La Budho kaj liaj disĉiploj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

La Budho kaj liaj disĉiploj

Je la diferenca vidpunkto de la kutimaj biografioj de la Budho, la aŭtoro priskribis la rakontojn de la grandulo uzante la tiaman socion kiel fonon kaj interagojn de la Budho kun liaj samtempanoj kel la ĉefan temon. Ni trovas, kia estis la Budho kiel homo, kiel li instruis kaj ŝanĝis la vivon de ĉiuj, kiuj estas sufiĉe fortunaj kontakti lin.

Majstro Shravasti Dhammika naskiĝis en Aŭstralio en 1951. Li ordiniĝis kiel budhisma monaĥo en Hindio kaj poste vivis en Srilanko, kie li famiĝis pro siaj klopodoj disvastigi budhismon. En 1985, li iris al Singapuro, kie li fariĝis spirita instruanto de la budha Darma Mandala Societo kaj kelkaj aliaj budhanaj grupoj. Majstro Dhammika instruis en la kursaro-disvolva instituto de eduka departemento kaj ankaŭ faris kelkajn televidajn filmojn por la instituto. Kiel fekunda verkisto, liaj aliaj libroj inkluzivas Renkontiĝojn kun budhismo, Kiel Protekti vin mem de superstiĉoj, Ĉion pri budhismo, kaj Mezan landon mezan vojon.

La BDMS sin dediĉas al disvastigo de budhaj instruoj kaj kuraĝigo al la membroj apliki tiujn instruojn en siaj vivoj.

La Societo eldonas librojn kaj de tempo al tmepo organizas publikajn parolojn, meditajn seriojn kaj aliajn darmajn aktivadojn. Por plia informo vizitu 576A Balestier Road, Singapore 1232, aŭ telefonu 352-2859.

Budha Darma Mandala Societo

Poŝtkesto 1442

Singapore 9132

ENHAVO

Preskribo......................................................3

Lando de semarango...................................6

Ŝakjanoj.....................................................12

Kia estas la Budho?...................................18

Instruisto de ĉielanoj kaj homoj.................25

Samgo de monaĥoj kaj monaĥinoj............33

La du ĉefaj disĉiploj................................39

Anando, viro plaĉa al ĉiuj...........................47

La murdisto fariĝis sanktulo......................53

Anatapindiko, la nutristo de malriĉuloj......58

Krizo en Kosambio.....................................64

La Filo de la Iluminiĝinto...........................70

Famaj laikaj disĉiploj................................74

Aĝatasato kaj Devadato..............................85

Preskribo

La vivo de la Budho priskribas ne nur la budhajn serĉadon kaj realigon de la vero, sed ankaŭ la homojn, kiuj renkontis la viron dum ties kvardek kvin jaroj kaj kiel iliaj renkontiĝoj transformis ilin. Se la serĉado de la vero kaj liaj renkontiĝoj kun la aliaj kontraŭas la fonon de la mondo, en kiu tiuj okazoj ekzistis, la mondo kun ĝiaj unikaj kutimoj, politikaj intrigoj kaj religiaj fermentoj, tio fariĝas unu el la plej mirindaj rakontoj, kiujn oni rakontas. Oni renkontos fierajn reĝojn kaj humilajn pariojn, monaĥojn (iuj estas sanktaj, ĉiuj aliaj estas ordinaraj) en oranĝaj roboj, malavarajn patronojn kaj ĵaluzajn oponantojn. Iuj el la aferoj en la vivperiodo de la Budho estas prisiribitaj de kleruloj kiel “legendoj”, sed se ni rigardas ilin objektive, malmulte el ili estas nekredindaj. Oni eble opinias la praktikon de Angulimalo tranĉi dikfingron de siaj viktimoj ne kredinda, tamen la historio pri homa krimo provizis al ni multe da atestoj de kondutoj multe pli bizaraj kaj teruraj ol tio. La rapida enpalaciĝo el mizereco de Samavatia estas kompreneble rara, sed ĝi ankaŭ okazis en la ebleco. La komplotoj de Devadato eble estis iom troigitaj, tamen ĉar ili estas notitaj en la Vinajo pri erara konsekvenco. Tio estas nur speco de afero, kion ni povas atendi de ege talenta kaj samtempe ege ĵaluza kaj ambicia homo. Moviĝanta kiel malvarmeta brizo tra la tuta dramo estis la Budho pacienca, ridetanta kaj neerareble vera.

La plej malnova kaj atentika informo, kiun ni havas pri la vivo de la Budho, troviĝas en la palia Tripitako, ne en kronologia vico, sed dise videbla kiel grajnoj de oro en la fundo de sableca rivero. La informo en la paliaj komentarioj, precipe la Damapado Atakto kaj la Jatako Nidanakato estas iom ne fidinda, tamen iam tre utila. Krom tio, ni havas mahajanajn sutrojn, en kiuj la historia Budho komencis retiriĝi el la vualo de legendo kaj romano, fariĝis pli kaj pli malatingebla kiel li faris. Ni estas homaro neperfekta, kaj se ni volas transcendi tiun staton, ni bezonas gvidon kaj idealon, kiuj estas ambaŭ homaraj kaj perfektaj. La Budho estas tia gvido kaj idealo, kaj en la Palia Tripitako li estas tiel priskribita. Do la rakontoj de la Budho kaj liaj disĉiploj rakontitaj en palia originalo estas ne nur kredindaj kaj fascinaj, sed ankaŭ havas spiritan signifon.

Jam eldoniĝs dekoj da libroj pri la budha vivo, kaj du plej bonaj el ili aperis antaŭ nelonge. Ili estas La Historia Budho verkita de H W Schumann kaj La Budho verkita de Michael Carrithers. Ambaŭ tiuj libroj admire evitis la ekstremojn kun tro multe da evidentaj mitologiaĵoj kaj aliflanke sekaj akademiaj kaj senkredaj notoj, kiuj ne povas inspiri la kredon de la legantoj. Bedaŭrinde, neniu ol tiuj libroj estas facile aĉeteblaj en lokaj librejoj. La loka verkaĵo pri la vivo de la Budho, kiu ŝajne evitis tiujn ekstremojn, estas La vivo de Gotamo la Budho verkita de B Dhammaratana kaj Senarath Vijaĝasundara. Sed ĉar tiu bone verkita libreto jam elvendiĝis, estas tre necese publikigi la pli novan kaj pli komplikan rakonton pri la vivo de la Budho.

La Budho kaj Liaj Disciploj estas la dua el la serio de tri libroj uzata en la Komenca Darma prediko de la Budha Darma Mandala Societo. La prediko ĝis nun estas populara inter singapuranoj kaj mi esperas, ke la libro aldonos ĝian valoron. Mi volas danki Doris Teo kaj Donna Pang por ĉiuj helpoj, kiujn ili donis en preparado de tiu ĉi libro. La ilustraĵoj desegnitaj de Eric Yeo vigligis la tekston kiel liaj antaŭaj desegnaĵoj faris por la unua volumo de la serioj. Mi ankaŭ dankas al multaj homoj, kiuj asistis en multaj manieroj.

Lando de Semarango

1. Kvankam la darmo rekte venis el la propra kompreno de la Budho, tamen la formo de lia predikado al la mondo certe estis multe influita de la kulturo, en kiu li vivis. Do se ni iom scias la kulturon, ni povas plibone kompreni la darmon.

2. Hindio estas granda kojnoforma subkontinento kun Arabia Oceano en la okcidento, la Andaman Maro en la oriento kaj la neĝaj montpintoj de Himalajoj en la nordo. En antikveco oni konis ĝin kiel landon de Semarango (Syzygium samarangense). En la nordcentra Hindio la Budho naskiĝis kaj pasigis sian tutan vivon en la regiono tiam konata kiel la Meza Lando. Oni tiel nomis la regionon ĉar la lokanoj kredis, ke ĝi estas la centro de la terglobo. La tuta regiono konsistis el vasta, ebena kaj fekunda ebenaĵo, tra kiu fluis du longaj Riveroj, la Gango kaj la Yamuno, kaj ankaŭ multaj mallongaj riveroj. Tie estis tri sezonoj, somero, pluva sezono kaj vintro. En somero la temperaturo atingis eĉ 40 gradojn, en pluva sezono la riveroj inundis kaj vojaĝo fariĝis malfacila, kaj en vintro, la tagoj estis agrablaj, sed la noktoj kutime estis malvarmaj. En la tempo de la Budho, vastaj regionoj de norda Hindio estis kovritaj de ĝangalo. La homoj vivis en multaj vilaĝoj ĉirkaŭitaj de ĝangaloj kaofte renkontis leonojn, elefantojn, cervojn, rinocerojn kaj aliajn sovaĝajn bestojn.

La loĝantoj de norda parto de Hindio estis multe pli malmultaj ol en la nuna tempo. Tie troviĝis abunda plugebla tero por kulturi. Do multaj homoj havis pli multe ol sufiĉe por manĝi. Eĉ tre malriĉaj kamparanoj povis abundigi sian pladon aŭ enspezon ĉasante sovaĝajn bestojn kaj kolektante abundajn fruktojn provizitajn de la arbaroj.

3. La Hindio konata de la Budho estis ne sola politika unuo, sed konfederacio de sendependaj landoj, kiuj kutime konkuris inter si por supereco. Magadho estis la plej larĝa kaj potenca el tiuj landoj. Ĝin regis Reĝo Bimbisaro en la tempo de la Budho. Reĝo Bimbisaro estis forta kaj efektiva. Li tre interesiĝanta pri religio. La ĉefurbo de Magadho estis Raĝagaho (La Reĝa Restadejo) kuŝanta inter malebenaj montoj kaj protektata de gigantaj ŝtonmuroj. Oni ankoraŭ povas vidi la restaĵojn de la antikva urbo nun. Ne longe post la fina nirvano de la Budho, Magadho translokis sian ĉefurbon de Raĝagaho al Pataligamo. poste oni nomis la urbon Pataliputo kaj hodiaŭ oni nomas ĝin Patno. En la periodo de cent kvindek jaroj Magadho konkeris preskaŭ la tutan Hindion. Norde de Magadho estas la Vaĝiana Federacio apartigita de la Ganga Rivero. La Vaĝiana Federacio konsistis el kelkaj triboj. Du el ili estis nomataj Leĉavieso kaj Videhaso, kiuj unuiĝis por sin protekti kontraŭ la potenca najbaro en la sudo. Liĉavieso estis la plej grava tribo en la konfederacio kaj ilia ĉefurbo Vesalio estis la efektiva ĉefurbo de la Konfederacio.

Ĉe la okcidenta limo de la Vaĝiana Federecio kuŝis Malao, malgranda respublika tribo dividita en du partoj. La ĉefurbo de unu estis Kusinaro kaj de la la alia estis Pavao.

Norde de Malao kuŝis du malgrandaj donsendependaj publikaj triboj de la ŝakjanoj kaj kolijanoj. Iliaj ĉefurboj estis en Kapilavasto kaj Devadaho respektive. Tiuj kaj la aliaj ŝtatoj estis regataj tute ne de reĝoj, sed de konsilioj konsistitaj el gvidantaj civitanoj, malsimile de tiuj regitaj de antikvaj grekaj urbŝtatoj. La konsilianoj kunvenis regule kaj ĉiuj estis liberaj por paroli pri sia ideo.

Nordokcidente de Magadho troviĝis Kosalo, la dua plej granda kaj plej potenca lando de tiu tempo. Dum plejparto da vivperiodo de la Budho, Kosalo estis regata de Reĝo Pasenadio en ties ĉefurbo Savatio. Kosalo aplikis grandan influon super ŝakjanoj. Sudoriente de Kosalo estis Vamso kun ĝia ĉefurbo Kosambio ĉe Yamuna Rivero. Dum multe da vivperiodo de la Budho Vamso estis regata de Reĝo Udeno.

4. La kvina jarcento a. K. estis periodo de transformiĝo. Malnovaj tribaj respublikoj disiĝis sub la premo de rabemaj kaj aŭtokrataj regnoj kiel Kosalo kaj Magado. Urboj pli kaj pli grandiĝis kaj disvolviĝis. Forlasinte siajn vilaĝojn kaj kampojn, homoj svarmis al Kosambio, Savatio, Raĝagaho kaj aliaj urbaj centroj.

5. La kasta sistemo (catuvana) klare dividis la hindian socion. La kasto, en kiu la popoloj naskiĝis, decidis iliajn statojn en socio, kian laboron ili faru, kun kiuj ili geedziĝu, kie ili loĝu kaj kun kiuj ili manĝu, fakte preskaŭ ĉiujn aspektojn de iliaj vivoj. La plej alta kasto estas bramano, kiu konsistis el heredaj pastroj de bramanismo, edukistoj kaj kleruloj. Sub ĝi estis kŝatrio, la kasto de militistoj. Ĝi konsistis el regantoj, administrantoj kaj militistoj. La sekva kasto estis vaiŝjo el la komercistoj, vendantoj kaj artistoj. En la fundo de la kasta sistemo estis tiu de ŝudro. Ŝudroj laboris kiel farmistoj, laboristoj kaj servistoj. Ekster la kasta sistemo estis pario de mizeruloj, kiujn oni opiniis ekster la rondo de disvolviĝinta socio kaj kun kiuj kontaktiĝi estis poluciige. La mizeruloj vivis ekster la urboj kaj vilaĝoj, kaj oni pelis ilin fari malhonorajn laborojn kolekti rubaĵon, forporti kadavrojn, tani felojn kaj purigi stratojn. La kasta sistemo donis multe da stabileco, sed ĝi malebligis la sociajn modifiĝon kaj ŝanĝiĝon, kaj tio ankaŭ kaŭzis grandan krulelecon kontaŭ malaltaj kastoj kaj parioj.

Origine la kasta sistemo nur estis socia institucio, sed poste ĝi kunfandiĝis kun bramanismo kaj ricevis religian agnoskon. Multaj bramanaj kaj hindiaj literaturoj akceptis la kastan sistemon kiel ordonon de Dio.

6. Kvankam skribo estis konata en la tempo de la Budho, tamen oni ne vaste uzis ĝin. La kialo kuŝis en tio, ke Hindio antaŭ longe havis perfektan metodon teni literaturon en memoro kaj pasigi ĝin kun tiel granda akureco, ke skribado estis tute ne necesa. La Vedoj, la sankta himnoj de bramanismo, jam kompiliĝis preskaŭ mil jarojn antaŭ la Budho, kaj fakte ne estis skribita post lia fina nirvano, sed ĝi estis fidele konservita. Kantoj, legentoj, historioj, sanktaj tekstoj kaj granda kvantoj de aliaj literaturaĵoj, kiuj formis parton de la kulturo de tiu tempo, ĉiuj estis konservitaj buŝe.

7. La ĉefa religio en Hindio dum la vivperiodo de la Budho estis bramanismo, anstataŭ la kutime supozita hinduismo. En hinduismo miksiĝis bramanismo, budhismo kaj diversaj popolaj kredoj, kaj ĝi disvolviĝis en nova religion nur multajn jarcentojn post la Budho.

Bramanismo kredas la plej superan ĉiokreinton Dio nomatan Bramo kaj multajn malsuperajn diojn kiel Agion, la dio de fajro, Indron, la reĝo de dioj, Jamaon, la reĝo de subtera mondo, Surijon, la dio de la suno kaj aliajn. Oni plezurigis la diojn per oferaĵoj, kiujn oni ĵetis en ritan fajron kaj kredis, ke ili portiĝis en ĉielon kun fumo. Ordinaraj homoj povis fari malgrandan oferon de greno aŭ butero, sed riĉuloj aŭ korteganoj iam oferis grandan kvanton de bestoj, kutime bovoj, sed malofte eĉ homoj. Oferado estis tre komplika afero. Oni kredis, ke ili akiras benon de dioj nur se ili absolute prave praktikas la ceremonion. Nur bramanoj, la heredaj pastroj, sciis kiel ĝuste plenumi la oferadon, kaj la scion ili envie gardis, do ili povis akiri grandan rekompencon per iliaj servoj. Rezulte de tio, bramanismo gajnis reputacion de avideco kaj avareco. Alia grava praktiko de bramanismo estas rito de baniĝo. Oni kredis, ke se ili faris malbonon, la krimo puriĝos aŭ forlaviĝos per baniĝo en certaj sanktaj riveroj. Gangoj estas la plej populara.

8. Ĝis la tempo de la Budho oni ĝenerale malkontentiĝis pri bramanismo kaj multaj homoj, inkluzive de bramanaj kleruloj, ekinteresiĝis pri novaj religiaj ideoj. La tradicio de malortodoksa asketaj instruistoj (ŝramanaj) estis paralela kaj eĉ pli frua ol bramanismo. Ĝi ekaltiris la kreskantan intereson. La plej fama el tiuj asketoj estis Nataputo, konata al siaj disĉiploj per la titolo Mahavira ĝaino (Granda viro). Liaj sekvantoj famiĝis kiel senliguloj kaj la religion fonditan de li oni nomis ĝainismo. Nataputo estis pliaĝa samtempano de la Budho kaj jam havis multe da disĉiploj je la komenco de budhismo. Alia grava grupo de asketoj estis la Aĝiviko, fondita de Makhalio Gosalo. Aĝivikaj asketoj iris nude kaj instruis, ke esti bona kaj konvertiĝi el malbono estas senutile, ĉar ĉiu el la homoj eventuale liberiĝas dum la procezo de transformiĝo kiel balo de fadeno disiĝos dum la rulado sur la tero. La Aĝiviko havis multaj influajn sekvantojn kaj subtenantojn, sed la Budho kritikis ilin kiel la plej malbonajn el ĉiuj asketoj. Iuj el la aliaj fame konataj instruistoj de tiu tempo estis Aĝito de hartapiŝo, Purano Kasapo, Pakudo Kacaĝano and Sanĝajo Belatiputo. Ĉiuj el iliaj religioj daŭris nur kelkajn jarcentojn kaj poste malaperis iom post iom.

Ŝakjanoj

9. La rivero Gango fluas tra vasta kaj ebela ebenaĵo. La norda limo de la ebenaĵo kuŝas ĉe Montaro Mahabarato, malantaŭ kiu staras Montaro Himalajo. Ĝuste en la loko, kie interkonektiĝas la ebenaĵo kaj montoj, kuŝis la ŝakja hejmloko, kie la Budho naskiĝis. La ŝakjanoj apartenis al kŝatria kasto kaj havis reputacion de flamiĝemo kaj fiereco. Kompare kun aliaj ŝtatoj, la Ŝakja-klano estis iom simplanima, sed civilizacia tribo, kiu rapide disvolviĝis en Norda Hindio en tiu periodo. ŝakjanoj havis nur malgrandajn urbojn kaj vilaĝojn anstataŭ urbojn. La ĉefaj urbetoj estis la ĉefurbeto Kapilavasto, Catumo, Komaduso kaj Silavatio.

10. Kiel ĉiuj aliaj homoj en la tempo, la ŝakjanoj havis legendon pri sia origino, miksita el fakto kaj fikcio por emfazi sian bravecon kaj noblecon. Ili trovis sian originon je la mita reĝo Okako. Laŭ legento, Okako havis kvin reĝinojn kaj multajn infanojn, sed nur la infanoj de la ĉefa reĝino Bhata havis rajton akiri tronon. Tiuj princoj estis Okamuko, Karakando, Hathiniko kaj Sinipuro. Post kiam la ĉefa reĝino mortis, Okako edziĝis al multe pli juna virino kaj faris ŝin ĉefa reĝino trapasinte siajn aliajn edzinojn. Tio kaŭzis multe da ĵaluzo. Post kiam la nova ĉefa reĝino naskis filon, Okako estis tiel ĝoja, ke li promesis doni al ŝi ĉion deziratan. Ŝi senprokraste respondis: “Mi volas, ke mia filo havu la tronon.” La reĝo ne povis tiel agi ĉar liaj aliaj kvar filoj estis rajtigitaj al la trono, sed la reĝino insistis, ke li tenu sian promeson. La reĝo neniel povis rifuzi la postulon, do li faris sian novan filon Jantuo krona princo kaj ekzilis la aliajn kvar filojn kun granda bedaŭro. La fratinoj de la kvar filoj kontraŭstaris la decidon kaj partoprenis en ilia ekzilado kiel protesto. La princoj kaj princinoj vagis tra la ĝangalo serĉante konvenan lokon por loĝi. Fine ili venis al ermitejo de sanktulo Kapilo, kiu bonvenigis kaj invitis ilin loĝi proksime. Tion ili faris kaj nomis sian malgrandan loĝejon Kapilavasto por honori la sanktulon. Estis izolaj vilaĝoj en la regiono, sed la junaj princoj tro fieraj por edziĝi ekster sia tribo. Do ili faris sian pliaĝan fratinon Pija patrino, kaj edziĝis al aliaj fratinoj. Iom pro tio la ŝakjanoj estis mokitaj por centoj da jaroj. Poste Pija edziniĝis al Ramo, la reĝo de Benareso. Iliaj posteuloj estis la prapatroj de la Kolijanoj, kiuj estis parencoj de ŝakjanoj en la oriento. La lernado de tiu ĉi rakonto kaj aliaj rilataj al la historio de la tribo fariĝis parto de la edukado por la juna princo Sidarto.

