Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo

  Kun la disvolviĝo de scienco kaj tekniko, pli kaj pli boniĝas la ŝanco por internacia komunikado. Tio ankaŭ donis bonan oportunecon por budhanoj en diversaj regionoj de la tuta mondo. Tamen la netrasigebla baro estas la problemo de lingvoj. Kutime naciaj lingvoj estas ege malfacile lerneblaj por aliaj landanoj. Mi donas ekzemplon pri Ĉinio. Kvankam ĉiuj lernantoj eklernis la anglan lingvon en la elementa lernejo kaj preskaŭ en ĉiu budhisma kolegio aŭ universitato de Ĉinio oni ankaŭ instruas la anglan lingvon, tamen ege raras la budhanoj, kiuj scipovas interkomuniki kaj paroli pri budhismo angle. Do la klopodo por lernado de la angla lingvo preskaŭ estas vana. Ĉu estas alia solvo por trapasi la lingvan baron dum nia interkomunikado? La respondo estas simpla: Jes. La nura efika solvo estas lerni kaj praktiki Esperanton por Budhismo.

  Esperanto estas artefarita lingvo facila, utila kaj vaste aplikata en diversaj rondoj de diversaj landoj. Oni povas libere uzi ĝin en internacia komunikado, kaj atingi nivelon pli altan ol en aliaj lingvoj nur post mallonga lernado. Ekzemple en nia lando preskaŭ ĉiuj tradukaĵoj el la Ĉina lingvo estas faritaj de eksterlandaj profesiuloj pri la ĉina lingvo, tamen la esperantaĵoj tradukitaj el la ĉina lingvo estas faritaj nur de ĉinaj esperantistoj.

  Do estas kelkaj avantaĝoj pri aplikado de Esperanto en budhisma komunikado.

  Facileco: Kvankam oni devis elspezi sufiĉe longan tempon por lerni kaj praktiki lingvojn, tamen Esperanto nur bezonas preskaŭ dekonon de tempo. Preskaŭ ĉiuj homoj kapablas mastri Esperanton en mallonga tempo se ili lernas same diligente kiel al la aliaj lingvoj. Do oni povas fari ĝin pera lingvo dum nia interkomunikado, precipe tradukado pri budhismo. Se ni unue esperantigas budhismajn verkojn, la esperantaj samideanoj povas elesperantigi la verkojn en siajn proprajn lingvojn.

  Sama idealo: Esperantistoj estas amantoj de paco kaj ili same klopodas por la monda paco kiel veraj budhanoj. Do en la paciga afero ili volonte kontribuas siajn energion kaj fervoron.

  Precizeco: Pro ĝia reguleco kaj facileco, oni povas esprimi sian ideon pli precize en Esperanto, tio evitas la miskomprenon inter la komunikado.

  Vasta aplikteco: Kvankam la sumo de esperantaj aplikantoj estas ne kamparebla kun tiu de aliaj grandaj naciaj lingvoj, tamen ĝi estas aplikita en preskaŭ ĉiuj landoj, do oni povas trovi esperantistoj en diversaj regionoj de la mondo.

  Ĉi tie mi donas kelkajn sukcesajn ekzemplojn.

  En la mondo nun estas du budhismaj organizoj por esperantistoj. Unu el ili estas BLE (Budhana Ligo Esperantista, http://esperanto.us/budhana.html) kaj la alia estas JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista,Retejo:http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo.html). Krome en Ĉinio estas speciala retejo BRE (Budhana Retejo Esperantista, http://www.budhano.cn http://www.budhano.com), kiu lanĉiĝis antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Kiel esprantisto, Sinjoro Miaohui ekpraktikis Esperanton en Budhisma rondo post sia monaĥiĝo, lanĉis la retejon BRE kaj retradion de BRE (http://www.budhano.cn/podkasto), kaj ankaŭ ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton. En la nuna tempo kvin libroj jam sukcese tradukiĝis en Esperanto, kaj el tiuj jam eldoniĝis du broŝuroj kaj tri diskoj el voĉlegitaj tradukoj. Monaĥejo Tiefosi estas unika ĉina ĉina monaĥejo de budhismo, kie oni povas lerni Esperanton kaj budhismon samtempe, kaj okazigi diversajn esperantajn aktivadojn krom tiuj de budhismo. Ĝis nun dekoj da samideanoj el diversaj landoj jam gastis kaj interkomunikis pri budhismo en la monaĥejo. Ekde la kuranta jaro en la monaĥejo okazigas internacian esperantan aktivadon en la novjara tago, someran lernejon de Esperanto dum la somera ferio kunlabore kun lokaj kaj ĉinaj esperantaj organizoj. Se budhanoj el diversaj landoj interesiĝas Esperanton, sed ne povos trovi bonan ŝancon por lerni ĝin, ni ĉiam estas pretaj liveri instruan helpon en Monaĥejo Tiefosi.

  Ĝuste pro tio mi prononas, ke budhanoj, precipe budhismaj organizoj kaj kologioj atentu pri Esperanto kaj kreu kondiĉon por apliki Esperanton en budhismaj aferoj, por ke pli da homoj en la tuta mondo budhismo ricevos favoron de budhismo.