Okazis en Ŝanhajo la 14-a Budhisma Seminario inter Ĉinio kaj Japanio

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  La 24-an de novembro okazis la 14-a Budhisma Seminario inter Ĉinio kaj Japanio en la fama templo Jada Budho en la municipo Ŝanhajo de orienta Ĉinio. Al ĝi ĉeestis la bonzoj de Ĉinio kaj Japanio, dekkelkoj da delegitoj el la du landoj publikigis siajn esplorajn fruktojn.

  La seminario estis lanĉita en la jaro 1986 de Zhao Puchu, eksa prezidanto de la Budhisma Asocio de Ĉinio, kaj Mizutani Kosho, eksa estro de la universitato Bukkyo de Japanio. Majstro Juexing, estro de la ĉina delegacio, vicestro de la Budhisma Asocio de Ĉinio, prezidanto de la Budhisma Asocio de Ŝanhajo kaj abato de la menciita templo, faris parolon en la inaŭguro de la seminario. Li esperas, ke la personoj, havante al si la kompateman spiriton, el la budhismaj rondoj de la du landoj aktive faru klopodojn por purigi la animojn de la socianoj, akceli amikecojn inter Ĉinio kaj Japanio kaj gardi la pacon de la mondo.

  Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng