Monaĥejo Tiefosi

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Monaĥejo Tiefosi

  Monaĥejo Tiefosi situas 80 kilometrojn nordoriente de Urbo Xi’an kaj 7 kilometrojn oriente de la Qianlin, la tombejo de Wu Zetian, la unika imperiestrino de Ĉinio. Ĝi konstruiĝis sur malproksima Malvarmeta Monteto ĉe antikva silka vojo nelonge post la enkondukiĝo kaj ekdisvastiĝo de Budhismo en Ĉinio, kaj havis longan historion de pli ol mil sescent jaroj, do ĝi ricevis la nomon Malvarmeta Monaĥejo. Antaŭ Mil kvincent jaroj ĝi komencis pligrandiĝi kaj prosperiĝi en Dinastioj Sui kaj Tang kiam Budhismo atingis sian kulminon de prospereco. Tiam en la monaĥejo loĝis pli ol dek mil monaĥoj kaj oni rigardis la ĝin simbolon de Budhismo en la nordorienta regiono.

  Poste en Dinastio Ming antaŭ ĉirkaŭ sescent jaroj okazis subita incendio kaj la tuta monaĥejo cindriĝis escepte de Fera statuo Ŝakamunio kun alteco de pli ol dumetroj, faritaj antaŭ sescent jaroj en Dinastio Ming.

  Post la incendio oni movis la restintan statuon al kurierstacio ĉe la silka vojo kaj konstruis novan monaĥejon. Pro la fera statuo oni nomis la monaĥejon Tiefosi kun signifo de Fera Budho. Post konstruiĝo de la nova monaĥejo Tiefosi, la migrantoj ekloĝis ĉe la monaĥejo kaj formis homoplenan vilaĝon kun nomo Tiefo (Fera Budho) en la antaŭe la dezerta loko. Pro la granda famo de la Monaĥejo Tiefosi en proksimaj kaj malproksimaj regionoj ĝi fariĝis nomo de la vilaĝo kaj urbeto. Eĉ dum la politika movado la vilaĝa kaj urbeta nomoj Tiefo ankoraŭ ne ŝanĝiĝis. Dum la dek jara Revolucia Kulturo pro la tiama politika movado, oni detruis preskaŭ ĉiujn monaĥejojn kaj laikigis ĉiujn monaĥojn, ili ankaŭ ruinigis la faman monaĥejon Tiefosi. Nur post la ekpraktikado de la nova religia politiko en la nova epoko, ekprosperiĝis ĉiuj religioj en Ĉinio. Antaŭ tridek jaroj Maljuna monaĥo Zhenwen eklaboris por rekonstruigi la monaĥejon, kiu havis denaskan rilaton al li, kaj la nuna monaĥejo finfine stariĝis en sia antaŭa restadejo pro la diligentaj klopodoj de la maljuna monaĥo kaj budhanoj.

  Monaĥejo Tiefosi ankaŭ famiĝis en esperantista rondo, ĉar antaŭ kvin jaroj esperanta aktivado ekvigliĝis en la monaĥejo per helpo kaj subteno de la nuna abato Majstro Shouyang. En la monaĥejo ni okazigas diversajn esperantajn kursojn kaj komunikadojn pri esperanto kaj budhismo, kaj anka gastigas samideanojn ĉinajn kaj alilandajn. Krome, post la regula budhisma praktikado, ni laboras en la monaĥejo por esperantigi verkojn pri budhisma literaturo kaj funkciigi koncernajn retejojn kaj retradion en Esperanto. Do ĝi jam fariĝis ne nur edukejo pri Esperanto kaj Budhismo, sed ankaŭ oportuna vidindejo kaj restadejo por samideanoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la monaĥejo.