11. La ŝakja-klano havis konsilion konsistigitan el militistoj de la tribo. Ia konsilianoj estis estimindaj pro siaj milita talenteco kaj saĝo. Ili kunvenis regule en la konvenejo de Kapilavasto por diskuti pri la kurantaj aferoj de la ŝtato. Ili ankaŭ agis kiel juĝejo kaj likvidis disputojn. Tiu, kiu sin pruvis en batalo, estis riĉa je kampo kaj bovoj, kaj famiĝis pro siaj saĝo, takto kaj konsila lerteco, povis elektiĝi kiel prezidento de la konsilio kaj agis kiel reganto de ŝakjanoj.

12. Sudodano, kies nomo signifas “puran rizon”, plenumis ĉiujn postulojn kaj regis ŝakjanojn por multaj jaroj, kiel multaj antaŭaj membroj de sia familio. Li estis filo de Sihano kaj la edzino Kaĝana, kaj unu el kvin fratoj. La aliaj fratoj de li estis Dotado, Sakodano, Sukodano kaj Amitodano. La ŝakjanoj praktikis endogamion kaj poligamion, geedziĝis inter gekuzoj, do Sudodano edziĝis al du fratinoj Maha Majao kaj Maha Praĝapatia Gotamia. Ambaŭ ili estis liaj priksimaj kuzinoj. Tiuspeca aranĝo estis kuraĝigita ĉar la ŝakjanoj estis tre fieraj, kaj sentis, ke edziĝi al neŝakjanoj kontraŭas ilian dignon. Kaj ilia konduto ankaŭ helpas al ili reteni la havaĵon en la familio.

13. La Budho ne kroĉiĝis al sia tribo, sed li havis atentemon al ĝi. Foje, juna bramano Ambato riproĉis la ŝakjanojn je ĉeesto de la Budho. Kiam la Budho demandis lin, kial li koleras kontraŭ la ŝakjanoj, li respondis: “Foje, mi iris al Kapilavasto por afero de mia instruisto, la bramano Pakharasatio. Kiam mi iris en la konvenejon de ŝakjanoj, grupo da ŝakjanoj sidis sur altaj sidejoj en la konvenejo, tuŝis unu alian per fingroj, ridis kaj sin amuzis kune. Mi certas, ke ili ŝercis pri mi. Eĉ neniu el ili oferis sidejon al mi. Estas ne dece, ke ili ne respektas bramanojn.” La Budho defendis la ŝakjanojn dirante: “Sed, Ambato, eĉ koturno, la malgranda birdo en sia nesto povas diri tion, kio plaĉas al ili.”

Kapilavasto estis la hejmlloko de ŝakjanoj. Ili ne estis riproĉinda pro tia malgranda afero. Multaj membroj de la budha familio kaj aliaj ŝakjanoj fariĝis eminentaj en la samgo, kaj tio ŝajnas, ke iel la Budho favoris ilin kvankam fakte ne temante pri spiritaj aferoj. Li faris sian nutropatrinon Maha Paĝapatio Gotamia la estrino de samgo de monaĥinoj. El la naŭ servantoj, kiujn havis la Budho dum sia vivo, Anando estis kuzo kaj du aliaj, Nagasamalo and Meghijo, estis ŝakjanoj.

14. Sudodano havis nenian informon pri sia filo dum proksimume sep jaroj. Iutage li subite aŭdis, ke la filo restas en Raĝagaho kaj jam iluminiĝis laŭ sia deklaro. Li ege ĝojis, ke la filo ankoraŭ vivas. Li tuj sendis mesaĝon por ke li revenu hejmen. La sendito renkontis la Budhon en la monaĥejo Bambuaro en Raĝagaho kaj tiel entuziasmiĝis je la aŭdo de la darmo, ke li decidis rekte fariĝi monaĥo. Multaj mesaĝistoj estis senditaj, kaj okazis la tute sama afero. Fine, en granda malesperiĝo Sudodano ordonis Kaludajion sendi la mesaĝon kaj diris, ke li havos permeson monahiĝi nur se li pasigos la mesaĝon al la Budho. Tiel la Budho eksciis, ke lia patro deziras vidi lin. Li ekiris al Kapilavasto kun multaj monaĥoj iom poste. Kiam ili atingis la cellokon, ili restis en parko ekster la urbo kaj en la sekva mateno enurbiĝis por peti almozon. Nur tiam Sudodano informiĝis, ke la Budho jam revenis. Li surpriziĝis, ke lia filo dormis sub arbo anstataŭ en la palaco kaj petas manĝaĵon en la stratoj anstataŭ manĝi ĉe la festeno. “Vi malhonorigis nian familian dignon.” Sudodano diris, malfacile subtenante sian koleron. La Budho respondis: “Sudodano, iluminiĝinte, oni fariĝis membro de la nobluloj kaj iliaj dignoj ne dependas de eksteraj luksaĵoj, sed de saĝo kaj kompatemo.” La Budho donis multe da instruoj en Kapilavasto kaj aliaj urboj. Multaj ŝakjanoj monaĥiĝis dum aliaj fariĝis entuziasmaj sekvantoj de la darmo restante en la sekulara vivo. Post komencanta rezisto, Sudodano aŭdis tion, kion lia filo diris, kaj fariĝis unu-revenanto.

15. La kleneco kaj fiereco de ŝakjanoj fine kaŭzis ilian dekadencon. Kvankam ŝakjanoj estis liberaj pri siaj propraj aferoj, tamen iagrade ili estis regitaj de Kosalo, sia potenca najbaro en la okcidento. En la tempo de la Budho Kosalo ofte intervenis en la aferojn de ŝakjanoj, ke foje la Budho priskribis sian hejmlandon kiel parton de Kosalo. “Nun ŝakjanoj estas subuloj de la reĝo de Kosalo. Ili servas al li, salutas lin, subtenas lin, honoras lin kaj obeas lin.” Eble la amo de la Budho al personaj libereco kaj sendependeco estis influita de ŝakja edukado, kaj sendube li kompatis la malgrandajn tribojn en ties bataloj por teni ilian sendependecon kontraŭ la aŭtoritataj monarkoj emeriĝintaj en tiu tempo. Kiam li aŭdis, ke Reĝo Aĝatasato pretiĝis invadi Vaĝianan respuklikon, li demandis Anandon: “Ĉu vi aŭdis, ke vaĝiananoj regule kaj ofte havas konvenon; ke ili intervidiĝas harmonie, faras komercon harmonie, ĵurpetas harmonie; ke ili obeas la decidojn faritajn laŭ tradicio; ke ili honoras, respektas, estimas kaj salutas siajn pliaĝulojn kaj aŭdas iliajn konsilojn; ke ili ne logas alies edzinojn kaj filinojn kaj faras ilin perforte loĝi kun ili; ke ili honoras, respektas, estimas kaj salutas vaĝianajn saktejojn hejme kaj eksterlande, ne malpliigas la subtenon al ili kaj donas konvenajn protektojn kaj vivbezonaĵojn al la sanktuloj, por ke tiuj vivu tie komforte kaj pli da sanktuloj venu en la estonteco?” Anando respondis, ke vaĝiananoj tiel kondutas, kaj la Budho diris: “Nur se vaĝiananoj faras tiujn aferojn, ili espereble prosperiĝos kaj ne malprosperiĝos.”

16. Ŝajnas, ke Reĝo Pasenadio volis pliigi sian influon inter la ŝakjanoj elektitaj de li per postulo, ke ŝakja nobela fraŭlino edziniĝu al lia filo. Neniu el la ŝakjanoj volis edzinigi sian filinon ekster la tribon, sed tamen ili ne povis ignori la postulon de sia potenca najbaro. Solvon trovis Mahanamo, unu el la kuzoj de la Budho. Li adoptis filinon nomatan Vasabakatija de unu el siaj servistinoj, prenis ŝin kiel ŝakjan noblulinon kaj dediĉis ŝin al la filo de Pasenadio kiel edzinon. La trompo funkciis bone. Vasabakatija venis al Kosalo, edziniĝis kaj estis akceptita en kosala reĝa familio. Fine, ŝi naskis filon. La filo nomiĝis Vidudabo kaj fariĝis krona princo. Kiam Vidudabo kreskis, li volis iri al Kapilavasto por viziti la ŝakjajn parencojn laŭ sia opinio, sed lia patrino persevadis lin ne iri. Ŝi sciis, ke ŝakjanoj malestimos lin. Fine li iris kaj konfuziĝis pro la ricevita malvarma akceptado. Li ne volis ricevi pli da humiliĝo, do li baldaŭ forlasis. Apenaŭ kiam li forlasis Kapilavaston, unu el liaj servistoj reiris por preni la spadon forgesitan de li. Kiam la servisto iris en la halon, li vidis, ke servistino per lakto lavis la sidejon, sur kiu Vidudabo iam sidis. Tio estis komuna metodo por rite purigi ion malpurigitan. La servisto demadis la servistinon, kial ŝi tion faras, kaj ŝi informis lin pri la tuta okazaĵo. Kiam Vidudabo aŭdis la veron, ke lia patrino estis ordinara servistino anstataŭ nobelulino, liaj humileco kaj kolero eksplodis senlime. Li ĵuris, ke li punos la ŝakjanojn iutage pro ilia malestimo al li. “Lasu ilin ŝuti lakton sur mian sidejon por purigi ĝin. Kiam mi estos reĝo, mi lavos la palacon per la sango el iliaj koroj.”

17. En la fino de la budha vivo, Vidudabo fariĝis reĝo kaj kelkfoje marŝis al Kapilavasto kun sia armeo sed ĉiufoje la Budho persvadis lin reiri. Tamen fine Kapilavasto kaj kelkaj aliaj urboj de ŝakjanoj estis atakitaj kaj Vidudabo ege kontentiĝis pri la masakro al tiel multaj ŝakjanoj. Li gvidis la armeon al Kosalo kun rabaĵoj post la masakro. Sur la hejmrevena vojo, la armeo restis sur riverbordo por tranokti iunokte, sed dum la nokto fortan ŝtormo kaŭzis fortan torenton, kaj dronigis plej multe da soldatoj. La ŝakjanoj travivintaj la masakron rekonstruis kelkajn malgrandajn urbetojn kaj provis daŭrigi sian vivon, sed ilia sumo malpliiĝis kaj ili perdis la sendependecon. Ili kadukiĝis kaj restas nur en la memoro de homoj hodiaŭ pro unu el siaj familianoj, la Budho.

Kia estas la Budho?

18. La Budho estis tiel eksterordinara, tiel senmanke bonkora kaj saĝa, ke renkontiĝo kun li sendube povis ŝanĝi homajn vivojn kaj ke eĉ dum lia vivo cirkulis la legentoj pri li. En jarcentoj post lia fina nirvano evidentiĝis, ke la legendoj kaj mitingoj de tempo al tempo obskuris lian veran homecon kaj oni ekprenis lin por dio. Fakte la Budho estis homo, ne “nur homo” kiel oni iam diris, sed speciala speco de homo nomata perfektulo. Tiaj perfektuloj naskiĝis ne malsame de la aliaj, kaj fakte ili estis tute ordinaraj fizike. Sed per siaj propraj klopodoj ili perfektigis ĉiun sian homan latenton. Iliaj mensaj pureco kaj kompreno disvolviĝis en la stato, malproksime superintan tiun de ordinaraj homoj. La Budho, perfekta persono, estas eĉ pli supera ol Dio ĉar li estas libera de ĵaluzo, kolero kaj favoratismo. Oni diras, ke Dio ankoraŭ estas katenita de sentoj.

19. Do kia estis la Budho? Kio okazis viziti lin? La Budho estis alta je ĉirkaŭ ses futoj kun karbe nigraj haroj kaj ore bruna kompleksio. Kiam li ankoraŭ estis en laika vivo, li havis harojn kaj longan barbon, sed rezigninte la mondon, li razis ilin kiel ĉiuj aliaj monaĥoj. Ĉiuj originoj konsentas, ke la Budho estis impone bela. La bramano Sonadando priskribis lin kiel “homon belaspektan, belan, kaj plaĉan al okuloj kun plej bela kompleksio. Li havis formon kaj mienon similajn al tiuj de dioj. Li estis neniel malalloga.” Vaĉagoto diris pri li:

“Estas mirinde, vere mirige, kiel serena estas la aspekto de Gotamo, kiel klara kaj radia estas lia kompleksio, ĵus kiel ora jujubo en aŭtuno estas klara kaj radia, kiel palma frukto ĵus falinta de tigo estas klara kaj radia, ĵus kiel ornamaĵo de ruĝa oro fandita en krisolo de sperta oraĵisto, lerte frapita kaj metita sur flavan tukon estas brilanta, flamanta kaj scintilanta, eĉ pli, la sensoj de Gotama estas paca, lia kompleksio estis klara kaj brila.”

Sed kompreneble, kiam li maljunuĝis, lia korpo cedis al efemereco kiel ĉiuj aliaj konsistiĝintaj aferoj. Anando tiel priskribis lin en lia maljuneco:

“Estas strange, Estimato, estas mirinde, kiel la haŭto de la Estimato ne plu estas klara kaj brila, kiel ĉiuj liaj membroj estas malstreĉaj kaj ŝrumpaj, kiel kurba estas lia korpo kaj kiel evidentaj estas la ŝanĝiĝoj en liaj okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo.”

En la lasta jaro antaŭ sia fina nirvano la Budho diris pri si mem:

“Nun mi estas maljuna, Sinjoroj. Mi jam trairis la vojon de mia vivo. Mi jam atingis la finon de mia vivo. Nun mi estas okdekjara. Kiel kaduka ĉaro povas esti irigata kunigite per rimenoj, ankaŭ la korpo de la Tatagato nur povas esti iriganta kunigite per bandaĝoj. ”

Sed en la komenco homoj estis tiel allogitaj de la budha fizika beleco kiel de lia plezura personeco kaj lia darmo. Nur je lia ĉeesto oni povis percepti rimarkeblan influon. Foje Ŝariputo renkontis Nakulapiton kaj rimarkinte lian pacan konduton, demandis lin: “Sinjoro, viaj sensoj estas trankvilaj. Via kompleksio estas klara kaj brila. Mi supozas, ke hodiaŭ vi havis parolon vid-al-vide kun sanktulo.” Nakulapito respondis: “Kiel povas esti alia, Sinjoro? Mi estis ĵus ŝpricigita per nektaro (...).”

20. La Budho estis sperta publika parolisto. Li povas fastini siajn aŭskultantojn kun plezura voĉo, belaj mieno kaj aplombo kombinitaj kun ĉefa punkto de lia parolo. Utaro priskribis, kion li vidis en homamaso, kie la Budho parolis:

“Kiam li instruas darmon al homamaso en parko, li nek laŭdegas ilin nek mallaŭdas ilin, sed plezurigas, ravas, inspiras kaj ĝojigas ilin per parolo pri darmo. La sono venanta el la buŝo de Gotamo havas ok karakterojn: Ĝi estas distinga kaj komprenebla, dolĉa kaj aŭdebla, flua kaj klara, profunda kaj resonanca. Do kiam Gotamo instruas homamason, lia voĉo ne transpasas la homamason. Estante plezirugitaj, ravitaj, inspiritaj kaj ĝojigitaj, la homoj el la amaso stariĝas de sia sidejo, disiras nevolante, kun siaj okuloj sur li.”

Reĝo Pasenadio foje esprimis sian mirecon pri tio, kiel silentaj kaj atentaj estis homoj kiam ili aŭdis la parolon faritan de la Budho.

“Mi estas noble kronigita reĝo, kiu povas ekzekuti la ekzekutindajn, puni la punindajn aŭ ekzili la ekzilindajn. Sed kiam mi decidas kazon, fojfoje homoj eĉ interrompas min. Fojfoje mi eĉ ne povas trovi ŝancon por diri: “Ne interrompu min dum mi parolas, Sinjoroj.” Sed kiam la Budho instruas darmon al diversaj homamasoj, eĉ neniu sono de tuso estas aŭdebla el liaj disĉiploj. Foje kiam la Budho instruis la darmon, monaĥo tusis, unu el liaj kunlernantoj frapis lin je la genuo kaj diris: ‘Estu kvieta kaj faru nenian bruon. La Sanktulo, nia instruisto, estas instruanta darmon.’ Kiam mi vidis tion, mi pensis: ‘Kiel mirinde, vere eksterordinare, kiel bone trejniĝis la homamaso sen bastono kaj spado.’”

21. Kvankam la Budho neniam kaŭzis al si la malŝaton de aliaj homoj, tamen estis iuj, kiuj malŝatis lin iam pro ĵaluzo, iam pro tio, ke ili ne konsentis pri la darmo, kaj iam pro tio, ke li rifuzis ilian kredon pro trankvila pripensado. Foje kiam li estis en Kapilavasto, ŝakjano Dandapanio demandis, kion li instruas. Kiam la Budho diris al li, Dandapanio ne impresiĝis, “skuante sian kapon, svangante sian langon, li forlasis sintenante per irbastono. Liaj brovoj kuntiriĝis en tri cirklojn”. La Budho ne postkuris por prove konvenki lin per la vero de sia mesaĝo. La Budho respondis al ĉiuj kritikoj per trankvila kaj klara eksplikado, kial li faris, kion li faris kaj kie estas ne necese korekti miskomprenon, kiu kaŭzis la kritikon. Li estis ĉiam aplomba, ĝentila kaj ridetanta en la vizaĝo kaj li urĝis, ke liaj disĉiploj esti samaj.

“Se aliaj kritikas min, la darmon aŭ la samgon, vi ne devas koleri, penti kaj maltrankviliĝi. Se vi estis tia, tio baras vin de scio, ĉu ilia diro estas prava aŭ ne. Ĉu ne?”

“Ne, Sinjoro.”

“Se aliaj kritikas min, la darmon aŭ la samgon, simple ekspliku, kio estas erara, dirante ‘Tio estas erara, tio estas ne ĝusta, tio ne estas nia maniero, ni ne faras tion.’”

Fojfoje anstataŭ esti kritikita, la Budho estis insultita per krudaj kaj krudaj vortoj. Tiam li kutime sin tenis digne silenta.

22. Oni ofte vidas, ke la Budho estas ĝentila kaj amema homo, kaj fakte li estis tia. Sed tio ne signifis, ke li ne kritikis la aliajn se li opiniis, ke kritiko necesas. Li estis tre kritikema al iuj el aliaj asketaj grupoj de tiu tempo, kredante, ke iliaj falsaj doktrinoj misgvidas homojn. Pri ĝainoj li diris: “La ĝainoj estas senkredantoj senmoralaj, senhontaj kaj senraciaj. Ili ne estas kunuloj de bonaj homoj. Ili altigas sin mem kaj malestimas aliajn. La ĝainoj sin kroĉas al materialaj aferoj kaj rifuzas rezigni ilin. Ili estas friponoj plenaj de malicaj deziroj kaj eraraj vidpunktoj.” Kiam la monaĥoj instruis tordigitan version de la darmo pro miskompreno, la Budho kutime riproĉis ilin dirante: “Kiel malsaĝa vi estas! kiel vi povas pensi, ke mi instruus tian darmon?” Sed liaj riproĉoj kaj kulpigoj neniam damaĝis, sed stimulis, ke oni faru pli grandan klopodon aŭ rekontrolu siajn agojn aŭ kredojn.

