam li informiĝis, ke la Budho baldaŭ forpasos. Subado havis problemojn ne solveblajn, sed li estis certa, ke la Budho povos respondi liajn demandojn kaj forigi liajn dubojn.

  Do Subado iris en la sala-arbaron kaj demandis al Anando, ĉu li rajtas vidi la Budhon. Anando respondis: “Amiko Subado, la Budho estas tre laca, do ne ĝenu lin.”

  Subado petis trifoje, sed Anando respondis ĉiufoje en sama maniero.

  La Budho kaptis vortojn de ilia parolo. Li vokis Anandon al si kaj diris: “Ne detenu Subadon de vizito al mi, Anando. Lasu lin alveni. Kion ajn Subado demandos al mi, tion li faros nur pro deziro al scio sed ne por ĝeno al mi. Kaj li povos rapide kompreni, kion ajn mi diros por respondi liajn demandojn. “

  Akirinte la permeson, Subado proksimiĝis al la Budho, salutis lin kaj diris: “Gotamo, multaj famaj religiaj instruistoj donas instruojn diferencajn de la viaj. Ĉu ili ĉiuj trovis la veron kiel ili asertis? Aŭ ĉu nur iuj el ili trovis la veron dum aliaj ne?”

  ”Sufiĉe, Subado,” respondis la Budho, “Vi ne bezonas maltrankviliĝi pri la instruoj de aliuloj. Aŭskultu min kaj atentu, kion mi diras. Mi sciigos vin pri la vero.”

  ”Se en iu ajn doktrino aŭ instruo ne ekzistas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ ne ekzistas tiuj, kiuj jam fariĝis sotapano, sakadagamio, anagamio aŭ arahanto, la kvar niveloj de sankteco. Sed en tiuj instruoj, kie estas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapano, sakadagamio, anagamio kaj arahanto. En mia instruo troviĝas la Nobla Okera Vojo, do ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapano, sakadagamio, anagamio kaj arahanto. En neniu skolo de aliaj religiaj instruistoj oni povas trovi tiajn sanktulojn. Nur se miaj disĉiploj vivas prave kaj observas miajn preceptojn aŭ trejnajn regulojn, en la mondo neniam mankas geniaj arahantoj.”

  Poste Subado petis, ke la Budho akceptu lin al la monaĥa komunumo, kaj la Budho konsentis pri tio. Tiel Subado fariĝis la lasta konvertiĝinto kaj disĉiplo de la Budho kiel Kondano estis la unua konvertiĝinto kaj disĉiplo en Cerva Parko ĉe Benareso antaŭ 45 jaroj.

  Subado fariĝis arahanto en mallonga tempo per sia honesta kaj diligenta klopodo laŭ la instruo de la Budho.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• lundo, Junio 29th, 2026

  Post kiam la Budho kaj liaj disĉiploj venis al Pavao, Cundo, la filo de vilaĝa forĝisto, invitis ilin al manĝo nomata sukaramadavo aŭ “porka plezuro”. Iuj kleruloj opinias, ke la manĝaĵo estis bongusta kaj speciala plado el fungoj, dum aliaj kredis, ke ĝi estis plado el viando de sovaĝa porko.

  La Budho konsilis, ke Cundo servu al li nur per sukaramadavo pretigita de si kaj al aliaj monaĥoj per aliaj manĝaĵoj. Post la manĝo, la Budho diris al Cundo: “Cundo, enterigu la restan manĝaĵon de sukaramadavo. Mi certas, ke en la mondo neniu krom la Budho povos digesti la manĝaĵon.”

  ”Jes, Sinjoro,” respondis Cundo kaj li tuj enterigis la restan manĝaĵon. Li iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis apude. La Budho instruis la Darmon al li kaj ankaŭ laŭdis lin, ke lia manĝaĵo refreŝigis la Budhon post lia vojaĝo. Sed post nelonge, la Budho eksuferis pro atako de lakso, je kio li malsaniĝis antaŭe. Pikaj doloroj ege turmentis lin, sed li povis elteni la suferon per forto de sia volo. Kvankam la Budho estis ege malforta, li decidis daŭrigi la vojaĝon al Kusinago malproksime je iom pli ol ses mejloj. Post la dolora klopodo, li atingis la arbaron de sala-arboj ekster la urbo.

