Penso pri morto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Penso pri homa sufero

  Verkita de Neĝmonto

  Homo naskiĝinta certe mortos. Tio estas ordinara leĝo kaj neniu povas eviti tion. Verdire, antaŭ ol mi ekpripensis pri la morto, mi revis multe pri la ekstera mondo.

  Hodiaŭ posttagmeze, mi sentis min iom malkomforta post la lernado. Do mi iris al strato por aĉeti medicinaĵon, kaj ankaŭ lavpulvoron kaj aliajn laŭ bezono. Mi ekaŭdis funebran muzikon. Ĉu mortis homo en la ĉirkaŭaĵo? Do mi iris al la vojkurbo kaj vidis grandan florkronon kaj multajn homojn ariĝintajn antaŭ iu pordo. Vere forpasis maljunulo en tiu ĉi loko. Kiam mi preterpasis lian ĉerkon, mia koro subite ĉesis bati. Oh pruviĝas, ke homa vivo estas tiel mallonga. Mi vidis lian foton, kaj trovis, ke mi eĉ konis lin, kiu iam iris sur strato antaŭ kelkaj tagoj. Sed nun li jam forpasis. Vere bedaŭrinde! Mi aŭdis de iuj homoj en monaĥejo, ke liaj gefiloj ne plenumis sian devon al li kiam li vivis. Mi subite rememoris pri la travivaĵo de Onklino Yang hieraŭ.

  Hieraŭ vespere Onklino Yang vokis min por ke mi faru ion por ŝi. Do ni sidis sur ŝia lito kaj babilis multe. Ŝi diris al mi, ke ŝi havas kvin infanojn. Sed nun neniu volas vivteni ŝin. Mi demandis, kial vi naskis tiom da infanoj? Ĉu vi ne timis doloron?" "Mi havis nenian metodon por eviti tion." ŝi respondis. Mi scivole demandis: "Kiel vi naskis viajn infanojn? Ĉu multaj homoj ĉirkaŭis vin por helpi kiam vi naskis?" "Ne. Je la unua kaj dua fojoj mia bopatrino sidis antaŭ mi. La lastajn infanojn mi mem naskis sen alies helpo." Ŝi diris trankvile. "Oh ne, mi ne kredas." Mi preskaŭ kriis: "Ĉar kiam virino naskas infanon, ŝi estas tiel dolora kiel mortigata porko. Iam mi vidis tion en filmo." "Jes, vere. Ĉar mi naskis la postajn tri infanojn profunde en la nokto dum oni dormis profunde, mi povis fari nenion ol help per mi mem. Mi metis la bebon en la pretan ujon kaj portis ĝin sur la liton. Mi kuŝiĝis senmove, ĉar tiam mi preskaŭ havis neniom da forto. Poste mia bopatrino povis helpi min. Sed post ĉirkaŭ dekkelkaj tagoj de tio , mi devis eklabori kiel ordinaraj homoj pro malriĉeco. Estas feliĉe, ke mi nature akuŝis sen malfacilo. Poste la infanoj kreskis. Mi estis tiel malriĉa, ke mi ne povis satigi la infanojn. Do mi iris al malproksimo por peti manĝaĵon. Tiel ili plenkreskis malfacile. Sed ili diris nun, ke mi ne donis al ili multajn havaĵojn. Ve! Mi pensis, ke ili estis feliĉaj, ĉar ili ĉiuj ne mortis pro la malsato. Mi ne havis povon por doni havaĵon al ili, do ili ankaŭ ne volas vivteni min." Se mi scius tion antaŭe, mi delonge fariĝus monaĥino eĉ antaŭ la edziniĝo." Ŝi diris.

  Mi pensis senvorte, ke homa vivo tiel suferas. Virinoj estas eĉ pli suferaj ol viroj. Mi devas labori diligente por iri rapide sur la vojo al la liberiĝo...