Uzanto-Diskuto:Miaohui: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 37: Linio 37:
 
[[Vikipediisto:Petrochib|Petrochib]] 01:48, 26. Mar 2014 (CST)
 
[[Vikipediisto:Petrochib|Petrochib]] 01:48, 26. Mar 2014 (CST)
  
 +
----
 +
Saluton, kara amiko!
 +
Mi aldonis vian komenton en la paĝo pri efemereco. Se alvenus pliajn erojn al viaj rimarkoj, mi ne mankos informi vin.
 +
Ĝis
 +
--[[Vikipediisto:Petrochib|Petrochib]] 22:58, 24. Nov 2014 (CST)
 
----
 
----

Nuna versio ekde 22:58, 24 Nov. 2014

Al samideano Miaohui: kial vi anstataŭis "iluminiĝis" per "komprenis pri tio"? Ĉu "kompreno" ne estas "iluminiĝo" en ekz. "arahanta" senco? Mi petas pardonon pro la loko de tiu diskuto, sed mi ne sciis, kiel elturniĝi, por ke ni prie starigu diskuton. Eble mi eraris... Fakte, mi "komprenis", kiel simpla homo, kaj ne kiel Budho aŭ Arahanto, do ne "iluminiĝis". Mi petas respondon, se mi erare kondutis, per tiuj komentoj...

Kara samideano: Se iu eksciis pri scio post sia lernado aŭ onia lernigado, li komprenis. Se iu eksciis pri scio sen lernado aŭ onia instruado, sed nur per sia meditado, li iluminiĝis. La plej perfekta iluminiĝo estas tiu de la Budho, tamen dum la praktikado estas diversaj iluminiĝoj laŭ la profundeco de la scio.

Dankon por tiu respondo, kiu plene kontentigas min. Nun mi "komprenas", ke mi ne "iluminiĝas"! Ĝis!

---

Mi nur rimarkis, ke vi hezitas inter "Nando" kaj "Nanda" por la nomo de tiu persono. Ĉu tio rilatas speciale al ion pli faka ? Dankon por la koncerna klarigo.


Dankon por via atentigo, kara amiko! La originala nomo de la ĉefrolo estas Nanda. Laŭ kutimo de Barato multaj viroj havas nomon kun finaĵo -a, sed por konformi al esperanta kutimo mi konvertis la nomon kun finaĵo -o, tamen en la tradukoj mi ofte senatente preterlasis la konverton de nomformoj.


Je la fino de la teksto, kiun vi ĵus korektis, mi trovis "malkruele", kiun mi ne scipovis traduki al mia lingvo. Kio estas "malkrueleco" ? Ĉu plua zorgo pri bestoj, kiuj aspektas stultaj ? Eble vi eraris, sed eble vi volis montri alian aspekton, kiun mi ne suspektas. La teksto temas pri azeno, kiu nekomprenis pri kultado al ĝi... Bonvolu klarigi tion al mi; dankon¸ --Petrochib 21:52, 28. Feb 2014 (CST)

-------- Mi faris tajperaron dum la korektado. Kaj mi intencis uzi "kruele". Dankon por via atentigo, kara amiko!


Estiel utila al vi, estas mia ĝojo, kvankam mi ofte dubas. Pardonu tiujn superfluajn frazojn, kiujn mi skribis por la korektado. Petrochib 04:25, 1. Mar 2014 (CST)


Kara amiko,

Mi ĵus korektis la pronomon "li" al "ĝi", ĉar ĝi rilatas al la situacio, kaj ne al iu rolanto, kiel la junulo. Mi trovis tiun rakonton ekzemplodona. La sama situacio estis priskribita de la fama verkisto Viktoro Hugo en sia verko "La Mizeruloj", kiam Johano VALJEAN (la heroo de la rakonto kaj fama rabisto) ŝtelas arĝentajn valoraĵojn en la domo de abato, kiu poste diras la samon ol via rolulino, kiu mensogis por protekti ŝian junan filon kaj pardonis al la ŝtelisto. Korajn salutojn. Petro Petrochib 01:48, 26. Mar 2014 (CST)


Saluton, kara amiko! Mi aldonis vian komenton en la paĝo pri efemereco. Se alvenus pliajn erojn al viaj rimarkoj, mi ne mankos informi vin. Ĝis --Petrochib 22:58, 24. Nov 2014 (CST)