23. La taga rutino de la Budho estis plena. Li dormis nokte nur unu horon, vekiĝis kaj pasigis la fruan matenon en meditado. Li ofte praktikis amomeditadon. Je la tagiĝo li kutime iris tien kaj reen por ekzerco kaj poste parolis al homo, kiu venis viziti lin. Antaŭ la tegmezo li prenis siajn robon kaj bovlon, kaj iris en proksiman urbon, urbeton aŭ vilaĝon por peti almozon. Li kutime staris silente je ĉiu pordo kaj gracie ricevis per sia bovlo kion ajn donaĉitan. Kiam li havis sufiĉan, li revenis al la loko, kie li restis, aŭ eble iris al proksima arbara regiono por manĝi. Li kutime manĝis nur unu fojon ĉiutage. Post kiam li famiĝis, li ofte estis invitita al la domoj de homoj por manĝi. Kiel honora gasto, li kutime estis donita abundajn manĝaĵojn. Fojfoje aliaj asketoj kritikis lin pro tio. En tiu okazo li kutime manĝis, lavis siajn manojn kaj bovlon post la manĝo kaj poste donis koncizan parolon pri darmo. Post la manĝo li kutime kuŝis por ripozi aŭ fojfoje havis mallongan dormeton. En la nokto la Budho kutime kuŝis en leona pozo sur la dekstra flanko kun unu mano sub la kapo kaj la piedoj unu sur la alia. Posttagmeze li kutime parolis al homoj, kiuj venis vidi lin, doni instruon al monaĥoj aŭ se oportune, iris viziti homojn por paroli al ili pri darmo. Malfrue en la nokto kiam ĉiuj endormiĝis, la Budho kutime sidis kviete. Fojfoje ĉielanoj aperis kaj faris demandojn al li. Kiel aliaj monaĥoj, la Budho kutime iris de loko al loko por naŭ monatoj en ĉiu jaro. Tio donis al li multe da oportuneco por vidi homojn. Poste li restadis por tri monatoj de pluva sezono. Dum pluva sezono li kutime restis en unu el la kabanoj konstruitaj por li en diversaj lokoj kiel Vultura Montpinto, La Ĝetavano aŭ Bambuara Monaĥejo. Anando kutime diris al vizitantoj proksimiĝantaj al la budha loĝejo tusi aŭ frapi je la pordo, tiel ke la Budho povis malfermi la pordon. fojfoje la Budho ordonis, ke Anando lasu neniun alian ĝeni lin. Ni legis pri homo. Kiam li informiĝis, ke la Budho neniun volas vidi, li sidiĝis antaŭ la loĝejo de la Budho kaj diris, “Mi ne foriros antaŭ ol vidi lin.” Kiam la Budho vagis, li kutime dormis ie sub arbo, en ĉevoja domo aŭ en la kabano de metiistoj. Foje Hatako vidis, ke la Budho dormas sub la ĉielo kaj demandis lin: “Ĉu vi estas feliĉa?” La Budho respondis, ke li estas feliĉa. Hatako diris: “Sed, Sinjoro, la vintra nokto estas malvarma, la malluma duonluno estas la tempo de frosteco. La tero estas malmola tretite per la bovaj hufoj. La tapiŝo de falintaj folioj estas maldika, estas malmulte da folioj sur la arboj. Viaj flavaj roboj estas maldikaj kaj la vento estas malvarma.” La Budho recertigis lin, ke li ankoraŭ estas feliĉa malgraŭ sia simpla kaj aŭstera vivstilo,”

24. Ĉar li havis tiel okupitan rutinon kaj ĉar li estis tiel ofte vizitita por proponoj pri diversaj aferoj, fojfoje li sentis bezonon por esti tute sola. Kelkfoje li diris al Anando, ke li estos en izoleco kaj nur tiu, kiu alportas lian manĝaĵon, rajtas veni kaj vidi lin. La kritikantoj proklamis, ke li tion faras nur pro tio, ke li trovis malfacilon respondi demandojn de homoj kaj ĉar li volis eviti publikan debaton. La asketo Nigrodo diris pri li: “La saĝo de asketo Gotamo detruiĝis pro la izolita vivo, li ne kutimiĝis al publiko, li ne lertis pri debato kaj li ne estas kontaktebla.” Sed pli ofte la Budho faris lin utila por ĉiuj, kiuj bezonas lin por konsolo, inspiro, kaj gvido en la paŝado sur la vojo. Fakte la plej altira kaj rimarkinda afero pri la personeco de la Budho estis la amo kaj kompato, kiun li montris al ĉiu ajn homo. Ŝajne, tiuj kvalitoj estis la motivo de ĉio farita de li. La Budho diris: “Nur se la Tatagato kaj la disĉiploj de la Tatagato vivas en la mondo, ili kondutas por la bono de ĉiuj, por la feliĉo de multaj kaj pro kompato al la mondo.”

Instruisto de ĉielanoj kaj homoj

25. Kiel ajn logika kaj vera estas mesaĝo, ĝi estas senutila se ĝi ne povas komunikiĝi al aliaj homoj. En la darmo ni havas perfektan instruon, en la Budho ni havas perfektan instruiston kaj la kombinado de ambaŭ signifas, ke en mallonga tempo de la unua proklamo, la darmo disvastiĝas rimarkinde. La Budho estis la unua religia instruisto, kiu proklamis sian mesaĝon al la homaro kaj faris konkretan klopodon por tion fari. La Budho estis la unua religia universalisto. Li diris al siaj unuaj disĉiploj disvastigi la darmon vaste kaj malproksime.

“Iru antaŭen por la bono de la multaj, por la feliĉo de la multaj, pro kompato al la mondo, por la bonfarto, la bono kaj feliĉo de dioj kaj homoj. Du el vi ne iru al la sama direkto. Instruu la darmon, kiu estas bela en la komenco, bela en la mezo kaj bela en la fino. Proklamu ambaŭ la literojn kaj la spiriton de la sankta vivo tute plenumita kaj perfekte pura.”

Li ankaŭ esperis, ke la instruo daŭre disvastiĝu post lia fina nirvano. Li instruis siajn disĉiplojn ambaŭ monaĥajn kaj laikajn pro tio.

“Mi ne mortos antaŭ ol la monaĥoj, monaĥinoj, la laikaj viroj kaj virinoj lernas profunde, estas saĝaj kaj bone trejnitaj, memorante la instruojn, estas kompetentaj pri grandaj kaj malgrandaj doktrinoj kaj virtoj; ĝis ili lerninte la instruojn, kapablas informi ĝin al aliaj, instrui ĝin, diskoniĝi ĝin, establi ĝin, montri ĝin, ekspliki ĝin kaj fari ĝin klara, ĝis ili kapablas refuti falsajn doktrinojn instruitajn de aliaj kaj kapablas disvastigi la konvinkan kaj liberigan veron eksteren. Mi ne mortos ĝis la sankta vivo fariĝas sukcesa, prospera, populara kaj ne malestimita, ĝis ĝi fariĝas bone proklamita inter ambaŭ dioj kaj homoj.”

26. La Budha motivo en proklamado de darmo estas kompato. Li diris: “Kion ajn instruisto devas fari pro kompato kaj por bonfarto de disĉiploj, mi jam faris por vi.”

Li vidis, ke homoj estas limigitaj de sia avido, turmentita de sia malamo kaj misgvidita de sia iluzio. Li sciis, ke se ili povas aŭdi la darmon kaj praktiki ĝin, ili povas fariĝi feliĉaj, virtaj kaj liberaj. La kompato turnis la Budhon en senlacan kaj spertan instruiston. Lerni liajn teknikojn de instruado povas ne nur helpi nin en nia klopodo proklami la darmon al aliaj, sed ankaŭ profundigi nian apreciadon pri tiu ĉi plej grandaj kompatemo kaj saĝo de viroj.

27. La Budho proksimiĝis al homoj laŭ iliaj bezonoj kaj dispozicioj. Ĝenerale bonaj homoj povis veni vidi lin dum li kutime iris eksteren vidi malbonulojn aŭ tiujn dronantajn en afliktiĝo. En ambaŭ okazoj li povis unue doni parolon nomatan prepara temo pri malavareco, virto, paradizo, danĝeroj de deziro kaj avantaĝo de forigo de deziroj. Tio permesis la Budhon scii la inteligentan kaj akceptan nivelon de la aŭskultantoj. Se la respondo estis bona, li instruis la darmon, kiu estis unika al la iluminiĝintoj: sufero, ĝia kaŭzo, ĝia solvebleco kaj la metodo solvi ĝin.

28. La Budho ofte parolis al grupoj aŭ individuoj donante tiel nomatan predikon aŭ partoprenante en parolo per demandoj kaj respondoj. La homoj parolantaj kun li ĉiam trovis lin “bonvena, afabe parolanta, ĝentila, genia, klara kaj preta por paroli.” Li proponis diskuti pri la konsentitaj punktoj por eviti senfruktajn argementojn kiam li renkontis homojn, kiuj forte akroĉiĝis al siaj vidpunktoj kaj estas malfacile ŝanĝeblaj laŭ lia scio. Tiam li kutime diris: “Ni ne havas konsenton pri tiuj aferoj, do ni forlasu ilin. Ni prenu la aferojn, kiuj ni ambaŭ konsentas, kaj parolu pri ili. De tempo al tempo anstataŭ paroli pri sia darmo, li invitis la oponantojn ekspliki siajn instruojn antaŭe. Foje, grupo da asketoj renkontis la Budhon kaj ilia gvidanto petis lin ekspliki sian darmon. La Budho diris: “Pli bone informu min pri viaj instruoj.” La asketoj miris kaj diris unu al aliaj: “Estas mirinde kaj eksterordinare, kiel granda estas la asketo Gotamo, ke li retenas sian proprajn vidpuntojn kaj inviti aliajn ekspliki la siajn.” Kiam oni prezentis speciale taŭgan aŭ koncernan demandon, li kutime laŭdis ilin, kuraĝigante diskuton, demandante kaj enketante. Kiam Bado prezentis tian demandon, la Budho repondis: “Bone dirita! Bene dirita, amiko Bado. Via kompreno estas bonvena. Via saĝo estas bonvena!”

29. Debatoj estas tre komuna aspekto de religia vivo en antikva Hindio. Grandaj homamasoj kutime kolektiĝis por aŭdi spektantojn defendi siajn proprajn doktrinojn kontraŭ la atakoj de siaj oponantoj aŭ kritikantoj. Fojfoje pasioj ardiĝis dum tiuj debatoj kaj unu partio klopodis krie subigi aŭ moki la aliajn. Ĉar la fiero kaj reputacio estas riska, la partoprenantoj de tiuj debatoj fojfoje preparis fari trompon por gajni aŭ almenaŭ doni impreson de gajno. Monaĥo nomata Hatako kutime ŝatis debati sed fine li suferis kelkajn malvenkojn. Post tio li kutime aranĝis renkontiĝi kun siaj oponantoj en speciala tempo, sin montris kelkajn horojn pli frue kaj poste fanfaroni al siaj admirantoj, ke liaj oponantoj estas tro timigitaj por alfronti lin. Eble pro tiu kaŭzo la Budho evitis tiajn debatojn dum la frua periodo. Sed iom post iom lia darmo pli kaj pli populariĝis kaj komencis ricevi defion aŭ esti misprezentita de asketoj el aliaj sektoj, li komencis frekventi debatojn. Fakte oni baldaŭ rekongnis lin kiel la plej persvademan disputanton en tiu tempo. Certaj reguloj regis la konduton de debatoj kaj la Budho ĉiam observis tiujn regulojn kaj esperis, ke la aliaj ankaŭ sekvu ilin. Kiam junulo nomata Cankio senĉese intervenis dum la Budho disputis kun kelkaj kleritaj bramanoj, li sin turnis kaj diris firme: “Estu kvieta, Cankio! Ne rompu nin dum ni parolas.” Se demando estis prezentita trifoje kaj oni ne povis respondi, la Budho insistis, ke ili agnosku la malvenkon laŭ la regulo. Foje li demandis asketon, ĉu li firme kredas la vidpunkton, kiun li havas. La asketo respondis montrante la aŭskultantojn, “Mi kredas ĝin kaj tiel faras ĉiuj tiuj homoj.” La Budho diris, “Ne gravas, ĉu ili kredas aŭ ne. Ĉu tio estas via vidpunkto?” Sed certe, anstataŭ venki siajn oponantojn, la celo de la Budho estis gvidi ilin al klara kompreno. Ĝis fine li ofte uzis tiel nomatan Sokratian metodon, kiu tiel nomiĝis ĉar en la okcidento ĝi estis unue uzita de Greka filozofio Sokratio prezenti pli klarajn demandojn por gvidi homojn al enrigardo aŭ por pruvi la ĉefan punkton. Ekzemple, foje dum diskuto, bramano nomata Sonadando proklamis: “Vera bramano havas puran originon. Li estas bone klerita pri saktaj verkoj. Li estas blanka en koloro. Li estas virta. Li estas saĝa kaj li estas lerta pri ritoj.” La Budho demandis: “Ĉu homo ne havanta unu el tiuj kvalitoj povas kalkuliĝi kiel bramano?” Sonadando pensis momenton kaj agnoskis, ke iu kun nigra kompleksio ankaŭ povas esti bramano. La Budho daŭre faris saman demandon, Sonadando iris al la sama vidpunkto de la Budho, ke la virto kaj saĝo faras homon supera anstataŭ la origino, scio, koloro kaj socia stato.

30. Humoro donas gravan rolon en mensa sano, same en efektiva komunikado. Sekve estas ne mirinde trovi, ke la Budho fojfoje metis humoron en sian instruadon. En liaj paroloj estis spritaj kalemburoj, amuzaj rakontoj kaj multe da ironioj. Post kiam Reĝo Aĝatasato mortigis sian patron, li eksuspektis, ke lia propra filo eble komplotos mortigi lin. li do ekkonsciis, ke la fruktoj de monda ambicio estas pli amaraj, kaj iris serĉi gvidon de la Budho. Li demandis: “Sinjoro, ĉu vi povas montri al mi la avantaĝon de monaĥa vivo videbla nun ĉitie?” La Budho respondis per demando al li: “Se vi havus sklavon, kiu forkurus kaj fariĝis monaĥo, kaj poste vi trovus, kie li estas. Ĉu vi arestus kaj revenigus lin? “ “Certe ne,” respondis la reĝo, “Kontraŭe, mi subtenus lin, respektus lin kaj provizus al li bezonaĵojn.” “Bone!” diris la Budho, “Tio estas unu el la avantaĝoj de monaĥiĝo videblaj nun ĉitie.” La humora vejno de tiu respondo klare malstreĉis Aĝatasaton, liberigis lin el sia melankolio kaj faris lin akceptema al pli kompleta kaj serioza respondo prezentita de la Budho. La Budho ofte starigis bonnaturan ŝercon je la asertoj de bramanoj kaj absurdeco de iuj el iliaj kredoj. Kiam ili deklaris sian superecon al aliaj ĉar ili naskiĝis el la buŝo de Dio, la Budho kutime komentis: “Sed vi naskiĝis el la utero de via patrino same kiel ĉiu alia.” Li diris rakonton en kiu li preskribis, ke ĉioscia Dio de bramanoj estas embarasita kaj ege ĉagrenita pro la demando, al kiu li ne povas respondi. Kiam bramanoj diris, ke ili povas forlavi siajn krimojn per sinbano en sanktaj riveroj, li ŝercis, ke la akvo ankaŭ povas forlavi iliajn bonajn kondutojn.

31. Alia karaktero de la instrua metodo de la Budho estis lia aplikado de komparfiguroj kaj metaforoj. La Budho uzis riĉajn specojn de komparfiguroj kaj metaforoj por emfazi siajn instruojn kaj fari ilin facile memoreblaj per la vastaj intereso kaj scio pri la mondo en kiu li vivis. Ekzemple li komparis homon, kiu malsukcesis praktiki la instruojn proklamitajn de li, kiel belan floron sen aromo. Ni devas anstataŭigi la negativajn pensojn per la pozitivaj. La Budho diris, kiel ĉarpentisto frapas kejlon el la truo per alia kejlo. Li ankaŭ estis lerta uzi, kion li havas, por fari punkton aŭ dramon aŭ fari sian signifon klara. Princo Abajo foje demandis la Budhon, ĉu li iam diris ion, kio malĝojigas homojn. Tiam la princo portis sian beban filon sur siaj genuoj. La Budho rigardis la infanon kaj diris: “Se via filo metus ŝtonon en sian buŝon, kion vi farus?” Princo Abajo respondis: “Mi rekte elprenus ĝin eĉ se mi devus vundi la infanon.” “Kial?” “Ĉar la ŝtono estas danĝera por mia infano kaj mi kompatas lin.” Tiam la Budho klarigis, ke fojfoje li eble diras ion, pri kio oni bezonas esti informita, tamen ne ŝatas aŭdi. Sed lia motivo ĉiam estas kompato al tiu homo.

32. Alia karaktero de la budha lerta metodo de instruado estis lia kapablo doni novan aŭ praktikan signifon al malnovaj ideoj kaj praktikoj, kaj reinterpreti aferojn por fari ilin koncernaj. Kiam iu demandis lin, kio estas la plej potenca beno, la Budho diris, ke konduti kun honesteco, bonkoro kaj honesteco estas beno anstataŭ mencii diversajn sorĉvortojn aŭ mantrojn laŭ onia antaŭsupozo. Kiam oni kulpigis lin instrui neigecon, li agnoskis, ke li tion faras, sed tiam kvalifikis sian konsenton per ekspliko, ke li instruas neigon de avido, kolero kaj iluzio. La Budho uzis terminojn kiel bramanon kaj parion ne en la maneiro de la subtenantoj de kasta sistemo, sed por indiki homan virton kaj mankon de virto.

33. En iuj religioj, estas necese kredi por saviĝi, dum en budhismo, oni povas atingi nirvanon nur per kompreno. Do tiuj, kiuj venis por aŭdi la budhan instruon kaj kiu fariĝis liaj disĉiploj, kutime estis pli bone edukitaj laikaj viroj kaj virinoj, kaj ankaŭ la kleruloj en tiu tempo. La Budho diris, “La darmo devas esti komprenita de la saĝaj homoj per si mem.” Sed tio ne signifas, ke la Budho havis nenion por diri al la senkleritaj. Kontraŭe, per siaj sperto kaj kreebleco li povis fari sian mesaĝon komprenebla por homoj de ĉiuj komprenaj niveloj, eĉ por infanoj, kaj rezulte de tio ĉiuspecaj homoj fariĝis liaj disĉipoj. Fakte li estis tiel sukcesa, ke iuj aliaj instruistoj en tiu tempo kulpigis lin forlogi iliajn disĉiplojn per sia magio.

34. Ĉar la budha motivo instrui la darmon estis kompato kaj ĉar lia kompato estis senfina, li neniam laciĝis en sia klopodo proklami ĝin aŭ ekspliki ĝin a aliaj. Nur kelkajn monatojn antaŭ lia fina nirvano li diris:

“Ekzistaj iuj homoj, kiuj diris, ke se oni estas juna, li posedas lucidecon de saĝo, sed kiam li pliaĝiĝas, lia saĝo ekvelkiĝas, sed tio estas tute ne vera. Mi estas elĉerpita, maljuna, grandaĝa. Mi jam vivis mian vivon kaj nun iras al la fino de mia vivo. Mi estas okdek jara. Nun se mi havus kvar disĉiplojn, kiuj povus vivi cent jarojn kaj dum tiu tempo, ili demandus min pri la kvar fundamentoj de atentemo, krom la tempo de ilia manĝo, trinko, iro al necesejo kaj dormo, mi ankoraŭ ne povas fini eksplikadon de darmo. Eĉ se vi devus porti min sur brankardo, ne estus ŝanĝiĝo en lucideco de mia saĝo. Se iu ajn ĝuste dirus pri mi, ili povus diri: ‘Sen influo de la monda iluzio, por la bono de multaj, por la feliĉo de multaj, pro kompato al la mondo, por la bono kaj feliĉo de dioj kaj viroj.’”

35. Li estis vera al siaj vortoj en tiu flanko. Kiam li kuŝis mortanta, viro proksimiĝis al li por prezenti demandon. Anando kaj la aliaj disĉiploj retenis lin dirante, ke la Budho estas laca kaj malsana, sed kiam la Budho vidis tion, li gestis la viron antaŭen kaj respondis liajn demandojn. La granda donaco de la Budho al la homaro estis la vero kaj lia kompato, kiuj instigis lin doni ilin al ĉiuj, kiuj volas ricevi ĝin.

Samgo de monaĥoj kaj monaĥinoj

36. Dum jarcentoj la religioj en Hindio estis dividitaj en du kontraŭaj movadoj, la ortodoksa bramana tradicio kaj la malortodoksa samana tradicio. La bramanoj instruis, ke oni povas akiri saviĝon estante bonaj patro kaj filo, kaj plenumante iujn ritojn fidele. La bramanoj edziĝis, kuitime al kelkaj edzinoj, bone edukiĝis en sankta kaj laikaj scioj, kaj vivtenis sin mem kaj la familianojn per kotizoj ricevitaj per plenumado de ritoj. Oni kredis, ke tio estas fundamento por ilia prospero en tiu ĉi vivo kaj paradizo en la sekva. La samana tradicio aliflanke instruis, ke oni povas atingi saviĝon nur per kompreno kaj transformiĝo de la menso. Por atingi la celon, oni opiniis, ke rezigni la familion kaj socian respondecon estas helpe, ĉar tio liberigas homojn el nenecesaj distritecoj. Eksperimento de diversaj jogaj kaj meditaj ekzercoj kaj ankaŭ praktikadoj de abstinado estis komuna en tiu movado. Tiu tradicio estis eptomo de asketoj, kiuj vivis sole aŭ en malgrandaj grupoj en ĝangalo aŭ montaj kavernoj, evitante la socion kaj ĝiajn oportunecojn. Dum iuj asketoj sin tenis nude, multaj portis simplan vestaĵon, kutime tinkturita en flava koloro, kiu identigis ilin kiel mondrezignantojn. En Hindio la flava koloro estas la tiu de morto aŭ renonco, ĉar antaŭ ol folioj falas de arbo ili fariĝas flavaj. Kiam Princo Sidarto rezignis la mondon, ŝajne li aŭtomate opiniis, ke anstataŭ la bramana vojo, la asketa vojo estas prava por gvidi lin al la vero.

37. Post kiam li fariĝis budho, li vidis la necesecon por frateco de asketoj por helpi unu aliajn atingi iluminiĝon kaj disvastigi la darmon trans spaco kaj tempo. Sekve de tio, kiel aliaj instruistoj, li fondis monaĥan komunumon, aŭtonoman laŭleĝan unuon, kun ĝiaj propraj reguloj kaj administrado. La Budho ŝanĝis la strukturojn kaj regulojn de samgo kiam novaj situacioj estiĝis kaj en Vinaja Pitako ni povas vidi la bildon de ĝia evolucio. Dum pli ol jarcentoj la grandaj imperioj estiĝis kaj malestiĝis, tamen la samgo restis kaj prosperiĝis, funkciante kiel kvieta atesto, kiel la darmo postvivis kiel medio por disvastigi civiliacion tra Azio.

