Transvadi riveron

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Trairi riveron

  Monaĥoj maljuna kaj juna piediris por pilgrimi kaj renkontis riveron sur la vojon. Tiam fraŭlino volis trairi la riveron, sed mankis al ŝi la kuraĝo por vadi en la rivero, do ŝi povis fari nenion alian ol stari ĉe la rivero maltrankvile. Vidinte tion, la maljuna monaĥo memvole dorse portis ŝin tra la rivero, kaj metis ŝin sur la transan bordon. Poste, li daŭrigis la vojon kune kun la juna monaĥo. Survoje la juna monaĥo pensis pretervole: “Kio okazis al la majstro? Kial li aŭdacas porti fraŭlinon sur sia dorso ?” Lia pensado senĉese ĝenis lin dum la irado. Fine, ne plu povante sin deteni de silento, li demandis: “Majstro, vi ja agis kontraŭ la disciplino. Kial vi portis la knabinon sur via dorso ?”La maljuna monaĥo suspiris: “Mi jam demetis ŝin antaŭlonge, dum vi, ankoraŭ portas ŝin.”

  过河

  老和尚携小和尚游方,途遇一条河;见一女子正想过河,却又不敢过。老和尚便主动背该女子趟过了河,然后放下女子,与小和尚继续赶路。小和尚不禁一路嘀咕:师父怎么了?竟敢背一女子过河?一路走,一路想,最后终于忍不住了,说:师父,你犯戒了?怎么背了女人?老和尚叹道:我早已放下,你却还放不下!