Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 20: Linio 20:
  
 
  Ĝuste pro tio mi prononas, ke budhanoj, precipe budhismaj organizoj kaj kologioj atentu pri Esperanto kaj kreu kondiĉon por apliki Esperanton en budhismaj aferoj, por ke pli da homoj en la tuta mondo ricevu favoron de budhismo.
 
  Ĝuste pro tio mi prononas, ke budhanoj, precipe budhismaj organizoj kaj kologioj atentu pri Esperanto kaj kreu kondiĉon por apliki Esperanton en budhismaj aferoj, por ke pli da homoj en la tuta mondo ricevu favoron de budhismo.
  
+
 
 
  Verkinto: Miaohui  
 
  Verkinto: Miaohui  
 +
 
  Retadreso: miaohui@ebudhano.cn miaohui@wo.com.cn
 
  Retadreso: miaohui@ebudhano.cn miaohui@wo.com.cn
 +
 
  Skjapo: Komencanto
 
  Skjapo: Komencanto

Kiel registrite je 17:34, 30 Nov. 2013

  Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo

  Kun la disvolviĝo de scienco kaj tekniko, pli kaj pli boniĝas la ŝanco por internacia komunikado. Tio ankaŭ donas bonan oportunecon por budhanoj en diversaj regionoj de la tuta mondo. Tamen la lingvaj problemoj fariĝis malfacile netrasigebla baro. Kutime naciaj lingvoj estas ege malfacile lerneblaj por aliaj landanoj. Mi donas ekzemplon pri Ĉinio. Kvankam ĉiuj lernantoj en Ĉinio eklernis la anglan lingvon en la elementa lernejo kaj eĉ en infanĝardeno, kaj preskaŭ en ĉiu budhisma kolegio aŭ universitato de Ĉinio oni ankaŭ instruas la anglan lingvon, tamen ege raras la budhanoj, kiuj scipovas interkomuniki kaj paroli pri budhismo angle. Do la klopodo por lernado de la angla lingvo estas preskaŭ vana. Ĉu estas alia solvo por trapasi la lingvan baron dum nia interkomunikado? La respondo estas certa. La nura efika solvo estas lerni kaj praktiki Esperanton por Budhismo.

  Esperanto estas artefarita lingvo facila, utila kaj vaste aplikata en diversaj rondoj de diversaj landoj. Oni povas libere uzi ĝin en internacia komunikado, kaj atingi nivelon pli altan ol en aliaj lingvoj nur post mallonga lernado. Ekzemple en nia lando preskaŭ ĉiuj tradukaĵoj el la Ĉina lingvo estas faritaj de eksterlandaj profesiuloj pri la ĉina lingvo, tamen la esperantaĵoj tradukitaj el la ĉina lingvo estas faritaj nur de ĉinaj esperantistoj.

  Do estas kelkaj avantaĝoj pri aplikado de Esperanto en budhisma komunikado.

  Facileco: Kvankam oni devis elspezi sufiĉe longan tempon por lerni kaj praktiki lingvojn, tamen Esperanto nur bezonas preskaŭ dekonon de tempo kaj energio. Preskaŭ ĉiuj homoj kapablas mastri Esperanton en mallonga tempo se ili lernas ĝin same diligente kiel al la aliaj lingvoj. Do oni povas fari ĝin pera lingvo dum nia interkomunikado, kaj precipe tradukado pri budhismo. Se ni unue esperantigas budhismajn verkojn, la esperantaj samideanoj el diversaj landoj povas elesperantigi la verkojn en siajn proprajn lingvojn.

  Sama idealo: Veraj esperantistoj estas amantoj de paco kaj ili same klopodas por la monda paco kiel veraj budhanoj. Do ili havas pli intiman rilaton dun budhanoj kaj en la paciga afero ili volonte kontribuas siajn energion kaj fervoron.

  Precizeco: Pro ĝia reguleco kaj facileco, oni povas esprimi sian ideon pli precize en Esperanto, tio evitas la miskomprenon inter la komunikado.

  Vasta aplikteco: Kvankam la sumo de esperantaj aplikantoj estas ne kamparebla kun tiuj de aliaj grandaj naciaj lingvoj, tamen ĝi estas aplikita en preskaŭ ĉiuj landoj, do oni povas trovi esperantistojn en diversaj regionoj de la mondo.

  Ĉi tie mi donas kelkajn sukcesajn ekzemplojn.

  En la mondo nun estas du budhismaj organizoj por esperantistoj. Unu el ili estas BLE (Budhana Ligo Esperantista, http://esperanto.us/budhana.html) kaj la alia estas JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista,Retejo:http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo.html), ili faris grandan kontribuon en propagando de Budhismo per Esperanto. Krome en Ĉinio estas speciala retejo BRE (Budhana Retejo Esperantista, http://www.budhano.cn http://www.budhano.com), kiu lanĉiĝis antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Kiel esprantisto, Sinjoro Miaohui ekpraktikis Esperanton en Budhisma rondo post sia monaĥiĝo, lanĉis la retejon BRE kaj retradion BRE (http://www.budhano.cn/podkasto), kaj ankaŭ ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton. Ĝis nun kvin libroj jam sukcese tradukiĝis en Esperanto, kaj el tiuj jam eldoniĝis du broŝuroj kaj tri diskoj el voĉlegitaj tradukoj. Menciinde estas ke iuj esperantaj tradukaĵoj fare de Miaohui ankaŭ tradukiĝis en naciaj lingvoj per klopodo de alilandaj samideanoj. Monaĥejo Tiefosi estas unika ĉina monaĥejo de budhismo, kie oni povas lerni Esperanton kaj budhismon samtempe. En la monaĥejo okazas diversaj esperantaj aktivadoj krom tiuj de budhismo. Ĝis nun dekoj da samideanoj el diversaj landoj jam gastis kaj interkomunikis pri budhismo en la monaĥejo. Ekde la kuranta jaro en la monaĥejo okazas internacia esperanta aktivado en la novjara tago, somera lernejo de Esperanto dum la somera ferio kunlabore kun lokaj kaj ĉinaj esperantaj organizoj. Se budhanoj el diversaj landoj interesiĝas Esperanton, sed ne povos trovi bonan ŝancon por lerni ĝin, ni ĉiam estas pretaj liveri la instruan helpon en Monaĥejo Tiefosi. Fakte ni ankaŭ klopodas por pretigi internacian kurson aŭ lernejon pri budhismo. La lernantoj el diversaj landoj partoprenos intensivan kurson de Esperanto en unu monato, kaj poste lernos budhismon rekte en Esperantoj dum du monatoj en la monaĥejo. Ĉiuj helpoj estas bonvenaj por tio.

  Ĝuste pro tio mi prononas, ke budhanoj, precipe budhismaj organizoj kaj kologioj atentu pri Esperanto kaj kreu kondiĉon por apliki Esperanton en budhismaj aferoj, por ke pli da homoj en la tuta mondo ricevu favoron de budhismo.

  Verkinto: Miaohui

  Retadreso: miaohui@ebudhano.cn miaohui@wo.com.cn

  Skjapo: Komencanto