Uzanto-Diskuto:Miaohui

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Al samideano Miaohui: kial vi anstataŭis "iluminiĝis" per "komprenis pri tio"? Ĉu "kompreno" ne estas "iluminiĝo" en ekz. "arahanta" senco? Mi petas pardonon pro la loko de tiu diskuto, sed mi ne sciis, kiel elturniĝi, por ke ni prie starigu diskuton. Eble mi eraris... Fakte, mi "komprenis", kiel simpla homo, kaj ne kiel Budho aŭ Arahanto, do ne "iluminiĝis". Mi petas respondon, se mi erare kondutis, per tiuj komentoj...

Kara samideano: Se iu eksciis pri scio post sia lernado aŭ onia lernigado, li komprenis. Se iu eksciis pri scio sen lernado aŭ onia instruado, sed nur per sia meditado, li iluminiĝis. La plej perfekta iluminiĝo estas tiu de la Budho, tamen dum la praktikado estas diversaj iluminiĝoj laŭ la profundeco de la scio.

Dankon por tiu respondo, kiu plene kontentigas min. Nun mi "komprenas", ke mi ne "iluminiĝas"! Ĝis!

---

Mi nur rimarkis, ke vi hezitas inter "Nando" kaj "Nanda" por la nomo de tiu persono. Ĉu tio rilatas speciale al ion pli faka ? Dankon por la koncerna klarigo.


Dankon por via atentigo, kara amiko! La originala nomo de la ĉefrolo estas Nanda. Laŭ kutimo de Barato multaj viroj havas nomon kun finaĵo -a, sed por konformi al esperanta kutimo mi konvertis la nomon kun finaĵo -o, tamen en la tradukoj mi ofte senatente preterlasis la konverton de nomformoj.