38. Por fariĝi novico en bikŝua samgo, oni bezonas proksimiĝi al monaĥo bikŝuiĝinte almenaŭ dek jarojn kaj petis lian akcepton. La realigo de la decido rezigni la mondon kutime venis de la rezulto aŭdi la budhan instruon, kaj kutime de tia esprimo: “La familia vivo estas limiga kaj malpura, iri el ĝi estas liberige. Vivante en hejmo, estas malfacile havi sanktan vivon perfekte komplete, perfekte pure kaj glate kiel konka ŝelo. Mi devas razi miajn harojn kaj barbon, surhavi flavajn robojn kaj iri de hejmo en senhejmecon.” Post kiam la kandidato razis sian kapon kaj surmetis robon, li devis observi dek perceptojn. La Budho permesis eĉ malgrandajn knabojn fariĝi novicoj. Post kiam la novico ricevis sufiĉe da trejnado kaj estis almenaŭ 20 jara, li povis ricevi plenan ordinadon kaj fariĝi monaĥo. Por tio, li devis proksimiĝi al grupo de almenaŭ dek monaĥoj kun almenaŭ dekjara bikŝueco, respektindaj pro siaj lernado kaj virto. Oni prezentis dek unu demandojn al la kandidato por decidi liajn taŭgecon, motivon kaj firman volon. 1) Ĉu vi estas libera de malsano? 2) Ĉu vi estas homo? 3) Ĉu vi estas viro? 4) Ĉu vi estas liberulo? 5) Ĉu vi estas libera de ŝuldo? 6) Ĉu vi havas ian respondecon de la reĝo? 7) Ĉu vi havas permeson de viaj gepatroj? 8) Ĉu vi havas almenaŭ 20 jarojn? 9) Ĉu vi havas bovlon kaj robojn? 10) Kio estas via nomo? 11) Kio estas la nomo de via instruisto? Se la kandidato respondis tiujn demandojn kontentige, li petis la plialtan ordinadon trifoje, kaj se neniu malkonsentis, li estis konsiderata monaĥo.

39. Budhismaj monaĥoj sin nomas la ŝakjaj filoj kaj estas tiel konataj de aliaj homoj. Monaĥo rajtas uzi havaĵon ĉefe apartenanta al monaĥeja komunumo, sed li mem nur rajtas havi ok bezonaĵojn. Ili estas 1) ekstera robo, 2) interna robo, 3) dika robo por vintro, 4) almozbovlo por kolekti sian manĝaĵon per ĝi, 5) razilo, 6) kudrilo kaj fadeno, 7) rimeno kaj 8) akvofiltrilo por purigi akvon kaj bari malgrandajn insektojn per ĝi. Monaĥo kutime portas ĉion posedatan de li kiam ajn li iras sur la vojo kiel birdo nur portas siajn flugilojn kiam ajn ĝi iras.

40. Se oni deziras oferi donacon al monaĥo, li nur rajtas akcepti manĝaĵon aŭ ion ajn el tiuj ok bezonaĵoj. La aliajn kiel landon, konstruaĵon, tukon, grenon, kaj aliajn li povas akcetpi en la nomo de la samgo kiel posedaĵojn de la tuta komunumo, tiel ili fariĝis posedaĵoj de ĉiuj. Ordiniĝinte, monaĥo devas ebservi Patimokon, la ducent dudek sep regulojn, kiuj regis la disciplinojn kaj funkcion de la samgo. La reguloj estis dividitaj en ok kategoriojn laŭ la bezonata puno se iu rompas ilin. La plej gravaj reguloj estis la kvar Paraĝikoj. Se iu rompas ilin, li estos aŭtomate elpelita el la samgo kaj ne plu povas denove ordiniĝi en la estonteco. Ili estas 1) seksa konduto, 2) ŝtelado 3) mortigo kaj 4)mensogo, ke li havas fizikan povon aŭ spiritan atingon. La vorto Paraĝiko litere signifas malvenkon, kiu signifas, ke tiu persono rompinta iun ajn el tiuj reguloj estas venkita de siaj avido, kolero kaj fiero. Aliaj gravaj reguloj estas la la dek tri Samgadisesoj. Se oni rompas la regulojn, ili bezonas konfesi siajn kulpojn, kaj Nisagijapacitija, tridek reguloj rilataj al posedaĵoj. Se iu rompas ilin, li ricevas punon per konfisko de posedaĵoj. La aliaj reguloj regas etiketojn, administradon kaj solvon de disputadoj. Ĉar ĉiuj el tiuj reguloj estas notitaj en Vinaja pitako, ili estas metodoj por teni disciplinojn kaj solvi la problemojn, kiuj ĉiam okazas kiam homoj vivas kune. Ili ne estas absolutaj. La Budho diris, ke ili povas esti ŝanĝitaj aŭ modifitaj laŭ la cirkonstancoj. Antaŭ ol li atingis finan nirvanon, li dirs al la monaĥoj, ke post lia forpaso la samgo rajtas aboli la malgrandajn regulojn se la monaĥoj volas.

41. Budhismaj monaĥoj elspezis multe da tempo en la jaro vagante de unu loko al alia kiel ĉiuj asketoj de tiu tempo. Tiu migrado donis al monaĥoj oportunecon renkontiĝi kun grandaj nombroj da homoj, al kiuj ili povis instrui la darmon kaj tio ankaŭ garantiis, ke ili ne povis akumuli posedaĵojn. Sed unu el la monaĥaj reguloj estis, ke ili devis halti kaj resti en unu loko dum tri monatoj de pluva sezono. Tiu periodo de restado estis necesa pro la fakto, ke ĉiu ajn vojaĝo estis malfacila dum la pluva sezono, sed la monaĥoj uzis ĝin kiel oportunon por intensa meditado. La nombro de la peridoj de la medita restado markis la maturecon kaj sperton de monaĥo, kaj poste kiel nun, kiam monaĥoj renkontiĝis, ili kutime demandis unu aliajn: “Kiom da pluvosezonoj vi havas?”

42. Por teni disciplinojn kaj fortigi la komunan valoron en la samgo, estis necese por monaĥoj havi komunan vivon en kiu ĉiuj partoprenis. Certa regiono estis markita kaj ĉiuj monaĥoj vivantaj en tiu regiono devis kunveni dufoje en ĉiu monato. La kunveno nomiĝis Uposato. Dum la Uposato, la Patimoko estis recitita, kontraŭintoj de disciplinoj konfesis kaj koncernaj punoj estis aplikitaj, aferoj koncernaj al la komunumo estis solvitaj kaj certe, la darmo estis diskutita. Se oni devis fari decidon, ĉiu monaĥo povis prezenti sian opinion kaj rajtis voti la decidojn. La Uposato havis gravan rolon refirmigi la unuecon de samgo, fortigi la komunecon kaj precipe en konservado kaj transmisiado de darmo.

43. Komence ne estis monaĥinoj, sed kiam la darmo fariĝis pli kaj pli populara kaj disvastiĝinta, virinoj pli kaj pli interesiĝis pri la monaĥeja vivo. Dum unu el la vizitoj de la Budho al Kapilavasto post la forpaso de lia patro, Maha Praĝapatia Gotamia, lia nutropatrino, proksimiĝis al li kaj demandis, ĉu ŝi rajtas ordiniĝi. La Budho rifuzis kaj Maha Praĝapatia Gotamia foriris kun larmo. Post kiam la Budho forlasis Kapilavaston al Vesalio, ŝi razis siajn harojn, surportis flavan robon kaj ankaŭ ekiris al Vesalio. Ŝi atingis vesalion kovrite de polvo kun vunditaj kaj ŝveliĝintaj piedoj kaj larmoj fluantaj de sur la vangoj. Ŝi petis Anandon iri al la Budho kaj refoje demandi lin, ĉu ŝi rajtas esti ordinita. La Budho rifuzis refoje. Anando sentis bedaŭron por Maha Praĝapatia Gotamia kaj decidis fari propeton por ŝi. Unue li demandis la Budhon, ĉu virinoj havas spiritan latenton kiel viroj. La Budho respondis: “Forlasinte hejmon al senhejmeco en la darmo kaj observante la disciplinojn instruitajn de la Tagagato, virinoj kapablas realigi la fruktojn de fluoeniro, unufoja reveno, ne reveno kaj arahanto.” Anando petis, ke la Budho pripensu, kiel helpema estis lia nutropatrino al li. “Estimato, se virinoj povas atingi la samajn statojn kiel viroj, kaj ĉar Maha Praĝapatia Gotamia faris grandan servon al vi: ŝi estas via onklino, duonpatrino kaj nutropatrino, ŝi donis al vi lakton kaj nutris vin post la forpaso de via patrino, estos bone, se virinoj povus havi permeson iri de hejmo al senhejmo en la darmo kaj disciplinoj instruitaj de la Tatagato.”

44. La Budho fine konsentis, sed stimulis, ke la monaĥinoj devas vivi laŭ kelkaj ekstraj reguloj. La specialaj reguloj por monaĥinoj estis 1) en aferoj de respekto kaj cedemo monaĥo ĉiam antaŭas monaĥinon. 2) monaĥino devas pasigi pluvan retiriĝon en la loko apartigita de monaĥoj. 3) monaĥino devas peti monaĥojn por dato okazigi Uposaton kaj instrui darmon. 4) kiam monaĥino faris eraron, ŝi devas konfesi antaŭ la komunumo de ambaŭ monaĥinoj kaj monaĥoj. 5) monaĥino, kiu rompis gravan regulon, devas ricevi punon antaŭ monaĥinoj kaj monaĥoj. 6) monaĥino ordiniĝas per ambaŭ komunumo de monaĥinoj kaj monaĥoj. 7) monaĥino ne rajtas mistrakti kaj insulti monaĥon. 8) monaĥino ne rajtas instrui monaĥon. Maha Praĝapatia Gotamia akceptis tiujn ekstrajn regulojn, do la komunumo de monaĥinoj estiĝis.

45. Sed ŝajne la Budho jam pensis, ke kun ambaŭ viroj kaj virinoj estantaj kune, seksabstinado, la grava aspekto de monaĥa vivo, estus malfacile praktikebla. Li diris poste, ke nun seksabstina komunumo de monaĥoj kaj monaĥinoj daŭras nur kvincent jarojn. Sufiĉe interese, lia predikado pruviĝis tre akurate. En la fino de la sepa jarcento certaj grupoj de monaĥoj komencis edziĝi, tiu fenomeno laŭ aliaj cirkonstancoj fine kaŭzis la dekadencon de budhismo en Hindio. Feliĉe en plej multaj budhismaj landoj, monaĥoj kaj monaĥinoj daŭre praktikas seksabstinadon kaj tenas la originan valoron de monaĥa vivo.

La du ĉefaj disĉiploj

46. La du viroj estiĝontaj la ĉefaj disĉiploj de la Budho naskiĝis en la sama tago en najbaraj vilaĝoj norde de Raĝagaho. La unua nomiĝis Mogalano dum la dua nomiĝis Upatiso, kvankam oni ĉiam nomis lin Ŝariputo, filo de Ŝaria. Ŝaria estis la nomo de lia patrino. La du knaboj kreskiĝis kune kaj fariĝis intimaj amikoj. Kiam ili plenkreskis kiel junuloj, ili iris al Raĝagaho iutage por partopreni en festivalo. Dum ili sidis rigardante teatran ludon, ilin atakis la forta sento de efemera vivo, kaj resulte de tio, ili ambaŭ decidis rezigni la mondan vivon. Unu el la famaj religiaj instruistoj en tiu tempo estis Sanĝajo Belatiputo, kaj ambaŭ junuloj fariĝis disĉiploj ĉe li. Sanĝajo famiĝis pro sia evitemo en la respondo al demandoj kaj liaj oponantoj aludis lin kiel tordiĝantan anglion.

47. Mogalano kaj Ŝariputo restis ĉe Sanĝajo vivante kiel vagantaj asketoj por kelkaj jaroj, sed ili ne vere kontentiĝis pri tio, kion ili lernis de sia instruisto. Post iom da tempo ili decidis apartiĝi kaj ĉiu el ili iri sian propran vojon por serĉi la veron, interkonsentinte, ke la unua trovinto devas diri al la alia. Iutage, kiam Ŝariputo paŝis tra Raĝagaho, li vidis monaĥon kaj profunde impresiĝis pro la gracio kaj pozo de lia moviĝo, kaj la kvieta kaj feliĉa kompleksio sur lia vizaĝo. La monaĥo estis neniu alia ol Asaĝio, unu el la disĉiploj de la Budho. Ŝariputo demandis lin:

“Kiu estas via instruisto?” Asaĝio respondis: “Amiko, estas granda asketo, filo de la ŝakjanoj, kiu venis de ŝakja klano. Mi sekvas tiun ĉi Sinjoron. Li estas mia instruisto. Mi akceptis la darmon de tiu ĉi Sinjoro.”

“Kian doktrinon via instruisto instruas? Kion li montras?”

“Amiko. Mi estas komencanto, kaj ĵus fariĝis monaĥo. Mi estas komencanto en tiuj ĉi darmo kaj disciplino. Mi ne povas instrui darmon plene, sed mi diros al vi pri la esenco.”

“Tion faru, estimata. Ne gravas ĉu vi diros al mi multe aŭ malmulte, sed instruu ĝian esencon al mi. Mi nur volas la esencon. Ne necesas prilaboradi.”

Do Asaĝio diris: “Aferoj estiĝas pro kaŭzo, la Tatagato diris pri la kaŭzo de tiuj aferoj. Kaj pri tio, kio malestiĝas, la asketo ankaŭ havas doktrinon.”

48. Aŭdinte tion, Ŝariputo tuj fariĝis fluoenirinto, kaj tuj foriris por trovi sian amikon Mogalano. Kiam ambaŭ junuloj renkontiĝis, Mogalano rekte elvidis, ke io mirinda okazis al lia amiko. “Amiko, viaj tuta korpo estas pura kaj via kompleksio estas brila kaj klara. Ĉu vi atingis senmortecon?” “Amiko, Mi jam atingis senmortecon.” Ŝariputo respondis. Li diris al sia amiko, kiel tio okazis, kaj ambaŭ ili decidis iri al la Budho por aŭdi pli da darmo el ties propraj lipoj. Sed Mogalano, kies kompato ofte gvidis lin pensi pri la bono de aliaj antaŭ la sia, proponis, ke unue ili iru al Sanĝajo kaj ties disĉiploj por diri al ili, kion ili trovis, kaj ke ili certe bonvenigos la informon. Sed kiam ili informis Sanĝajon, ke ili intencas fariĝi disĉiploj de la Budho, li estis ege malĝoja, kaj klopodis ŝanĝi ilian intencon. Fakte li estis tiel maltrankvila pri perdo de du bone konataj disĉiploj al iu, kiun li rigardis kiel oponanton, ke li eĉ proponis fari ilin siajn kuninstruantojn se ili volontis resti ĉe li. Ŝariputo kaj Mogalano rifuzis la oferon kaj foriris al la Budho kune kun preskaŭ ĉiuj el la ducent kvindek disĉiploj de Sanĝajo. Tuj kiam la Budho vidis la du junajn asketojn irantaj antaŭ la sekvantoj, li sciis bone, ke ili fariĝos liaj plej kapablaj kaj fidelaj disĉiploj. Mogalano iluminiĝis sep tagojn post sia ordiniĝo, kaj Ŝariputo tion faris post du semajnoj.

49. La kapabloj kaj inklinoj de Ŝariputo kaj Mogalano estas tiel malsamaj, ke ili disvolvis malsamajn povojn. El la disĉiploj de la Budho, Ŝariputo plej kapablis kompreni kaj ekspliki la darmon kaj tiel li estis sekva al la Budho mem. Foje la Budho diris pri li: “Vi estas saĝa, Ŝariputo, via saĝo estas granda kaj vasta, via saĝo estas plezura kaj rapida, via saĝo estas akra kaj analizema. Kiel la plej aĝa filo de la Universa Monarko povas regi la mondon prave kiel sia patro, vi eĉ tiel povas turni la darman radon kiel mi mem.” La Budho havis tian rigardon al Ŝariputo, ke li donis al li titolon generalo de la darmo. En unu el siaj predikoj, Ŝariputo parolis pri la kvalitoj necesaj en instruado de la darmo, kaj ni opinias, ke li emfazis tiujn samajn kvalitojn kiam li mem instruis.

“Kiam instruisto deziras instrui alian, li establu kvin aferojn kaj poste instruu. Kiaj kvin? Li pensu: ‘Mi parolos en ĝusta tempo anstataŭ en malĝusta tempo. Mi parolos pri la fakto anstataŭ ne pri la fakto. Mi parolos kun ĝentileco anstataŭ kun krudeco. Mi parolos pri la celo anstataŭ ne pri la celo. Mi parolos kun menso plena de amo anstataŭ kun menso plena de malamo.’ Kiam instruisto deziras instrui alian, li bone establu tiujn kvin aferojn.”

50. Kvankam Ŝariputo estis entuziama kaj efektiva instruisto de darmo, li ankaŭ scias, ke dum homoj povas esti helpitaj per instruado de darmo, de tempo al tempo ili ankaŭ bezonas praktikan kaj materian helpon. Pro tio li ĉiam pretis por helpi. Foje, Jasodara suferis de serioza spirmalsano kaj ŝia filo Rahulo provis havigi medicinaĵon por ŝi. Li konsultis Ŝariputon, kiu per sia sperto en prizorgado de la malsanuloj scias precize, kio estas konvena medicinaĵo, kaj poste iris por haviĝi ĝin. Kune kun Rahulo Ŝariputo helpis al Jasodaran preni la medicinaĵon, kaj baldaŭ resanigis ŝin. Dum li estis ĉiam preta viziti la malsanajn homojn por helpi kaj konsoli al ili, li ankaŭ precipe zorgis pri la malriĉaj kaj solecaj homoj, al kiuj li ofte helpis kaj favoris pli ol al la riĉaj kaj influaj homoj. Foje multaj homoj venis al la monaĥejo, kie la Budho restis, por inviti monaĥojn al manĝo en siaj hejmoj. Oni ĉiuj deziras inviti pli da famaj monaĥoj, kaj ankaŭ tiuj monaĥoj precipe ĝojis iri al la hejmoj de la riĉuloj, sciante, ke ili akiros bonajn manĝaĵojn. Ĉiuj monaĥoj akceptis invitojn krom Ŝariputo. Tiam ege malriĉa virino aperis kaj demandis, ĉu monaĥo volontas iri al ŝia hejmo. La gardisto de la monaĥejo diris al ŝi, ke ĉiuj monaĥoj foriris krom Ŝariputo. Opiniante, ke tiel eminenta monaĥo certe ne volas akcepti la humilan manĝaĵon de ŝi, ŝi ege senesperiĝis. Sed kiam la gardisto informis Ŝariputon pri la malriĉulino, li ĝojplene konsentis iri al ŝia hejmo. Tio ege ĝojigis ŝin. Kiam Reĝo Pasenado aŭdis, ke Ŝariputo manĝos en la hejmo de tre malriĉa virino, li sendis grandan monon al ŝi, multe pli ol sufiĉe por provizi manĝaĵon al Ŝariputo, kaj per la resta mono la malriĉulo povis vivi komforte dum la resta tempo.

51. La Budho opiniis, ke Mogalano estas lia plej saĝa kaj alte disvolviĝinta disĉiplo apud Ŝariputo. Laŭ onidiro Mogalano havis tre nigran kompleksion, tiel nigran kiel pluvan nubon. La plej alte disvolviĝinta kapablo de Mogalano estis fizika povo anstataŭ saĝo. Kiel rezulto de meditado, kiam la menso estas “koncentrita, purigita, klara, nemakuligita, libera de malpureco kaj malfideleco, laborebla kaj firma,” iam okazas eksterordinaraj kapabloj. Iuj el la fizikaj povoj, kiujn budhismaj monaĥoj disvolvis, povas ŝanĝi ilian aspekton, povas antaŭscii, kio okazos malproksime de longa distranco, povas legi la menson de aliaj kaj povas forlasi la korpon.

52. La Budho sciis, ke aperigi fizikajn povojn povas havigi certan efekton al homoj, sed ne ĉiam pozitive. Tuj, kiuj aperigis tiajn povojn, facile estis detruitaj de la ricevita flato dum tiuj, kiuj vidis tiajn prezentitajn povojn, kutime sinpense sin dediĉis al tiuj, kiuj havis povojn. Li ankaŭ kritikis la agon uzi fizikajn povojn por konverti homojn. Foje, dum la Budho restis en Nalando, unu el liaj disĉiploj diris al li: “Via moŝto, Nalando estas riĉa, prospera, homplena, plena de homoj kun fido al vi. Estus bone se vi aranĝus monaĥojn prezenti eksterordinarajn atingojn kaj miraklojn. Tiel nalandanoj povos havi eĉ pli da fido.” La Budho rifuzis tiun postulon ĉar li volis, ke la homoj sekvu la darmon pro kompreno, anstataŭ pro tio, ke ili estis impresitaj per mirakloj kaj fizikaj atingoj.