  La Budho sin banis lastafoje en Rivero Kakuto. Ripozinte momenton, li diris: “Nun eble iuj faros Cundon bedaŭri pro la manĝaĵo, kiu malsanigis min. Anando, se tio okazos, vi devos informi lin pri via rekta aŭdo de la Budho, ke oferi manĝajon estas meritoplena afero por li. Diru al li, ke per du oferoj al la Budho oni akiras same grandan meriton. Tio estas la oferado de manĝaĵo ĝuste antaŭ la perfekta iluminiĝo kaj forpaso de la Budho. Jen la lasta naskiĝo de la Budho.

  Poste li diris: “Anando, bonvolu pretigi por mi kuŝejon kun la kapo al la nordo inter du sala-arboj. Mi estas laca kaj volas kuŝiĝi.”

  Ĝuste tiam tiuj du sala-arboj kovriĝis de disflorantaj floroj pro la agado de ĉielanoj kvankam ne estis la flora sezono. Ili disĵetis florojn sur la Budhon kvazaŭ por esprimi sian respekton al li. La Budho diris al Anando: “Anando, ambaŭ grandaj arboj disĵetas florojn sur min kvazaŭ ili esprimus sian respekton. Sed tio ne estas la plej bona metodo esprimi respetkon kaj honoron al mi. Anstataŭe, la monaĥoj, monaĥinoj kaj laikaj sekvantoj, kiuj vivas laŭ mia instruo, povos respekti kaj honori min pli bone.”

  Momenton poste oni rimarkis, ke Anando estas nenie videbla. Li iris en budon kaj ploris, sin apogante al la porda riglilo. Li pensis: “Mi estas ankoraŭ lernanto, kiu devas labori por sia propra perfektiĝo. Min forlasos la instruisto tiel bonkora!”

  La Budho alvenigis Anandon kaj diris al li: “Jam sufiĉe, Anando! Ne ploru pro malĝojo. Ĉu mi ne ofte diris al vi, ke nepre okazas disiĝo al ĉiuj karaj kaj amataj? Kiel la naskiĝinta afero povas nur havi komencon sed ne finon? Neeble ekzistas tia afero.”

  ”Anando, vi jam servis min per viaj kondutoj, vortoj kaj pensoj bonkoraj, helpemaj, plezuraj kaj sinceraj. Vi jam gajnis meriton, Anando. Daŭrigu la klopodon kaj baldaŭ vi forigos ĉiujn viajn mankojn. Ankaŭ vi fariĝos arahanto en mallonga tempo.”

  ”Nun vi povas iri, Anando. Sed iru en Kusinagon kaj diru al ĉiuj homoj, ke en la lasta momento ĉinokte la Budho forpasos nirvane. Venu kaj vidu la Budhon antaŭ ties forpaso.”

  Anando akceptis la ordonon de la Budho kaj tuj iris al Kusinago por informi homojn, akompanate de alia monaĥo. Aŭdinte la informon, oni ege malĝojis. Ĉiuj homoj de Kusinago iris al la du sala-arboj por vidi la Budhon. Familie post familio ili sin klinis antaŭ li por adiaŭi lin.

  Ekzistas kvar lokoj inspirantaj fidelajn budhanojn. Ili ĉiuj estas sanktejoj honoritaj pro la rilato kun la Budho. Ili estas:

  1. Lumbinio, la naskiĝloko de la Budho

  2. Bodgajo, kie la Budho iluminiĝis

  3. Sarnato, kie la Budho donis sian unuan instruon kaj turnis la Darman radon unuafoje  4. Kusinago, kie la Budho atingis nirvanon kaj finan liberiĝon.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Vikio BRE
佛学世界语网 * 佛学世界语社区 * 佛学世界语博客 * 铁佛寺网