Monaĥejo Tiefosi

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Monaĥejo Tiefosi

  Monaĥejo Tiefosi situas 80 kilometrojn nordoriente de Urbo Xi’an kaj 7 kilometrojn oriente de la Qianlin, la tombejo de Wu Zetian, la unika imperiestrino de Ĉinio. Ĝi havis longan historion de pli ol mil sescent jaroj, kaj konstruiĝis sur Malvarmeta Monteto nelonge post kiam Budhismo enkondukiĝis kaj ekdisvastiĝis en Ĉinion, do ĝi ricevis la nomon Malvarmeta Monaĥejo. Antaŭ Mil kvincent jaroj ĝi pli larĝiĝis kaj prosperiĝis en Dinastioj Sui kaj Tang kiam budhismo atingis sian kulminon de prospereco. Tiam, en la monaĥejo estis pli ol dek mil monaĥoj kaj oni rigardis la monaĥejon simbolon de budhismo en la nordorienta regiono de Ĉinio.

  Poste en Dinastio Ming antaŭ ĉirkaŭ sescent jaroj okazis subita incendio kaj la tuta monaĥejo cindriĝis escepte de Fera statuo ŝakamunio kun alteco de pli ol dumetroj ,faritaj antaŭ sescent jaroj en Dinastio Ming.

  Post la incendio oni movis la restintan statuon al stacio ĉe la silka vojo kaj konstruis novan monaĥejon. Pro la fera statuo oni nomis la monaĥejon Tiefosi kun signifo de Fera Budho. Post konstruiĝo de la nova monaĥejo Tiefosi, la migrantoj ekloĝis ĉe la monaĥejo kaj faris la dezertan lokon en homoplenan vilaĝon. Tiam Monaĥejo Tiefosi famiĝis en proksimaj kaj malproksimaj regionoj, kaj poste ĝi fariĝis nomo de la vilaĝo kaj eĉ urbeto. Eĉ dum la politika movado la urbeta nomo Tiefo ne ŝanĝiĝis. Dum la dek jara tumulto pro la tiama politika movado, oni detruis preskaŭ ĉiujn monaĥejojn kaj laikigis la monaĥojn, ankaŭ ruinigis la faman monaĥejon Tiefosi. Nur post la ekpraktikado de la religia politiko en la nova epoko, maljuna monaĥo Zhenwen ekklopodis rekonstruigi la monaĥejon, kiu havis denaskan rilaton al li, kaj fine la nuna monaĥejo stariĝis en sia antaŭa restadejo.

  MonaĥejoTiefosi ankaŭ famiĝis en esperantista rondo, ĉar antaŭ kvin jaroj esperanta aktivado ekvigliĝis en la monaĥejo per helpo kaj subteno de la nuna abato Majstro Shouyang. En la monaĥejo ni okazigas esperantajn kursojn longajn, mallongajn, regulajn kaj malregulajn, kaj gastigas samideanojn ĉinajn kaj alilandajn. Krome, en la monaĥejo ni esperantigas verkojn pri budhisma literaturo kaj eĉ laboras por la koncernaj retejo kaj retradio. Do ĝi jam fariĝis ne nur edukejo pri Esperanto kaj Budhismo, sed ankaŭ oportuna vidindejo kaj restadejo por samideanoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la monaĥejo.