53. Foje, riĉa komercisto metis santalan bovlon sur la pinton de longa bambua stando, kiun li starigis en bazaro en Raĝagaho. Poste li deklaris, ke iu ajn monaĥo, kiu povas sin levi en la aeron kaj preni la bovlon, rajtas havi ĝin. Nelonge poste, Mogalano kaj Pindolo Baradvĝo iris en Raĝagahon, kaj kiam la komercisto vidis ilin, li diris: “Vi ambaŭ havas fizikajn povojn. Se vi prenos la bovlon, ĝi estos la via.” Do Pindolo leviĝis en la aeron kaj prenis la bovlon. Je la granda admireco, granda amaso da homoj kolektiĝis por rigardi. Poste la riĉulo invitis Pindolon al sia hejmo kaj plenigis la santalan bovlon per luksa manĝaĵo. Poste, kie ajn Pindolo iris, bruanta homamaso kaj ekscitaj homoj ĉiam sekvis lin. Kiam la Budho aŭdis pri tio, li venigis Pindolon kaj kulpigis lin:

“Estas netaŭge, ne konvene, ne prave, ne farinde por monaĥo, ne permesinde, ne fareble. Kiel vi povis montri unu el la kondiĉoj de disvolviĝinta homo por tiuj laikaj homoj por mizera ligna bovlo! Tio similas, ke malĉasta virino montris sian subveston por kelkaj mizeraj moneroj.”

Pro tiu ĉi evento la Budho faris regulon, ke estas kulpo por monaĥoj montri siajn fizikajn povojn sennecese.

Tamen li sciis, ke iam fizikaj povoj havas bonan utilecon. En alia okazo, kelkaj ŝtelistoj atakis domon kaj forkaptis du infanojn. Kiam monaĥo Pilindavaĉo aŭdis tion, li reprenis la infanojn per siaj fizikaj povoj. Kiam aliaj monaĥoj akuzis lin pri rompo de la regulo, la Budho deklaris, ke li estas senkulpa kontraŭ la reguloj ĉar li uzis siajn povojn pro kompato.

54. Mogalano same kutime uzis siajn fizikajn povojn nur por helpi homojn. Foje, kiam li restis kun la Budho sur la supera etaĝo de la restadejo de Migaramato, grupo da monaĥoj sur la tera etaĝo babiladis kaj estigis grandan bruon. La Budho priskribis ilin kiel “frivolaj, kapvakaj, agititaj, kun kruda kaj senutila parolo, mankantaj koncentriĝo, ne firmaj, ne trankvilaj, kun facilanima mensoj kaj kun nekontrolitaj sensoj” kaj li urĝigis Mogalanon doni al ili bonan agiton. Do uzante sian unuan piedfingron, Mogalano faris la tutan domon tiel grandan skuanta kaj tremanta. Pensante, ke la domo estos disfalonta, la monaĥoj kuris eksteren kriante timigite. La Budho iris al ili poste kaj diris al ili, ke laŭ lia postulo Mogalano faris skuadon de la domo per la fizikaj povoj disvolvitaj en sia diligenta meditado, kaj ili devas same elspezi tempon meditante anstataŭ dronante en sensencaj babiladoj. Sed kiel la Budho, Mogalano pli kutime helpis homojn per instruado de darmo al ili, kaj la Tripitako konservis multe da predikoj faritaj de li al monaĥoj, monaĥinoj, laikaj viroj kaj laikaj virinoj.

55. Ambaŭ Ŝariputo kaj Mogalano mortis antaŭ ol sia instruisto, la Budho. Kiam Ŝariputo konsciis, ke lia fino estas proksima, li forlasis la Budhon kaj iris al la vilaĝo, kie li naskiĝis. Kvankam ŝia patrino havis spirite disvolviĝintan filon, tamen ŝi havis nenian kredon je la darmo. Ŝariputo deziris rekompenci sian patrinon vartintan lin per helpo al ŝi kompreni la budhajn instruojn. Li sendis monaĥon antaŭ li por informi lian patrinon, ke li estas iranta hejmen. Lia patrino ĝojegis, opiniante, ke ŝia filo finfine demetis robon kaj revenis al laika vivo. Kiam li atingis, ŝi trovis, ke li ankoraŭ estas monaĥo. Ŝi do sin ŝlosis en la ĉambro kaj paŭtis. La sanstato de Ŝariputo baldaŭ serioziĝis, kaj dum li kuŝis en sia ĉambro, sennombraj ĉielanoj venis por esprimi sian estimon al li. Kiam la patrino de Ŝariputo vidis ĉiujn tiujn ĉielanojn, ŝi ekkonsciis, kiel virta kaj sankta ŝia filo estas, kaj iris vidi lin dum li kuŝis mortanta. Ŝariputo diskutis la darmon kun ŝi kaj ŝi fariĝis fluoenirinto. Poste li kunvenigis ĉiujn aliajn monaĥojn, kiu akompanis lin, kaj demandis ilin, ĉu li kolerigis ilin dum lastaj kvardek jaroj kaj ĉu ili indulgos lin. Ili ĉiuj certigis al li, ke estas nenio indulginda. Nelonge post tio, Ŝariputo atingis finan nirvanon.

56. Nur du semajnojn poste, Mogalano mortis. Li longe asertis, ke li scias la destinon de tiuj, kiuj forpasis, kaj ke ĝainaj asketoj kutime renaskiĝas en malaltaj regnoj. Mogalano estis vaste respektita, liaj fizikaj povoj estis famkonataj kaj oni kredis tion, kion li diris pri Ĝainanoj. Alarmite de sia malpliiĝinta influo, grupo da senskrupulaj ĝainanoj decidis murdi lin. Ili dungis kelkajn banditojn por tion fari. La banditoj ĉirkaŭis la domon, kie Mogalano restis. Sed kiam li konsciis pri ilia ĉeesto, li forkuris tra la ŝloŝila truo. Tio okazis kelkajn fojojn ĝis fine la banditoj kaptis lin, batis lin severe kaj lasis lin mortanta. Ankoraŭ vivanta, li iris al la Budho ŝanceliĝante, esprimis sian lastan respekton, kaj forpasis. Legendoj diras, ke Mogalano renkontis tiun morton ĉar en la antaŭa vivo li murdis siajn gepatrojn instigite de sia edzino, kiu estis ĵaluza pro lia prizorgo al la gepatroj.

Anando, viro plaĉa al ĉiuj

57. La Budho estis ĉiam akompanata de servanto, kies laboro estis sendi mesaĝojn por li, prepari lian sidejon kaj servi laŭ lia persona bezono. En la unuaj dudek jaroj post la iluminiĝo, li havis kelkajn servantojn, Nagasamalo, Upavano, Nagito, Cundo, Radho kaj aliaj, sed neniu el ili pruvis esti taŭga. Iutage, kiam li decidis anstataŭigi sian estantan servanton, li kunvenigis ĉiujn monaĥojn kaj diris al ili: “Nun mi jam estas maljuna kaj deziras havi iun kiel ĉiaman servanton, kiu povas obei miajn dezirojn ĉiamaniere. Kiu el vi ŝatas esti mia servanto?” Ĉiuj monaĥoj entuziasme sin proponis por la servo krom Anando, kiu modeste sidis en la malantaŭo silente. Poste, kiam oni demandis, kial li ne voluntas tion fari, li respondis, ke la Budho scias, kiu estas la plej konvena. Kiam la Budho indikis, ke li volas Anandon fariĝi lia persona servanto, Anando diris, ke li akceptos la pozicion, sed nur je kelkaj kondiĉoj. La unua el la kvar kondiĉoj estis, ke la Budho neniam donu al li ajnan manĝaĵon ricevitan, ke la Budho ne donu al li ajnan robon, ke la Budho ne donu ajnan specialan loĝejon, kaj ke li ne akompanos la Budhon kiam tiu ĉi akceptos inviton al alies domoj. Anando insistis pri tiuj kvar kondiĉoj ĉar li ne volis lasi homojn pensi, ke li servas al la Budho pro deziro al materia gajno. La lastaj kvar kondiĉoj rilatis al la deziro de Anando helpi en la disvatigo de darmo. Tiuj kondiĉoj estis: ke li rajtas transdoni la inviton al la Budho se li estos invitita al manĝo, ke li havas privilegion gvidi homojn se ili venos de eksteraj regionoj por vidi la Budhon, ke li rajtas paroli al la Budho pri tio ĉiam ajn se li havos iun ajn dubon pri la darmo kaj ke la Budho devas ripeti la predikon dum lia ĉeestose se la la Budho donos ĝin dum li ne ĉeestos. La Budho ridetante akceptis tiujn kondiĉojn kaj tiel komenciĝis la rilato inter la du viroj. Tio lastis por sekvaj dudek kvin jaroj.

58. Anando naskiĝis en Kapilavasto kaj estis kuzo de la Budho, filo de Amitodano, kiu estis la frato de Sudodano, la patro de la Budho. Dum la Budho unuafoje revenis al Kapilavasto post sia iluminiĝo, Anando fariĝis monaĥo kune kun siaj frato Anurudo kaj kuzo Devadato. Li pruvis esti lernema kaj diligenta lernanto kaj en unu jaro li fariĝis fluoenirinto. La monaĥa vivo donis al Anando grandan feliĉon kaj lia kvieta, modesta naturo faris lin malofte rimarkita de la aliaj ĝis li elektiĝis kiel la servanto de la Budho. Dum iuj homoj disvolvis sian kvaliton kondukantan al iluminiĝo per meditado aŭ lernado, Anando fairis tion per amo kaj zorgo al aliaj. Ĵus antaŭ la fina nirvano de la Budho, Anando ekploris dirante al si mem: “Ho Ve! Mi ankoraŭ estas lernanto kun multe da farinda laboro. La instruisto forpasos. Li estas tiel kompatema al mi.” La Budho alvenigis Anandon kaj certigis al li, ke li jam disvolvis sian menson al tre alta nivelo per siaj sindonemo kaj amo, kaj se li faros pli da klopodo, li ankaŭ povos atingi iluminiĝon.

“Sufiĉe, Anando, ne plu singultu kaj ploru. Ĉu mi ne diris al vi, ke ĉiuj aferoj plezuraj kaj ĝojaj estas ankaŭ ŝanĝeblaj, apartenas al disiĝo kaj efemereco? Do kiel ili povas ne forpasi? Anando, dum longa tempo vi estas ĉe mi kaj montras vian kompatemon per korpo, parolo kaj menso. Vi estas helpema, amema, tutkora, kaj malavara. Vi jam faris multe da meritoj, Anando. Faru klopodon kaj tre baldaŭ vi liberiĝos de ĉagrenoj.”

59. La senavareco de Anando evidentiĝis en tri flankoj per lia servo al la Budho, per lia senavara bonkoreco al liaj kunlernantoj, ambaŭ ordinitaj kaj laikaj, kaj ankaŭ al estontaj generacioj per la grava rolo, kiun li ludis en perservado kaj transmisiado de la darmo.

60. Kiel persona servanto de la Budho Anando strebis por laŭeble liberigi la Budhon de ĉiutagaj aktivadoj por ke li povu koncentriĝi en instruado de la darmo kaj helpo al homoj. Por tio li lavis kaj mendis la robon de la Budho, ordigis lian loĝejojn, lavis liajn piedojn, masaĝis lian dorson kaj starante post li, malvarmigis lin per ventumilo kiam li meditis aŭ parolis. Li dormis proksime al la Budho por ĉiam ajn oferi helpon kaj akompanis lin kiam li ĉirkaŭrigardis la monaĥejojn. Li venigis monaĥojn, kiujn la Budho volis vidi kaj tenis homojn malproksimaj kiam la Budho volis ripozi aŭ esti sola. En sia rolo kiel servanto, sekretario, peranto kaj konfidenculo Anando ĉiam estis pacienca, senlaca kaj diskreta, ĉiam perceptis la bezonon de la Budho.

61. Kvankam la ĉefa laboro de Anando estis prizorgi la bezonojn de la Budho, li ankaŭ ĉiam havis tempon por servi al aliaj. Li ofte parolis pri darmo kaj fakte li estis tiel sperta instruisto, ke la Budho fojfoje petis lin doni parolon anstataŭe aŭ fini la parolon komencitan de li. Ni informiĝis, ke kiam la Budho havis posttagmezan ripozon, Anando profite de la libera tempo iris viziti tiujn, kiuj estis malsanaj, por paroli kun ili, ĝojigi ilin aŭ prepari medicinaĵon por ili. Foje, li aŭdis, ke tre malriĉa familio baraktas por vivteni du junajn virojn. Informite, ke la knaboj frontis tre nebulan futuron kaj sentante, ke li devus fari ion por helpi ilin. Anando akiris permeson de la Budho ordini ilin kaj tiel donis oportunecon en ilia vivo.

62. Vivi en la Samgo estis ne ĉiam facile por monaĥinoj. Multaj monaĥoj sin tenis malproksimaj de ili, ne volante esti logitaj. Iuj eĉ diskriminaciis ilin. Anando aliflanke estis ĉiam preta por helpi ilin. Estas li, kiu kuraĝigis la Budhon ordini la unuan monaĥinon. Li ĉiam estis preta doni darmajn parolojn al monaĥinoj kaj laikaj virinoj kaj kuraĝigi ilin en la praktikado, kaj ili siavice ofte serĉis lian helpon pro lia kompato al ili.

63. La Budho iam diris, ke inter ĉiuj liaj disĉiploj, Anando estas plej eminenta el tiuj, kiuj jam aŭdis multe da darmo, kiu havas bonan memoron, kiuj mastras la sinsekvan ordon de kio li memoras kaj kiuj estas energiaj. La Budho ne povis skribi efektive. Kvankam la skribo estis konata en tiu tempo, ĝi estis malofte uzita. Ambaŭ dum lia vivo kaj por kelkaj jarcentoj post lia nirvano, liaj vortoj estis tenitaj en memoro kaj transmisiita de unu homo al alia. La alte disvolviĝinta memoro de Anando kaj la fakto, ke li restis ofte ĉe la Budho, signifas, ke li estis pli respondeca ol aliaj homoj por konservi kaj transmisii la instruon de la Budho. Sed tio ne signifas, ke Anando memoris la vortojn de la Budho laŭvorte. Tio estis nek ebla nek necesa, ĉar kompreni la darmon ne dependas de aranĝo de vortoj kaj frazoj, sed de kompreno pri la vortaj signifoj. Anstataŭe, Anando memoris la esencon de la diro de la Budho, al kiu li diris tion, precipe gravajn kaj elstarajn propoziciojn, komparfigurojn kaj parabolojn, kiuj estis uzitaj, kaj ankaŭ la sekvencon en kiu ĉiuj ideoj estis prezentitaj. Anando ripetis al aliaj homoj tion, kion li aŭdis kaj rememoris, kaj iom post iom granda korpo de buŝaj instruoj disvolviĝis. Tio signifas, ke homoj malproksime de la Budho povas aŭdi liajn instruojn sen helpo de libroj aŭ sen bezono vojaĝi longan distancon.

64. Post la fina nirvano de la Budho kvincent iluminiĝintaj monaĥoj okazis konsilion en Raĝagaho por kolekti ĉiujn instruojn de la Budho kaj teni ilin en memoro por transdoni ilin al estontaj generacioj. Estas necese por Anando ĉeesti ĉar li sciis tiel multe da darmo, tamen li ankoraŭ ne iluminiĝis. Tiam li ne plu bezonis prizorgi la bezonojn de la Budho kaj havis pli da tempo por mediti. Li komencis praktiki meditadon kun eksterordinara diligenteco, esperante, ke li povos atingi iluminiĝon antaŭ la komenciĝo de la konsilio. Dum la tempo por la konsilio pli kaj pli proksimiĝis, li praktikis pli kaj pli diligente. En la vespero antaŭ la kunveno, li meditis sidante. Konsciinte, ke li neniel kapablos atingi iluminiĝon ĝis la sekva mateno, li rezignis kaj decidis kuŝiĝi kaj dormi. Apenaŭ lia kapo tuŝis la kapkusenon, li fariĝis iluminiĝinta.

Anando ricevis varman bonvenon en la konsilio la sekvantan tagon, kaj dum sekvaj monatoj li recitis milojn da predikoj aŭditaj, komencante ĉiun reciton per la vortoj: “Jen tiel mi aŭdis (Evam me sutam).” Pro liaj gigantaj kontribuoj en la konservado de la darmo, Anando estis konata kiel la tenanto de darma Tripitako. Pro liaj kvalitoj de bonkoreco, pacienco kaj helpemo, Anando ankaŭ estis unu el la raraj homoj, kiuj kapablis havi pacan interrilaton kun ĉiuj kaj ĉiuj ŝatis lin. Nur antaŭ sia fina nirvano, la Budho laŭdis Anandon al la grupo de monaĥoj per danko al li pro liaj jaroj da lojalaj kaj amemaj amikeco kaj servo. “Monaĥoj, ĉiuj komplete iluminiĝintaj budhoj en la pasinteco havis ĉefservanton lojalan kiel Anandon, same kiel ĉiuj komplete ilumiĝontaj budhoj en la estonteco. Anando estas saĝa. Li scias, kiam estas la ĝusta tampo por monaĥoj, monaĥinoj, laikaj viroj, laikaj virinoj, reĝoj, ministroj, la estroj de aliaj religioj aŭ iliaj lernantoj veni kaj vidi min. Anando havas kvar rimarkindajn kaj mirindajn kvalitojn. Kiuj kvar? Se grupo da monaĥoj venas por vidi Anandon, ili plezuras je la vido al li, kiam li instruas darmon al ili, ili estas plezuraj, kaj kiam li finis la instruadon, ili estis malĝojaj, kaj tio estas sama por monaĥinoj, laikaj viroj kaj laikaj virinoj.

65. Oni ne scias, kiam kaj kie Anando forpasis, sed laŭ tradicio, li vivis ĝis granda aĝo. Kiam fama ĉina pilgrimanto Fa Hien vizitis Hindion en la kvina jarcento, li raportis, ke li vidis la pagodon, en kiu estas cindro de Anando, kaj ke monaĥinoj speciale alte taksas lian memoron.

La murdisto fariĝis sanktulo

66. La religia instruisto de Reĝo Pasenado estis erudicia sed superstiĉa bramano nomata Bagavo Gago. Lia laboro estas fari horoskopojn, doni konsilon pri komenciĝo de diversaj projektoj kaj evitigi malbonajn influojn per sorĉvortoj kaj mantroj. Li pleniĝis de ĝojo kiam lia edzino naskis al li knabon, sed kiam li pentris la horoskopon de la infano, lia ĝojo fariĝis timego. La horoskopo indikis, ke la knabo plenkreskos kun krimaj tendencoj. Plene de superstiĉa timo, la gepatroj decidis nomi la knabon Ahimsako, kiu signifas sendamaĝon, kun espero, ke tio kontraŭos la influon de la steloj. La knabo kreskis kiel junulo, kiu lernis bone kaj estis obeema al siaj gepatroj. Sed por certigi al si, ke la knabo neniam fariĝos malbona, la gepatroj konstante emfazis al li la gravecon de obeemo al ili kaj de la konduto, kion ili ordonis.

Fine li forlasis hejmon al Taksilo por sia plialta lernado. En tiu tempo junaj bramanoj kutime iris al Taksilo kaj vivis en hejmo de klerita bramano por lerni tradiciajn sciojn kaj rekompence laboris en lia hejmo. La rilato similis al tiu inter la patro kaj filo. Ahimsako estis speciale obeema lernanto, kaj tio vekis specialan atenton de la instruisto al li, sed ankaŭ kaŭzis ĵaluzon de aliaj lernantoj. Ili decidis laŭeble kaŭzi kontraŭon de ilia instruisto al Ahimsako. Ili iris unu post alia al la instruisto laŭ plano kaj frustris al li, ke lia favorata lernanto klopodas uzurpi lian pozicion. Komence la instruisto ignoris tion kiel sensencaĵon, sed iom post iom la semoj de dubo estis dissemitaj kaj ili fine ĝermis kaj fariĝis suspektoj. Fine la instruisto konvenkiĝis pri la malamo de Ahimsako kontraŭ li. “Tiu ĉi junulo estas forta korpe kaj tute kapablas fari damaĝon al mi. Mi devas forigi lin kaj certiĝi, ke li neniam revenu.” Li pensis. Iutage, la instruisto venigis Ahimsakon kaj diris: “Vi jam sukcese finis viajn lernadon. Nun vi devas doni al mi rekompencon.” “Certe,” diris Ahimsako. “Kion vi postulos kiel vian kotizon?” “Vi devas doni al mi mil dikfingrojn de homaj manoj.” “Certe vi ne postulas tion de mi?” respondis la timigita Ahimsako. “Vi jam havas gajnon de mi kaj devas fari laŭ mia ordono rekompence. Iru por doni al mi mil dikfingrojn.” Certe, la deziro de la instruisto estis, ke dum la plenumado de la tasko, Ahimsako estos mortigita kaj li neniam plu revenos por vidi lin.

67. La malfeliĉa lernanto revenis al Kosalo kaj loĝis en arbaron de Ĝalanio, kaj malvolonte unue, sed poste senskrupule li ekembuskis solajn vojaĝantojn, mortigis ilin, hakis unu el la dikfingroj kaj vivis per la ŝtelitaj posedaĵoj. Unue li pendigis la dikfingrojn sur arbo, sed birdoj kutime prenis la viandon, kaj post tio la ostoj falis dise al la grundo. Do post nelonge, Ahimsako ligis la dikfingrojn per ŝnureto kaj pendigis ilin ĉirkaŭ sia kolo. Tio donis al li teruran aspekton, kaj ekde tiam oni nomis la teruran murdiston kiel Angulimalon (kolringo de fingroj). Fine per la murdo kaj eble per tranĉitaj fingroj de kadavroj, kiuj en antikva Hindio ne estis enterigitaj, sed ĵetitaj en kadavrejon, Angulimalo akumulis 999 dikfingrojn.

