Uzanto-Diskuto:Petrochib: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
Mi forviŝis tiun tutan paĝon, por ke niaj reĝustigoj aperu klare kaj montru la principojn, per kiuj ni agas, en korektado. Ekz. mi nun metas mian nomon kun la dato por havi spuron de mia ago.
 
--[[Vikipediisto:Petrochib|Petrochib]] 17:20, 2. Maj 2014 (CST)
 
----
 
Bone, kara amiko!
 
 
Miaohui
 
 
----
 
 
Kiu estas "Ĉan E"?
 
Kiu estas "Ĉan E"?
  

Kiel registrite je 01:59, 29 Sep. 2014

Kiu estas "Ĉan E"?

Eble, vi povos respondi plian demandon: kiam vi elsendos novajn erojn pri reta radio? Mi salutas kaj dankas anticipe. --Petrochib 21:01, 27. Sep 2014 (CST)


Saluton, kara amiko!

Dankon por via zorgo pri la retradio. Mi intencis partopreni kelkmonatan meditadon, do eble ĝi rekomenciĝos en la venonta jaro kiam mi finos la meditadon, tamen, se la intenco de meditado ne estas sukcesa, la retradio rekomenciĝos post ne tre longe.

"Ĉan E" estas nomo de diino laŭ ĉina legendo. Ŝi loĝas solece en la palaco sur la luno.

Laŭ legendo, antaŭe troviĝis dek sunoj. Ili estis arbitraj pri sia devo laŭvice rondiri la teron. Jen ili ĉiuj eliris kune kaj per sia varmo bruligis la teron, jen neniu el ili eliris, kaj pro tio nia mondo dronis en mallumo kaj malvarmo. Tio ege kolerigis heroon, kiu havis nomon "Hou Yi" kaj estis edzo de Chan E. Per pafado de sagoj li faligis naŭ sunojn kaj lasis nur unu sunon en la ĉielo, do la lasta suno povis fari nenion ol plenumi sian devon devigite.

Pro la ago de la heroo, la homoj vivis feliĉe, kaj pro iliaj amo kaj dankemo, ili elektis Heroon Hou Yi sian estron. Wan Mu, la ĉiela reĝino, regalis lin en la ĉielo kaj donacis al li eliksiron, kiu povas daŭrigi la eternan vivon al homo. Hou Yi transdonis la eliksiron al sia edzino Ĉan E por prizorgi. Iutage, dum la Hou Yi eliris, lia lernanto malbona, kiu ĉiam provis damaĝi homojn, sin trudis en lian domon por rabi la eliksiron de Ĉan E per forto. Por protekti la eliksiron kaj savi homojn, Ĉan E metis ĝin en sian buŝon kaj englutis. Je tio, ŝi fariĝis diino kaj flugis en la lunon. Tio okazis en la 15-a de la oka monato laŭ ĉina kalendaro, do por rememorigi la bonkoran Ĉan E, en tiu tago ĉiujare oni manĝas specialan kukon, kiu similas al la luno kaj nomiĝas Lun-kuko, kune kun siaj familianoj sub la luno.