Mi kaj kuniklidino "malgranda blanko"

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Hieraŭ iuj upasakoj venis al monaĥejo Tiefosi por viziti la abaton kaj pilgrimi al la fera statuo de la budho. Ili ankaŭ liberigis sian blankan kuniklidinon en la monaĥejo. Ili volas, ke la kuniklido povas praktiki budhismon en la monaĥejo por ke ĝi renaskiĝu en bonan lokon en sekva vivo.

Do ni komencis nutri ĝin. Antaŭhieraŭ mi ne vidis ĝin pro okupiteco pri la birdido "tintilo", kiun mi nutris. Post la tagmanĝo mi iris al nia legomoĝardeno por iom rigardi niajn plantojn de legomoj. Sed tiam Xiao Chen kuris tre rapide kaj haste por postkuri ion. Kion ŝi volis fari? Mi miris. Oh poste ŝi alportis blankan kuniklidon tre amindan. Mi tuj ekŝatis la kuniklidon. Mi do serĉis la foliojn de brasiko ĉie por ĝi. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas tre malsata. Do ĝi nur manĝis eĉ sen rigardi, kia kaj kiu mi estas.

Ĝi manĝis kun granda apetito, kaj ŝajne la folioj ne povis sufiĉe satigi ĝin. Do mi denove serĉis por ĝi. Ĝuste tiam majstro Miaohui venis. Mi diris al li, ke estas kuniklido ĉe mi, kaj petis, ke li donu rifuĝon al ĝi. Majstro Miaohui konsentis. Karesante la kuniklidon,li afable donis al ĝi rifuĝon.

Poste mi portis ĝin en mian ĉambron. A he,la kuniklido allogis ĉiujn knabinojn al ĝi por rigardi ĝin. Sed en mia ĉambro ŝajne ĝi ne konis la medion, tial ĝi flaris tie kaj ĉi tie. Eĉ miajn ŝuojn ĝi ankaŭ ne volis forlasi. Ĝi saltis anstataŭ kuri kaj iri. Kiam ĝi saltis , ni tre ĝojas. Ĉar ĝi saltis tre aminde. Ni ĉiuj diskutis, kiel nutri la kuniklon. Iuj diris, ke ni lasu ĝin ekstere, kaj iuj diris, ke ni zorgu pri ĝi. Tiam la kuniklo eble estis tre laca, ĝi do rekte kuŝiĝis sur la plankon ĉe mia pordo, malgraŭ nia diskutado. Post kiam ni vidis ĝian pozon,ni ne povis nin deteni de ridado. Poste ni eksiestis, ĝi do ŝtele agis. Mi aŭdis, ke io falis. Mi sidiĝis por rigardi. Oh, ĝi faligis nian rubujon sur la teron por manĝi rubon. Mi koleriĝis, ĝin prenis kaj admonis. Se ĝi tiel farus plu, mi forpelus ĝin el mia ĉambro. Ĝi do mallevis sian kapon kaj obeeme kuŝiĝis...


Oh blanka kuniklido vi estas tre aminda. Mi esperas, ke vi vivu longe kaj sane en la monaĥejo.