68. Liaj gepatroj subite aŭdis, ke la murdisto parolita de ĉiuj estis neniu alia ol ilia propra filo. Embarasite kaj hontigite, la maljuna bramano malagnoskis sian filon. Lia patrino ne toleris tiel agi kaj decidis iri en la arbaron, kie ŝia filo murdis, por prove deadmoni lin. Ĵus kiam ŝajne Angulimalo eĉ pretis mortigi sian propran patron, li renkontis la Budhon.

69. Kiam la Budho aŭdis pri Angulimalo, li kviete forlasis Ĝetavanon kaj ekiris al ĝalania arbaro ĉirkaŭ 40 kilometrojn malproksime. Kiam la Budho iris laŭ la vojo, grupo da vojaĝantoj preterpasis kaj atentigis lin ne plu daŭrigi la vojon sola pro danĝero. Li simple ridetis kaj daŭrigis sian vojon. Kiam Angulimalo vidis la Budhon, li ege surpriziĝis. “Vere mirinde! Kutime nur vojaĝantoj iras laŭ tiu vojo en grupoj de dudek, tridek aŭ kvardek homoj, sed ĉi tie estas asketo piediranta sole. Mi mortigos lin.”

Preninte siajn spadon kaj ŝildon, Angulimalo trudiĝis el la arbaro kaj ekpostkuris la Budhon. Sed kvankam li kuregis tiel rapide kiel li povis, li ne povis atingi la Budhon, kiu nur piediris. Li eksplodigis sian rapidecon, sed ankoraŭ ne povis proksimiĝi al la Budho. Tute perpleksigite, li kriis: “Staru senmove, asketo!” La Budho sin turnis kaj respondis rigardante lin. “Mi staras senmove. Kial vi ankoraŭ ne staras senmove?” Angulimalo des pli perpleksiĝis kaj demandis: “Kion vi signifas, asketo?” “Mi staras senmove ĉar mi ne damaĝas vivestaĵojn. Vi mortigas, do vi ne staras senmove.” Respondis la Budho.

70. La teruraj aferoj faritaj de li kaj la amareco de lia vivo sobrigis Angulimalon, kaj li ne plu povis sin deteni de plorego. Li ĵetis siajn armilojn, kliniĝis antaŭ la piedoj de la Budho kaj petis esti monaĥo. La Budho ordinis lin, kaj ili ekiris al Sravastio kune. Post kelkaj tagoj, kiam la Budho estis sidantaj en Ĝetavano kun Angulimalo, Reĝo Pasenadio kaj sekvantaro de plene armitaj militistoj venis viziti lin.

“Kien vi iros, Reĝo?” demandis la Budho. “Ĉu okazas lima disputo kun Magadho?”

“Ne, Estimato.” diris la Reĝo, “Estas terura murdisto fiaganta en la regno. Pro li, homoj en eksteraj regionoj kolektis siajn havaĵojn, forlasis siajn vilaĝojn kaj sin movis al sekura loko de la urbo. Nun popoloj petis min forigi lin kaj mi ekiros por trovi lin.”

“Kion vi faros, se vi aŭdos, ke tiu murdisto jam rezignis sian teruran vivon kaj fariĝis monaĥo, Reĝo?”

“Mi supozas, ke mi riverencos al li kaj traktos lin kiel aliajn monaĥojn. Sed ĉu tia afero okazus eble, Estimato?”

La Budho etendis sian brakon kaj diris: “Jen, Reĝo, estas Angulimalo.”

La reĝo retroiris pro teruriĝo, tamen la Budho certigis al li: “Ne timu, Reĝo. Ne necesas alarmi.” La reĝo proksimiĝis, atente pririgardis la monaĥon kaj demandis: “Ĉu tiu vere estas Angulimalo, Estimato?”

“Jes, Reĝo.”

Poste, li demandis Angulimalo: “Kio estas la nomo de via patro? Al kiu klano via patrino apartenas?”

“Mia patro estas Gago, kaj mia patrino estas Mantania.” “Do ili ĝojegos. Se vi bezonas ion ajn, mi laŭeble provizos ilin al vi.” La reĝo diris nervoze.

“Dankon, Sinjoro, sed mi havas sufiĉajn robojn.” respondis Angulimalo.

La reĝo Pasenadi proksimiĝis kaj sidiĝis ĉe la Budho kaj diris: “Sinjoro, estas vere mirinde, ke sen bastono aŭ spado vi povas pacigi tiun, kiun mi ne povas pacigi per bastonoj kaj spadoj.”

La Budho ridetis.   71. Angulimalo havis vivon simplan kaj izolan, kaj sub la gvido de la Budho li finfine atingis iluminiĝon. Sed eĉ tiel, lin kutime evitis multaj homoj memorantaj lian teruran pasintecon. Ofte li revenis de almozpeto kun neniom da manĝaĵo, kaj fojfoje oni ĵetis ŝtonojn al li. Foje li revenis de la almozpeto kun sango kaj vundoj sur la tuta korpo post atako de kolera kanajlo. La Budho konsolis lin dirinte: “Vi devas elteni tion, Angulimalo. Vi devas silente enteni tion. Tio estas rezulto de la konduto, kiun vi faris antaŭe.”

Anatapindiko, la nutristo de malriĉuloj

72. En la kvina jarcento komerco alte disvolviĝis en Hindio. Karavanoj vojaĝis de urbo al alia kaj financaj domoj faris monon preta por prunti. Se iu havis lertecon kaj estis preta por riski, estis tre probable por li gajni multe da mono kaj eble eĉ fariĝis milionulo. Unu el la plej famaj laikaj disĉiploj de la Budho estis tia homo. Lia nomo estis Sudato, sed ĉar li ĉiam estis preta doni helpon al homoj malsataj, senhejmaj kaj deprimitaj, li estis famkonata de ĉiuj kiel Anatapindiko, kiu signifas nutriston de malriĉaj homoj.

73. Anatapintadikoka vivis en Sravastio, sed li faris multe da vojaĝo por komerco. Iutage dum li estis en en Raĝagaho, li iris viziti sian bofraton. La mastro okupiĝis preparante festenon, kaj Anatapindiko malsukcesis akiri lian kutiman bonvenigon. “Kio okazos?” Anatapindiko demandis sian bofraton. “Ĉu vi preparas por granda geedziĝo aŭ vizito de la reĝo?” “Ne,” estis la respondo, “La Budho kaj liaj disĉiploj venos por manĝi morgaŭ.” Aŭdinte la vorton “Budho”, Anatapindiko tuj pleniĝis de ĝojo kaj li preskaŭ ne povis sin deteni. “Ĉu vi diras, ke la plene iluminiĝinta Budho jam estiĝis en la Mondo? Vere mirinde! Konduku min viziti lin.” Anatapindiko volis rekte eliri, sed oni persvadis lin, ke estas tro malfrue kaj estos pli bone fari tion morgaŭ. Tiunokte Anatapindiko tiel ekzaltiĝis, ke li neniel povis endormiĝi. Li ellitiĝis kelkajn fojojn pensante, ke jam estas tagiĝo. Fine Anatapindiko opiniis, ke la suno aperos baldaŭ, kaj ekiris por vidi la Budhon. Sed kiam li iris ekster la urbon, ankoraŭ estis mallume. Li sentis timon kaj decidis reiri. Subite amika spirito aperis lumigante la tuta regionon, kaj urĝis lin daŭrigi. “Daŭrigu, amiko. Iri antaŭen estas pli utile ol reiri.” Kuraĝigite de tiuj vortoj, Anatapindiko daŭrigis la iradon kaj subite renkontiĝis kun la Budho paŝanta tien kaj reen en la matena krepusko. Kiam la Budho vidis Anatapindikon hezitanta por iri proksimen, li faris mansignon al li. “Venu, Sudato.” Mirigite, ke la Budho scias lian veran nomon, kaj admirinte de la ĉeesto de la grandulo, Anatapindiko aliris haste kaj kultis antaŭ la piedoj de la Budho. La du viroj parolis kune dum momento kaj kiam la suno leviĝis, Anatapindiko komprenis la esencon de la darmo kaj fariĝis fluenirinto.

Anatapintadiko demandis la Budhon, ĉu li povas oferi manĝon al la Budho la sekvan tagon, kaj la Budho akceptis. Dum la tuta tago li pensis, kiel mirinde estos se la Budho povos iri al Sravastio kaj kiom da homoj povos sin profitigi de la vizito. Sekve, en la sekva tago kiam la Budho jam finis sian manĝon, Anatapindiko demandis lin, ĉu li povus iri kaj viziti Sravastion. La Budho pensis monenton kaj konsentis, aldoninte: “Iluminiĝintoj preferas resti en kvietaj lokoj.” Anatapindiko respondis: “Mi tute komprenis, Sinjoro.”

74. Fininte sian aferon en Raĝagaho, li ekiris al Sravastio. Tuj kiam li atingis, li ekfaris preparon por la alveno de la Budho. Unue, li devis trovi taŭgan lokon por la Budho kaj liaj monaĥoj resti, proksime al la urbo sed ne tro brue. La plej bona loko estis la plezura parko ĉirkaŭ unu kilometron sudokcidente de la muroj de Sravastio. La parko apartenis al Princo Ĝeto. Anatapindiko iris al la princo kaj demandis lin, ĉu li volontas vendi sian parkon. Li rifuzis. “Donu al mi prezon.” Anatapintadiko insistis, sed Prince Ĝeto refoje diris, ke li ne interesiĝis pri la vendo. “Mi pagos je ajna kotizo, kiun vi ŝatas.” diris Anatapindiko. Por forigi lin, la princo diris: “Bone, vi rajtas havi la parkon per tiom da kotizo, ke vi kovru la parkon per oraj moneroj.” La princo miris, ke Anatapindiko entuziasme konsentis kaj tuj forlasis por preni monon. Post nelonge vagono plena de oraj moneroj atingis la parkon, kaj la servantoj ektegis la teron per moneroj. Kiam princo Ĝeto vidis tion, li konsciis, kiel firmvola estis Anatapindiko por havigi al si la parkon kaj fine decidis akcepti multe pli taŭgan prezon por tio. Anatapindiko poste elspezis grandan sumon por konstrui kvartalojn por vivi, kunvenajn halojn, tenejojn kaj pavilionojn, plilarĝigi ĝardenojn kaj fosi lagetojn dum Princo Ĝeto ofere konstruis imponan porddomon kondukantan al la parko kaj muron ĉirkaŭ la parko por privateco. Por agnoski la du virojn, kiuj fari tion ebla, la monaĥejo estis nomita Ĝeta arbaro Anatapindika parko aŭ Ĝetavano (Ĝeta Arbaro) simple.

75. Ekde la aĝo de sekdek jaroj, la Budho elspezis ĉiun pluvan sezonon en Ĝetavano krom sia last jaro kaj faris pli multe da predikoj tie ol en aliaj lokoj. La plej ŝatataj lokoj de la Budho en Ĝetavano estis du malgrandaj domoj, la Kosambakutio kaj la Gandakutio. La Gandakutio havis alian nomon Aroma kabano ĉar la floroj konstante alportitaj por oferi al la Budho donis al la konstruaĵo plaĉan aromon. La Gandakutio havis sidĉambron, litĉambron, banejon kaj ŝtupareton kondukantan tien, kie la Budho kutime staris en la vespero kaj parolis al la monaĥoj. Unu el la taskoj de Anando estis regule purigi kaj ordigi Gandakution, forpreni la velkiĝintajn florojn kaj remetis la seĝojn kaj liton en siajn antaŭajn lokojn.

En 1863, oni malkovris la ruinojn de Ĝetavano kaj poste arkeologika investigado identigis la Gandahakution kaj la Kosambakution, kaj atestis, ke Ĝetavano estis budhisma centro de la budha tempo ĝis la dektria jarcento.

76. Kvankam Anatapindiko konstruis la Ĝetavanon, tio certe ne estis la limo de lia malavareco. Dum jaroj li elspezis grandan monsumon por provizi la kvin necesaĵojn por monaĥoj, konstruigi kaj prizorgi monaĥejojn, kaj fari almozdonon en la nomo de budhismo. Li komprenis, ke se oni utiligis riĉaĵon per malavareco kaj kompato, tio estas vera maniero por spirita disvolviĝo.

77. Sed Anatapindiko estis malavara ne nur je sia riĉaĵo, sed ankaŭ je la spirito. Kiam li estis juna, li havis amikon nomatan Kalakanio, kiu signifas malfeliĉon. La du knaboj kutime faris kotajn kukojn kune kiam ili sin amuzis. Kia ili plenkreskis, Anatapindiko fariĝis riĉulo dum Kalakanio ŝajnis trafita de misfortunoj unu post alia, kaj restis malriĉa. Esperante, ke lia malnova amiko povos helpi lin, Kalakanio iris iutage hezitante kaj hontante por vidi Anatapindikon kaj demandis, ĉu tiu povus doni al li laboron. Anatapindiko ĝojis helpi lin kaj donis li laboron prizorgi la havaĵon en unu el liaj domoj. La familio de Anatapindiko ne estis feliĉa havi Kalakanion en la domon. “Kiel vi povas dungi tiun viron? Li estas nenio krom senhejmulo. Ni estas honora familio dum li estas ne pli respektinta ol almozulo. Krome, aŭdo de la nomo Kalakanio uzata en la domo tutan tagon destinos al ni malbonan sorton.” Anatapindiko respondis: “Homon ne estas farita el sia nomo. La superstiĉaj homoj juĝas homojn per iliaj nomoj dum la saĝulo juĝas ilin per la boneco de iliaj koroj. Mi ne rifuzos Kalakanion nur simple pro lia malriĉeco aŭ nomo. Ni estas bonaj amikoj ekde nia infaneco.” La familio de Anatapindiko silentis, sed ili ankoraŭ estis malĝoja. Iutage Kalakanio devis reiri al sia vilaĝo por iom da tempo. Kiam grupo da ŝtelistoj aŭdis, ke li iros el la domo, ili decidis entrudiĝi kaj prirabi la domon. Tiunokte ili trudiĝis en la domon ne sciante, ke Kalakanio jam prokrastis sian foriron. Kiam li vekiĝis kaj aŭdis la ŝtelistojn parolantaj ekster la fenestro, li konsciis, ke estis multaj el ili, kaj ili ĉiuj estis bone armitaj. Li tuj ellitiĝis, parolis laŭte, frapante la pordojn, lumigis lampojn en diversaj ĉambroj kaj ĝenerale faris tiel grandan bruon kiel li povis. La ŝtelistoj pensis, ke estas pli multaj homoj en la domo, do ili tuj forkuris. Kiam Anatapindiko aŭdis tion, li venigis siajn familianojn, kiuj estis tre dankemaj al Kalakanio, kaj diris al ili, “Se la domo ne estus gardita de tiel saĝa kaj loĝala amiko, ĝi estus prirabita. Se mi akceptus vian admonon, mi estus en malsama situacio hodiaŭ. Homo ne estas farita de la nomo aŭ riĉaĵo, sed de la koro.” Kalakanio leviĝis kaj estis akceptita de la domo.  

78. La granda riĉeco de Anatapindiko kaj same granda malavareco de li kaŭzis multe da predikoj de la Budho. Iuj el la predikoj rilatis al la temo de lerta uzado de riĉaĵo. Sed fojfoje Anatapindiko estis atentigita, ke ne nur gravas uzado de riĉaĵo, kaj ankaŭ io estas pli grava ol malavareco, tio estas amo kaj kompreno ekzemple. En velama sutro, la Budho diris al Anatapindiko pri viro, kiu iam donis abundan donacon, sed lia donaco vere profitigis neniun. Lia donaco havis tre malgrandan efikon.

“Se iu nutras cent homojn, kiuj havas perfektan vidpunkton, tio donas pli grandan efekton. Se li nutras cent unufojrevenantojn, la efiko estos pli grandaj. Se li nutras cent nerevenantojn, la efekto estas pli granda, se li nutras cent arahantojn, la efekto estas pli granda. Nutri la tutan samgon kun budho kiel la gvidanto donos pli grandan efekton. Se li konstruas monaĥejon por la uzo de la samgo, li havos pli grandan efekton. Rifuĝi en la Budho, la darmo kaj la samgo, kaj observi la preceptojn donos pli grandajn efektojn. Plenigi la koron per amo estas pli bona. Plej bona el ĉiuj estas disvolvi la penson de amo eĉ nur dum momento.”

Poste en sia vivo Anatapindiko fariĝis tre malriĉa pro sia konstanta ofero kaj ankaŭ pro iuj malsaĝaj komercaj decidoj. Fine li malsaniĝis, sed Ŝariputo kaj Anando ofte vizitis lin kaj konsolis lin per parolo pri la darmo. Tra la historio budhismo estis asistita en sia establiĝo kaj disvlviĝo per malavara subtenado, kiun ĝi ricevis de riĉaj komercistoj, sed la unua kaj plej granda el tiuj estis Anatapindiko.

Krizo en Kosambio

79. Kosambio estis larĝa urbo ĉirkaŭita de gigandaj muroj kaj situis sur la bordo de Jamuna Rivero. Ĉar ĝi situis ĉe konektejo de kelkaj ŝoseoj, ĝi fariĝis centro de komerco kaj interŝanĝo. Tri el la plej riĉaj komercistoj en la urbo estis Gosito, Kukuto kaj Pavariko. Ili ankaŭ estis bonaj amikoj, faris komercon kune kaj havis komunan intereson pri religio. Gosito leviĝis de humila origino kaj fariĝis trezoristo de Reĝo Udeno de Kosambio. Lia patrino estis prostituino, kaj ŝi ĵetis lin sur amason da rubaĵo tuj post lia naskiĝo. Preteriranto savis la infanon kaj fine li estis adoptita de reĝa trezoristo, kiu deziris alian filon. Kun nomo Gosito, la knabo kreskis kaj estis traktita kiel membro de la familio. Sed post kelkaj jaroj, la edzino de la trezoristo naskis filon, kaj la geedzoj ne plu volis Gositon. La trezoristo aranĝis, ke potisto mortigu la knabon kaj forĵetu la korpon. Li ordonis Ĝositon sendi al la potisto leteron dirantan, ke li estas la knabo mortigota. Li renkontis sian vartfraton sur la vojo. Ĉar li ne volis plenumi la tiel opiniitan taskon, li proponis al sia vartfrato ludi marmorajn balojn kun li, kaj ke la malvenkinto iru al la potisto. Gosito gajnis la ludon, do la alia knabo sendis la leteron kaj estis mortigita. Post iom da tempo, la trezoristo faris alian provon mortigi lin. Gosito estis sendita al unu el la takskolektantoj de la trezoristo en eksterurba regiono denove kun letero diranta, ke la knabo estu mortigita. Gosito haltis sur la vojo por manĝi en la domo de riĉulo. Kiam la filino de la riĉulo vidis lin, ŝi tuj ekamis lin. Dum ilia babilado, la knabino petis rigardi la leteron portatan de Gosito. Kiam ŝi legis kaj eksplikis la enhavon al li, Gosito estis ŝokita. Ili decidis skribi alian leteron dirante, ke la takskolektisto edzigu la knabon al la knabino, konstruu por ili domon por loĝi kaj prizorgu ilin bone. Ili iris kune kun la letero. Kiam ili atingis, la takskolektisto legis la leteron kaj plenumis la ordonojn. Gosito kaj lia juna edzino vivis feliĉe por kelkaj jaroj. Iutage ili aŭdis, ke la trezoristo serioze malsaniĝis kaj estis mortanta. La junaj paroj iris al Kosambio viziti la trezoriston, kiu kuŝis sur la mortlito. Kiam ili iris en la ĉambron, la trezoristo vidis ilin kaj diris kun morta spirego: “Mi ne lasos vin heredi mian riĉaĵon.” Sed liaj vortoj estis malklaraj kaj ĉiuj homoj pensis, ke li diris: “Mi lasos vin heredi mian riĉaĵon.” Do Gosito akiris parton de la heredaĵo. Per la ricevita mono, li faris komercon, fariĝis tre riĉa. Fine li estis asignita kiel reĝa trezoristo pro sia sperto pri mono.

80. Gosito kaj liaj amikoj aŭdis pri la Budho. Iutage dum li restis en Sravastio por komerco, li vizitis la Budhon kaj invitis lin veni al Kosambio. Ĉiu el la tri amikoj oferis al la Budho plezuran parkon. La oferitaj parkojn iom post iom disvolviĝis en monaĥejojn. La parko de Gosito estis en la orienta pordo de Kosambio, konatiĝis kiel Gositramo kaj disvolviĝis en gigantan centon de darma lernado.

81. La Budho restis en Kosambio dum kelkaj okazoj kaj faris multe da predikoj tie. Lia plej fama disĉiplo tie estis virino Kuĝutara. Ŝi estis servistino laboranta en haremo de Reĝo Udeno. Ĉar Reĝino Samavatia kaj aliaj virinoj estis malpermesitaj forlasi la haremon, unu el ŝia laboro estis plenumi irtaskon por la reĝino kaj aliaj virinoj en la haremo. Iutage, Kuĝutara iris al la ĝardeno por aĉeti florojn por la reĝino kiel kutime. Kiam ŝi estis tie, ŝi aŭdis la Budhon instruanta la darmon, kaj komprenis ĝin tiel bone, ke ŝi fariĝis fluoenirinto. Reveninte al la haremo, ŝi rakontis al la reĝino pri la darmo. La reĝino ĝojis pro sia aŭdaĵo, do regule sendis ŝin tien por aŭdi la predikon de la Budho por ke ŝi ripetu kion ŝi aŭdis. En tiu ĉi maniero Kuĝutara fariĝis spertistino en darmo. Fakte la Budho nomis ŝin la plej profunde lerninta el ĉiuj liaj laikaj disĉiplinoj. Ĉiuj instruoj en la Itivutako, unu el la plej gravaj libroj en Tripitako, estis konservitaj de Kuĝutara kaj instruitaj de ŝi al la monaĥoj.

82. Estis en Kosambio, kie la unua grava krizo okazis en la Samgo. Du monaĥoj vivis kune en la sama kabano. La unua el tiuj monaĥoj estis sperta en monaĥa disciplino. Li estis konscienca kaj sincera. Iutage, tiu monaĥo iris al necesejo kaj fininte la aferon, malsukcesis replenigi la akvujon. Lia samĉambrano kulpigis lin kaj akuzis lin rompi regulon. Intensa diskuto iom post iom disvolviĝis, la dua monaĥo insistis, ke la unua rompis regulon kaj la unua insistis, ke ne. Fine ĉiuj monaĥoj en Kosambio engaĝiĝis prenante unu aŭ alian flankon, kaj la tuta komunumo fariĝis “argumentema, disputema kaj kverelema, vundante unu aliajn per armilo de lango.” La Budho klopodis foje-refoje por repacigi ilin, sed kiam la monaĥoj malĝentile diris al li atenti pri sia propra afero, li decidis montri sian malkonsenton pri ilia tumultema konduto per forlaso de ili. Li ordigis la ĉambron, kie li restis, prenis siajn robon kaj bovlon, kaj forlasis por pli agrabla ĉirkaŭaĵo, dirante kiam li forlasis:

Li mistraktis min, li trafis min,

Li opresis min, li rabis min.

Tiuj, kiuj daŭre tenas tiajn pensojn,

Neniam kvietigas sian malamon.

Li mistraktis min, li trafis min,

Li opresis min, li rabis min.

Tiuj, kiuj ne tenas tiajn pensojn,

Tuj kvietigas sian malamon.

En tiu ĉi mondo

Malamo neniam kvietiĝas per pli da malamo.

Estas amo, kiu konkeras malamon.

Tio estas eterna leĝo.

83. Ne malproksime de Kosambio estis parko nomata la Orienta Bambuaro, kie restadis grupo da monaĥoj gviditaj de Estimata Anurudo. La Budho decidis iri tien. Kiam li atingis, la gardisto de la parko ne konis, kiu li estas, kaj rifuzis lin eniri dirante: “Ĉi tie estas monaĥoj, al kiuj plaĉas kvieteco. Bonvolu ne ĝeni ilin.” Anurudo vidis tion kaj diris al la parkogardisto esti milda, kaj bonvenigis la Budhon. Tio tuj montris al la Budho, ke tiuj monaĥoj vivis kune harmonie kaj praktikas diligente akre kontraste de la monaĥoj en Kosambio. La Budho demandis ilin kiel ili kapablas fari tion, Anurudo respondis:

“Koncerne tion mi pensas: ‘Vere estas profite por mi, vere estas bone por mi, ke mi vivas kun tiaj ĉi kunuloj en la sankta vivo.’ Mi praktikas korpan, buŝan kaj mensan kondutojn de amo al ili ambaŭ publike kaj private. Mi pensas: ‘Kial ne demeti mian proprajn dezirojn kaj konsenti pri iliaj deziroj?’ kaj tiam mi kondutas akorde. Vere, ni estas malsamaj korpe, sed samaj mense. Jen kiel ni povas vivi kune amike kaj harmonie kiel lakto miksita en akvo, rigardante unu alian per la rigardo de amemo. Poste li daŭrigis la priskribon pri la prizorgo, kiun ili montris unu alian en sia ĉiutaga vivo. “Kiu ajn revenas el la vilaĝo por almozi manĝaĵon pretigas la sidejojn kaj akvon por trinki kaj lavi, kaj metas la bovlegon por teni manĝaĵojn. Kiu ajn revenas el la vilaĝo laste, manĝas la forlasitan manĝaĵon, aŭ se li ne volas ĝin, li ĵetas ĝin tien, kie ne estas plantoj aŭ en akvon, kie ne estas vivaĵoj. Li forprenas la sidejojn, akvan bovlon, kaj bovlegon por manĝaĵoj, kaj purigas la manĝejon. Kiu ajn vidas la bovlon por trinkebla akvo, la bovlon por lavebla akvo aŭ la akvan bovlon en necesejo malplena, li plenigas ĝin. Se li ne povas tion fari per si mem, li mansigne invitas siajn kunulojn por helpi lin, sed ni ne bezonas paroli pro tiel bagatela afero. Kaj poste, en ĉiu kvina nokto, ni sidis kune kaj parolis pri la darmo.”

84. Post kiam li restis en la Orienta Bambuaro, la Budho sentis bezonon por periodo de plena soleco, do li iris al la arbaro ĉe la vilaĝo de Parilejo. La arbaro estis famkonata pro hantado de sovaĝaj bestoj, kaj malmulte da homoj iris tie. La Budho estis preta iri tien sen manĝaĵo por esti komplete izola dum iom da tempo. Li sidiĝis ĉe la piedo de bela salarbo, kaj elspezis sian tempon meditante. Post iom da tempo giganta vira elefanto aperis kaj metis akvon tenantan per la trunko en la bovlon de la Budho. Simio ankaŭ prenis fruktojn kaj ĉiutage portis ilin al la Budho. Per helpo de tiuj bestoj, li elspezis tempon sen kontakto kun homoj. Kiel multaj homoj, la Budho sentis, ke la beleco de la arbaro kaj akompano de bestoj estas agrabla malŝtreĉiĝo for de la bruo kaj socia tumulto.

85. Post kiam la Budho restis en Parilejo dum iom da tempo, li forlasis tie. Li ne volis reveni al Kosambio, do li iris al Sravastio. Samtempe en Kosambio la laikaj homoj decidis ĉesigi sian subtenon al la monaĥoj. La monaĥoj komencis reveni de la almozpetado kun malplenaj bovloj. Iom post iom ili trovis, ke estas malmulta kaŭzo por daŭrigi sian disputon, kaj kiam ilia temperamento malvarmiĝis, ili eksentis sin hontaj. Fine delegacio de monaĥoj iris al Sravastio por vidi la Budhon kaj petis de li indulgon. La Budho indulgis ilin kaj tiel finiĝis la disputo de Kosambio.

La filo de la Iluminiĝinto

86. Ĵus antaŭ ol Princo Sidarto rezignis la laikan vivon, lia edzino Jasodara naskis filon. Laŭ legento, kiam la princo informiĝis pri la naskiĝo de lia filo, li diris: “Kateno jam naskiĝis! Bondaĝo jam naskiĝis!” kaj tiel la knabo havis sian nomon. Estas pli verŝajne, ke li tiel nomiĝis pro la luna klipso, kiu okazis ĉirkaŭ la tempo de lia naskiĝo. Laŭ ajna maniero, la naskiĝo de la infano nur servis malfaciligi la forlasan deziron de Princo Sidarto el tio, kio fariĝis por li ora kaĝo. En la vespero kiam la Budho fine dicedis forlasi, li fiksrigardis en la palacan litĉambron por lastafoje vidi siajn dormantajn edzinon kaj infanon, sed la brako de la patrino ŝirmis la vizaĝon de la infano.

87. Sep jarojn post lia forlaso, la Budho revenis al Kapilavasto. Jasodara kondukis la malgrandan Rahulon al la Budho por aŭskulti lian predikon. Kiam ili atingis, ŝi diris al li: “Jen via patro, Rahulo. Iru kaj petu de li vian heredaĵon.” La infano iris tra la homamaso kaj staris antaŭ la Budho dirante: “Kiel plaĉa estas via ombro, Monaĥo.” Kiam la parolo finiĝis kaj la Budho forlasis, Rahulo sekvis lin. Dum ili iris antaŭen, Rahulo diris, “Donu al mi mian heredaĵon, Monaĥo.” Certe, la Budho ne plu havis oron aŭ havaĵon, sed li havis ion multe pli valoran, la darmo, do li sin turnis al Ŝariputo kaj diris: “Ŝariputo, ordinu lin.” Poste Sudodano, la patro de la Budho, kaj Jasodara plendis, ke la knabo estis forkondukita sen ili permeso. Kiel rezulto de tio, la Budho faris regulon, ke la gepatra konsento estas necesa antaŭ ol iu estas ordinita.

88. Ŝajne por kompensi la sep jarojn, dum kiuj Rahulo estis sen patro, la Budho tre interesiĝis pri liaj morala kaj spirita edukadoj, instruante lin multfoje per si mem, faris Ŝariputon lia preceptisto kaj Mogalanon lia instruisto. Rahulo respondis la eksterordinaran prizorgon per avida kaj atentema lernemo. Oni diris, ke ĉiumatene kiam li vekiĝis, li prenis manplenon da sablo kaj diris: “Mi lernu tiom da konsilaj vortoj de mia instruisto kiom sableroj.” Kiel rezulto de lia entuziasmo, la Budho diris, ke lia filo plej deziras esti trejnata el ĉiuj liaj disĉiploj. Kiam Rahulo estis ankoraŭ knabo, la Budho diskutis kun li pri aspektoj de la darmo, kiu estis taŭga por infanoj kaj tiamaniere li povis kompreni kaj memori facile.

89. Foje La Budho prenis poton da akvo, venigis Rahulon, kaj diris al li:

“Rahulo, ĉu vi povas vidi la malmultan akvon en tiu poto?”

“Jes, Sinjoro.”

“Eĉ tiel, malmulta estas la trejnado de tiuj, kiuj ne hontas intence mensogi.”

La Budho forŝutis la akvon kaj diris: “Ĉu vi vidis la malmultan akvon, kiun mi forŝutis?”

“Jes, sinjoro.”

“Eĉ tiel, forŝutiĝis la trejnado de tiuj, kiuj ne hontas intence mensogi .”

La Budho renversis la poton kaj diris: “Ĉu vi povas vidi la poton, kiu estis renversita?”

“Jes, Sinjoro.”

“Eĉ tiel, renversiĝis la trejnado de tiuj, kiuj ne hontas intence mensogi.”

La Budho denove retroturnis la poton kaj diris: “Ĉu vi povas vidi tiun poton malplena kaj vaka?”

“Jes, Sinjoro.”

“Eĉ tiel, malplena kaj vaka estas la trejnado de tiuj, kiuj ne hontas intence mensoi.” La Budho tiel impresis sian filon pri la graveco de parolo de la vero.

“Rahulo, por tiuj, kiu ne hontas intence mensogi, estas neniu malbono, kiun ili ne povas fari. Do vi devas tiel trejni vin: Mi ne mensogu eĉ en ŝerco.

Eksplikinte, kion li devas fari, la Budho daŭris por ekspliki, kiel li povas fari tion.

“Kion vi pensas pri tio, Rahulo? Kio estas la celo de spegulo?”

“La celo de spegulo estas, ke oni rigardu sin mem.”

“Eĉ tiel, Rahulo, oni devas konduti per korpo, parolo kaj menso nur post la unua retrorigardo je si mem. Antaŭ ol agi per korpo, parolo aŭ menso, oni devas pensi: ‘Kion mi faros kaj ĉu tio damaĝos min aŭ aliajn?’ Se vi povas respondi: ‘Jes, tio okazos’, vi ne rajtas agi. Sed se vi povas respondi: ‘Ne, tio ne okazos,’ vi rajtas agi. Vi devas reflekti en la sama maniero dum la ago kaj post via ago. Do Rahulo, vi devas trejni vin pensi: ‘Ni agos nur post ripeta retrorigardo al ni mem, nur post reflekto al ni mem.’”

90. Rahulo estis trejnita en la dek preceptoj kaj monaĥa disciplino. Kiam li estis dek ok jara, la Budho opiniis, ke li estis preta por meditado, kaj poste konsilis al li kiel praktiki meditadon.

“Rahulo, disvolvu menson, kiu similas al la kvar elementoj (tero, akvo, fajro kaj aero). Ĉar se vi tion faras, ne persistas la senseblaj impresoj de plezuro aŭ malplezuro, kiuj leviĝis kaj tenis la menson. Ĝuste kiel oni ĵetas fekon, urinon, salivon, puson aŭ sangon sur la teron aŭ en la akvon, fajron aŭ aeron, la tero, akvo, fajro aŭ la aero ne estas ĝenita, maltrankviligita aŭ incitita. Ankaŭ tiel disvolvu menson, kiu similas al la kvar elementoj. Disvolvu amon, Rahulo, ĉar pro tio malbona volo estos forigita. Disvolvu kompatemon, ĉar pro tio, la deziro de damaĝo estos forigita. Disvolvu simpatian ĝojon, pro tio malŝato estos forigita. Disvolvu egalecon, ĉar pro tia konduto sensa reago estos forigita. Disvolvu percepton de malbono, ĉar per tio kroĉiĝo estos forigita. Disvolvu la percepton de efemereco, ĉar per tio la orgojlo “Mi estas” estos forigita. Disvolvu atentemon pri spirado, ĉar tio estas granda profito kaj avantiĝo.

Sekvante la konsilon kaj gvidon de sia patro pri meditado, Rahulo fine atingis iluminiĝon. Li estis dekokjara en tiu tempo. Post tio liaj amkoj ĉiam nomis lin Rahulo la feliĉa. Kaj li diris, kial li estis tiel nomita:

Ili nomas min Rahulo la feliĉa pro du kaŭzoj:

La unua estas, ke mi estas la filo de la Budho.

Kaj la alia estas, ke mi jam vidis la veron.

91. Pli ol tio ni scias tre malmulte pri Rahulo. Ŝajne li ne estis elstara kiel darma instruisto aŭ trejnisto de aliaj monaĥoj. Ŝajnis, ke Rahulo tenas sin en la fono por ke li ne estu akuzita pro utiligo de la avantaĝo, ke li estas filo de la Iluminiĝinto.

Famaj laikaj disĉiploj

92. Estas ofte erara penso, ke la laboro de monaĥoj kaj monaĥinoj estas praktiki kaj instrui la darmon, dum la laboro de laikaj viroj kaj virinoj estas praktiki la kvin preceptojn kaj subtenas la monaĥojn kaj monaĥinojn per provizo al ili laŭ iliaj bezonoj. Tio estas erara kaj danĝera kredo. En landoj, kie tio estas vaste akceptita, tio helpas konduki la darmon al korupto. La celo de la Budho estis disvolvi komunumon de disĉiploj ambaŭ ordinitaj kaj laikaj viroj kaj virinoj, kiuj estis bone klerigitaj en la darmo, kiuj plene praktikis ĝin, kaj kiuj instruis ĝin unu al alia kaj lernis ĝin unu de alia. Dum la Budho laŭdis Anatapindikon pro lia granda malavareco, li havis la plej altan laŭdon al Ĉito de Maĉikasando kaj Hatako de Alavio, ĉar ili ambaŭ estis spertaj kaj diligentaj doni ion infinitive pli valoran ol materialaj aferoj, la darmo.

93. Ĉito estis modela laika budhano, kies lernadon kaj kondukton la Budho urĝigis al la aliaj imiti. Foje la Budho diris al la monaĥoj: “Se sindonema patrino deziras kuraĝigi sian amatan solfilon en taŭga maniero, ŝi diros: ‘Klopodu kiel la disĉiplo Ĉito kaj la disĉiplo Hatako de Alavio.’” Ĉito estis riĉa komercisto kaj farmisto en la urbo Maĉikasando, ne malproksime de Sravastio. Li aŭdis la darmon unuafoje de monaĥo Mahanamo. Poste, li oferis al la samgo parkon poseditan de si mem kaj konstruigis vastan monaĥejon en ĝi. Do ĉiu ajn monaĥo kaj monaĥino veninta al Maĉikasando ĉiam estis garantita de varma bonvenigo kaj taŭga subteno. La Budho konsideris Ĉiton kiel la plej lernintan kaj kompreneman el ĉiuj laikaj darmaj instruistoj. Akceptinte la darmon, li eksplikis ĝin al aliaj anoj de la urbo, konvertis kvincent el ili, kaj je iu okazo, gvidis ĉiujn novajn konvertintojn al Sravastio por vidi la Budhon. La predikoj en la Tripitako instruitaj al li aŭ per li indikis lian profundan komprenon de la plej subtilaj aspektoj de la darmo, kaj fakte poste li fariĝis nerevenanto.

94. Foje grupo da monaĥoj diskutis darmon sidante en la paviliono en la monaĥejo konstruigita de Ĉito. Iuj diris, ke estas la sensobjektoj, kiuj katenis la menson dum aliaj opiniis, ke estas la sensorganoj kiuj kaŭzis la problemojn. Ĉito atingis la monaĥejon kaj kiam li vidis la monaĥojn, li demandis, pri kio ili diskutas. Kiam ili informis lin, Ĉito diris: “tiuj ambaŭ aferoj, senobjektoj kaj sensorganoj, estas diferencaj. Mi uzos komparfiguron, por ke vi komprenu mian diron. Se nigra bovo kaj blanka bovo ligiĝis kune per jugo aŭ ŝnuro. Ĉu estas prave diri, ke la blanka bovo ligis la blankan aŭ ke la blanka bovo katenis la nigran?”

“ Certe ne.” Respondis la monaĥoj. “La nigra bovo ne estas la kateno de la blanka, kaj la blanka bovo ne estas la kateno de la nigra. Ili ambaŭ estis katenita per la jugo kaj ŝnuro.” Ĉito konsentis kaj diris poste: “Bone, Sinjoroj. En la sama maniero, la okuloj ne estas la kateno de videblaj objektoj, kaj la videblaj objektoj ne estas la kateno de la okulo. Sed deziro aperinta de la renkontiĝo de ambaŭ estas la kateno. Kaj estas samaj la aliaj sensorganoj kaj iliaj objektoj.” La monaĥoj ĝojis pro la klara eksplikado kaj respondo de Ĉito al la demando.

95. En alia okazo, monaĥo Kamabo konfuziĝis pri la vortoj de la Budho kaj demandis Ĉiton, ĉu li povus ekspliki, kion ĝi signifas. La diroj estas:

Kun pura timono, blanka baldakeno kaj unu rado,

La ĉaro moviĝas.

Rigardu lin, kiu venas,

Li estas senmanka flurompinto, li estas senlima.

Ĉito eksplikis la versaĵon per granda originaleco kaj percepto. Li diris: “‘Pura timono’ signifas virton. ‘Blanka baldakeno’ signifas liberecon. ‘Unu rado’ signifas atentemon. ‘Moviĝo’ signifas veni kaj iri. ‘Ĉaro’ signifas la korpon. ‘Li, kiu venas’ signifas la iluminiĝinton. ‘Fluo’ signifas deziron. ‘senmankeco, flurompinto kaj senlima’ ĉiuj signifas iun, kiu detruis la ĉagrenojn.” La kapablo de Ĉito doni spiritan interpretadon al nur bela verso surprizis kaj ĝojigis Kamabon.

96. Ĉito ne nur povas instrui la darmon, sed ankaŭ povas montri sian superecon super aliaj doktrinoj. Foje Naganto Nataputo, la fondinto de ĝainismo kaj unu el la plej famaj religiaj instruistoj de tiu tempo, atingis Macikasandon kun granda amaso de liaj disĉiploj. Ĉito iris vidi Nataputon. Nataputo sciis, ke li estas disĉiplo de la Budho, kaj demandis lin: “Ĉu vi kredas la instruon de la Budho, ke estas eble atingi la meditan staton, kie ĉiuj pensoj ĉesis?” Ĉito respondis: “La Budho instruas tion, sed mi ne kredas.” Surprizite kaj ĝojinte, ke Ĉito diris, ke li dubas pri iuj el la instruoj de la Budho, Nataputo ĉirkaŭrigardis siajn disĉiplojn kaj diris: “Rigardu, kiel honesta kaj sperta homo estas Ĉito. Iu ajn, kiu kredas, ke en medita stato, kie ĉiuj pensoj ĉesis, similas al kredo, ke la menso povas esti kaptita per retokaj la fluo de Gango povas esti haltigita per mano.” Kiam li finis, Ĉito demandis: “Kio estas pli bona, scio aŭ kredo?” “Scio estas multe pli bona ol kredo.” Respondis Nataputo. “Bone! Mi povas atingi tiun meditan staton, kie ĉiuj pensoj ĉesis. Do kial mi devas kredi, ke la diro de la Budho estas vera? Mi ja scias, ke tio estas vera.” Ĉagrenite pro la kapto de sia eraro, Nataputo denove ĉirkaŭrigardis siajn disĉiplojn kaj diris: “Rigardu kiel ruza, trompema, malhonesta persono estas tiu ĉi Ĉito!” Sin tenante trankvila kaj aplomba kontraŭ tiu eksplodo, Ĉito diris: “Se via unua deklaro estas vera, via sekva devas esti falsa. Kaj se via dua diro estas vera, via unua devas esti falsa.” Dirinte, li stariĝis kaj forlasis, lasante Nataputon baraktanta por la respondo.

97. En la lasta periodo Ĉito malsaniĝis kaj estis evidente al lia familio, ke li ne povos vivi longe. Kiam li kuŝis sur la mortlito, ĉielanoj kolektiĝis ĉirkaŭ li kaj diris al li, ke li koncentru sian menson sur renaskiĝon en pozicio de riĉo kaj povo. Sciante, ke li estas nerevenanto destinita renaskiĝi en unu el la alta ĉielaj regnoj, li diris al la ĉielanoj: “Tio estas efemera kaj devas esti forlasita en la fino.” La familio kaj amikoj de Ĉito ne povis vidi la ĉielanojn, do ili opiniis, ke li deliras. Ĉito diris al ili, ke li parolas kun ĉielanoj. Poste li pace forpasis, urĝiginte ĉiujn ĉirkaŭajn rifuĝi al la Tri Gemoj.

98. Alia eminenta laika disĉiplo de la Budho estis Hatako de Alavio, filo de reganto de Alavio. Hatako unuafoje renkontis la Budhon kiam li piediris en iu vintra vespero. Vidinte surprizite tiun solan asketon en nur maldika robo kaj dormanta sur la malmola tero, Hatako demandis la Budhon: “Ĉu vi estas feliĉa?” La Budho respondis: “Jes, mi estas feliĉa.” “Sed Sinjoro,” Hatako demendis: “La tero estas malmola kaj la vento estas malvarma. kiel vi povas esti feliĉa?” La Budho demandis: “Kvankam vivante en komforta kaj bone tegita domo, kun komforta lito kaj du edzinoj prizorgantaj lin, Ĉu estas eble, ke la homo sentas malfeliĉon pro avido, kolero, timo kaj ambicio?” “Jes,” respondis Hatako, “tio estas ebla.” “Bone,” diris la Budho, “mi jam forigis ĉiujn avidon, koleron, timon kaj ambicion, do ĉu mi dormas ĉi tie aŭ en komforta domo, mi ĉiam estas feliĉa. Mi ĉiam estas tre feliĉa.”

99. Hatako ne tiel famiĝis nur pro sia malavereco aŭ scio de la darmo, sed pro sia kapablo altiri homojn en la darmon. Foje, li gvidis kvincent homojn, ĉiuj el kiuj evidente entuziasme praktikis la darmon, por vidi la Budhon. La Budho demandis lin: “Kiel vi povas interesigi tiel multe da homoj en la darmon?” Hatako respondis, “Sinjoro, Mi faras tion per uzado de kvar bazoj de kompato, kiun vi instruis al mi. Kiam mi scias, ke iu povas esti altirita per malavareco, mi estas malavara. Kiam mi scias, ke ili povas esti altirita per bonkoraj vortoj, mi parolas kun ili bonkore. Kiam mi scias, ke ili povas esti altiritaj per bonfaro al ili, mi faras bonfaron al ili. Kiam mi scias, ke ili povas esti altiritaj per egala traktado, mi traktas ilin per egaleco.” Evidente, kiam oni partoprenis en la darmaj paroloj organizitaj de Hatako, ili ĉiam ricevis lian varman personan bonvenon, kaj tio sentigis ilin pri ŝato kaj respekto, kaj tiel ili volontis veni denove kaj iom post iom interesiĝis pri la darmo. la Budho laŭdis Hatakon pro lia lerteco: “Bone farita, Hatako. Bone farita! Tio estas la metodo por altiri homojn.” Post la forlaso de Hatako, la Budho diris al la monaĥoj: “Pensu, ke Hatako vere posedas tiujn ok mirindajn kaj admirindajn kvalitojn. Li havas fidon, virton, konsciencon kaj timon de kulpigo. Li estas lerninta, malavara, saĝa kaj modesta.”

100. Modesteco estas precipe evidenta en la karaktero de Hatako. Dum iuj havis grandan fieron je sia riĉeco aŭ motivite de memgrandigo konvertis aliajn homojn al la darmo, Hatako estis ĉiam kvieta kaj modesta. Li faris sian eblon interesigi homojn pri la darmo nur pro zorgo pri ili anstataŭ por famigi sin mem. En alia okazo, kiam monaĥoj diris al Hatako, ke la Budho laŭdis lin pri liaj multaj bonaj kvalitoj, li diris: “Mi esperas, ke neniu laika homo ĉeestis kiam la Sinjoro tion faris.” La monaĥoj certigis al li, ke estis neniu laikaj homoj en la okazo. Poste kiam ili diris tion al la Budho, li diris: “Bone, Bone! Tiu viro estas vere modesta. Li ne ŝatas, ke oni scias pri liaj bonaj kvalitoj. Modesteco estas alia bona kvalito de Hatako.”

Kiam Hatako mortis, li renaskiĝis kiel ĉielano. Iunokte li venis viziti la Budhon. La Budho demandis lin, ĉu li havas ian bedaŭron. Li respondis, “Mi mortis nur badaŭrante, ke mi ne sufiĉe vidis la Budhon, ne sufiĉe aŭdis la darmon kaj ne sufiĉe servis al la darmo.”

101. En la tempo de la Budho virinoj havis malgrandan rolon en la socio krom esti edzinoj kaj patrinoj. Sed kiam la samgo de monaĥinoj establiĝis, virinoj tuj trovis vojon por spirita disvolviĝo kaj oportunecon por pruvi sin mem kiel rolojn de religiaj adeptinoj kaj instruistinoj, kiujn ili ludis kun granda sukceso. La Budho laŭdis monaĥinon Kema pro ŝia granda saĝo, Patacaran pro ŝia lerteco en monaĥeja disciplino kaj Damadinan pro ŝiaj energio kaj lerteco en instruado de la darmo. Ne nur monaĥinoj fariĝis modelaj disciplinoj, sed ankaŭ laikaj virinoj tion faris. Unu el la plej gravaj budhaj laikaj disĉiplinoj estis Samavatia, kies rakonto estas longa kaj interesa.

102. Iam viro kaj lia edzino vivis en speciala vilaĝo de Vamso kun sia eksterordinare bela filino nomata Samavatia. La familio estis feliĉa, sed en iu somero epidemio okazis en la vilaĝo, rabis vivon de multaj homoj kaj pelis la aliajn homjn forfuĝi. Samavatia kaj ŝiaj gepatroj kune kun multaj aliaj iris al Kosambio, la ĉefurbo de Vamso, kun espero trovi sekurecon. La urbo estis plena de rifuĝantoj kaj kompatemaj urbanoj estigis manĝejon por provizi manĝaĵon al ili. Kiam la manĝaĵo estis distribuata ĉiu tagmeze, puŝoj kaj baraktoj okazis ĉar la malesperiĝintaj rifuĝantoj klopodis havigi al si tiel multe kiel ili povis pro timo, ke en la sekva tago tie estos neniom da manĝaĵo. Kiam Samavatia unue iris por manĝaĵo, li petis sufiĉe da manĝaĵo por tri homoj, baldaŭ ŝi petis sufiĉe por du kaj fine nur sufiĉe por unu. Mitao, la viro distribuanta la manĝaĵon en la loko, kie Samavatia venis, rimarkis tion kaj iutage diris al ŝi sarkasme: “Nun vi jam trovis, kiom via stomako povas teni, ĉu ne?” “Ne,” eksplikis Samavatia, “Komence mi devas akiri sufiĉan por mi mem kaj miaj gepatroj. Poste mia patro mortis, do mi nur bezonis sufiĉan por du. Sekve mia patrino mortis, do nun mi nur bezonas sufiĉan por mi mem.” Kiam Mitao aŭdis tion, li sentis honton de sia sarkasmo. Li petis pardonon de Samavatia. Ŝi diris al Mitao pri tio, kiel ŝi estas en malfacila tempo. Emociigite de kompato, Mitao demandis Samavatian, ĉu li rajtos adopti ŝin kiel lian filinon. Ŝi dankeme akceptis la oferon.

103. Nun ŝia pozicio jam improviĝis, Samavatia ekhelpis improvi la ordojn de la rifuĝantoj. Ŝi ordigis kaj disciplinigis la distribuadon de manĝaĵo. Baldaŭ anstataŭ brua kaj puŝanta homamaso, ordaj linioj formiĝis, ĉiu havis sian porcion, kaj neniu venis vane. Iutage riĉa komercisto Gosito, kiu jam asigniĝis kiel reĝa trezoristo, venis inspekti la urbon. Li rimarkis, kiel efike iris la procesio de manĝaĵprovizado, do li demandis Mitaon, kiu respondecis pri tio. Gosito estis kondukita al Samavatia. Tuj kiam li vidis ŝin, li estis trafita de ŝiaj beleco kaj ankaŭ pacienco per kiu ŝi plenumis sian taskon. Li demandis Mitaon, ĉu li rajtas adopti Samavatian. Mitao malvolonte konsentis, sciante, ke Samavatia povus heredi grandan fortunon. Do nur en kelkaj monatoj Samavatia iris de malriĉego al riĉeco kaj alta posteno.

Sed baldaŭ ŝi leviĝis eĉ pli alte. Ŝi moviĝis en altajn rondoj nelonge antaŭ ol ŝi vekis la atenton de Reĝo Udeno de Kosambio. La Reĝo jam havis du edzinojn Vasuladata kaj Magandija, sed ambaŭ ili havis malplaĉajn karakterojn kvankam ili estis fizike belaj. Udeno estis soleca kaj malfeliĉa. Apenaŭ li vidis Samavatian, li ekamis ŝin kaj decidis edzinigi ŝin kiel sian edzinon. Li informis Gositon pri lia deziro. La postulo plenigis Gositon per malĝojo, ĉar li profunde amis ŝin kaj jam rigardis ŝin por sia vera filino. Gosito decidis rifuzi la postulon de la Reĝo kvankam Reĝo Udeno havis reputacion de kolereksplodo kiam li ne povis akiri tion, kion li volis. La reĝo furioziĝis. Li eksigis Gositon de sia posteno, elpelis lin de Kosambio kaj konfiskis lian tutan riĉaĵon. Samavatia sentis profundan malĝojon pro tio. Ŝi do iris al Udeno kaj memvole fariĝis lia edzino por savi sian adoptpatron. Post kio, la reĝo ĉesis persekuti Gositon. Samavatia estis nature pacienca kaj akceptema, do ŝi baldaŭ reguligis sian novan vivon en la reĝa palaco. Ŝi lernis elteni la furioziĝemon de Udeno, kaj siavice li profunde amis ŝin.

104. Unu el la servistinoj de Samavatia estis Kuĝutara (Ĝibulino), Oni tiel nomis ŝin ĉar ŝi havis kurban dorson. Kiel aliaj virinoj de la reĝa familio, Samavatia estis enfermita en la palaco. Do kiam ŝi volis florojn por surporti en sia hararo, ŝi devis sendi sian servistinon por havi ilin. Ĉiutage ŝi donis ok monerojn al Kuĝutara, kiu kutime elspezis kvar por floroj kaj tenis la reston for si mem. Iutage, kiam Kuĝutara estis plenumanta la kutiman taskon, ŝi vidis grupon da homoj sidante aŭskulti la Budhon. Pro sia scivolemo, ŝi haltis por aŭskulti, kion li diras. La Budho rimarkis tiun virinon malantaŭ la homamaso, kaj kvankam ŝi aspektis malbele, li povis elvidi, ke ŝi havas bonan latenton por kompreni la darmon. Li ŝanĝis la parolon al la temo, pri kiu li scias, ke ŝi povos respondi. En la fino de la parolo ŝi fariĝis fluoenirinto. Kvankam ŝi ne sciis kio okazis al ŝi, ŝi eksentis bedaŭron pri la ŝtelo de mono de Samavatia. Reveninte, ŝi genuiĝis antaŭ la reĝino kaj konfesis sian eraran konduton. Ŝi ankaŭ informis ŝin pri la Budho kaj lia instruo. Samavatia fastiniĝis ambaŭ per la teatra ŝanĝiĝo en Kuĝutara kaj per tio, ke ŝi aŭdis pri la instruo de la Budho. Post pardono al Kuĝutara, ŝi urĝigis ŝin iri kaj trovi pli multe pri la darmo. Do ĉiutage, Kuĝutara iris aŭskulti la budhan predikadon kaj fidele ripetis ĉion aŭditan al Samavatia. Samavatia fine prenis la tri Rifuĝojn kaj poste influis ĉiujn aliajn virinojn en la reĝa palaco fari la samon.

Iutage, kiam Udeno estis precipe bonhumora kaj sentis plezuron kun Samavatia, li oferis doni ĉion ajn deziratan de ŝi. Dum sufiĉe longa tempo ŝi volis aŭdi la darmon de la Budho mem, do ŝi rekte petis, ke li invitu la Budhon al la palaco. La reĝo tuj ordonis sendi la inviton. La Budho rifuzis la inviton, sed ordonis Anandon iri anstataŭe. Anando donis parolon al la kunvenintaj nobeloj kaj je la tempo de la fino, Samavatia fariĝis fluoenirinto. Pro kuraĝigo de Samavatia, multaj membroj de la reĝa palaco fariĝis entuziasmaj budhanoj. La obstina kaj eksplodema Udeno esprimis malgrandan intereson pri religio, precipe pri tio, kiu bezonas bridi koleron, tamen li iom post iom komencis mediti pro la pacienca kaj ĝentila admondo de Samavatia kvankam malvolonte komence. Fine li fariĝis pli bonhumora.

105. Samtempe Magandija, unu el aliaj edzinoj de Reĝo Udeno, pli kaj pli ĵaluzis Samavatian. Ŝi neniam preterlasis oportunecon por fari sarkasman komenton antaŭ la vizaĝo de Samavatia kaj post ŝia dorso, moki ŝian religion, mallaŭdi ŝian aŭtentikan klopodon por praktiki ĝin kaj depreci ŝin en la okuloj de la reĝo. Malgraŭ tio, Samavatia rufuzis kontraŭi ŝin kaj daŭre estis tiel ĝentila kaj bonnatura al Magandija kiel al ĉiuj aliaj. Tio nur helpis fari Magandijan eĉ pli malamika. Sekve ŝi provis fari la reĝon kontraŭi Samavatian per ŝajnigo, ke Samavatia komplotas kontraŭ li, sed tio ankoraŭ ne sukcesis. Fine ŝi decidis mortigi Samavatian. Per la helpo de siaj parencoj Magandija planis bruligi la virinajn kvartalojn en la palaco. Do plene de kolero, ŝi pretigis riski la vivojn de aliaj virinoj, kiuj samtempe vivis tie, nur por mortigi ŝian rivalinon. La krimbruligisto plenumis la taskon kaj Samavatia estis mortigitaj en la fajro kune kun proksimume kvincent aliaj homoj. Reĝo Udeno estis detruigita pro la morto de Samavatia kaj dronis en longa morno. Kiam li pensis, kiel la tragedio povus okazi, li iom post iom fariĝis klara, ke tio ne estis akcidento. Li suspektis Magandijan. Li sciis, ke li neniam povis premi ŝin konfesi, do li decidis uzi aliaj metodojn. Iutage dum ĉeesto de Mangadija, la reĝo diris al unu el siaj ministroj: “Mi ĉiam suspektis, ke Samavatia komplotas kontraŭ mi. Nun ŝi forpasis, kaj mi povas dormi pace. Kiu ajn forigis ŝin, tiu faris grandan favoron al mi. Se mi scius, kiu li estas, mi donos al ili rekompencon.” Estante ĉiam preta gajni favoron de la Reĝo, Magandija tuj iris antaŭen kaj diris al la reĝo, ke ŝi bruligis la kvartalojn de la virinoj per la helpo de siaj parencoj. Udeno ŝajnigis sin ĝojplena kaj ordonis ŝin kunvenigi siajn parencojn por ke ili ricevu premion. Poste kiam Magandija gvidis siajn konspirantojn al la reĝo, ŝi tuj elvidis per la esprimo sur lia vizaĝo, ke ŝi estas trompita kaj faris teruran eraron. En nekontrolebla furioziĝo, Udeno ordonis aresti Magandijan kaj la aliajn, treni ilin eksteren kaj bruligi ilin vivantaj. Homoj estis timigitaj de la reĝa reago, sed plej multaj homoj kredis, ke Magandija akiris tion, kion ŝi indas suferi.

Aĝatasato kaj Devadato

106. Ekde la juneco Devadato ĵaluzis la Budhon, kaj eĉ kvankam li fariĝis monaĥo, lia ĵaluzo persistis. Li konstante indigniĝis estante en la ombro de la Budho, sed li diris nenion. Li esperis, ke se la Budho mortos, aŭ estos tro maljuna por daŭre gvidi la samgon, li havos bonan ŝancon por transpreni ĝin, ĉar li estis intima rilate al la Budho. Devadato ne estis sen kapablo malgraŭ sia malplaĉa naturo. Li disvolvis fizikajn povojn, kiuj certe allogis multaj admirantojn. Malfeliĉe liaj povoj kaj ricevita atento nur servis fari lin pli fiera kaj ambicia.

107. En tiu tempo okazis, ke Princo Aĝatasato pli kaj pli malpacienciĝis ascendi al la trono. Lia patro Reĝo Bimbisaro regis la landon multajn jarojn kaj ŝajne li povus daŭre regi dum pli da jaroj. Tio signifis, ke Aĝatasato maljuniĝos antaŭ ol fariĝi reĝo. Devadato sciis la embarasiĝon de Princo Aĝatasato kaj vidis, ke li havas ion komunan kun li. Li pensis, ke ili devas labori kune. Li uzis sian fizikajn povojn por impresi la princon. Iutage, kiam Aĝatasato sidis sole, knabo kovrita de serpentoj subite aperis kaj sidis en lia sino. Tute terurigite, Aĝatasato forpuŝis la knabon kaj demandis kun tremanta voĉo: “Kiu vi estas?” “Mi estas Devadato, Princo.” La princo respondis kun tremanta voĉo: “Se vi vere estas Devadato, bonvolu reaperigi vian veran figuron.” Devadato obeis kaj staris ridetante antaŭ la mirigita princo. La Princo diris: “Mi estis impresita, estimata Sinjoro. Vi vere estas monaĥo kun alta atingo.”

108. Ekde tiam Devadato povis libere viziti la reĝan palacon kaj Princo Aĝatasato ofte servis lin per luksaj manĝaĵoj kaj valoraj donacoj. Havante fortan aliancon, la sekva ŝtupo por Devadato estis konvenki la Budhon cedi por favori lin. Iutage, kiam la Budho sidis kun granda grupo da monaĥoj, Devadato iris antaŭen, riverencis kaj diris: “Sinjoro, gvidi la samgon en via aĝo estas granda ŝarĝo. Retiriĝu kaj mi gvidos la samgon por vi. Mi transprenos la respondecon, por ke vi vivu komforte.” Li antaŭvidis, ke la aliaj monaĥoj ĝojos pri lia ideo kaj urĝigos la Budhon retiriĝi zorgante pri lia bonfarteco. Sed la Budho bone sciis la intencon de Devadato kaj li ne estis influita de la opinio de plimulto da homoj. Li firme kaj severe rifuzis la ideon. “Mi preferas doni la samgon al Ŝariputo aŭ Mogalano ol al vi, kiu devas esti elkraĉita kiel kraĉaĵo.” Devadato estis humiligita kaj li ĵuris venĝi en sia koro.

Iutage post kiam Princo Aĝatasato plendis al li pri sia rolo kiel princo, Devadato diris al li: “En la pasinteco homoj vivis grandan aĝon. Nun ili ne povas kaj eble vi mortos dum vi ankoraŭ restos princo. Mortigu vian patron kaj faru vin reĝo. Mi mortigos la Budhon kaj faru min estro de la Samgo.” Komence Aĝatasato estis timigita pro la propono, sed tiel fortaj estis liaj ambicio kaj deziro por la trono, ke li ne elspezis longan tempon antaŭ ol vidi la avantaĝon de tiu plano.

109. Devadato tuj kovis planon mortigi la Budhon per la helpo de Aĝatasato. Ili sendis viron murdi la Budhon, kaj aranĝis murdi la murdiston poste por ke estu nenia atesto pri tio. Sed la viro skrupulis kaj ne urĝis fari malbonan karmon por murdi tiel sanktan homon. Kiam li efektive staris antaŭ la Budho, li trovis, ke estas neeble mortigi lin. La viro kolapsiĝis kaj konfesis al la Budho, kion li intencis fari. La Budho indulgis lin kaj li petis esti laika disĉiplo de la Budho. Kiam Devadato aŭdis tion, li furioziĝis kaj decidis, ke se la Budho ne estos mortigita, li devos tion fari per si mem. Kiam la Budho estis en Raĝagaho, li kutime restis en Gijakuto, malgranda roka monto iom post la orienta pordego de Raĝagaho. Devadato grimpis sur Gijakuto, kaj kiam li vidis, ke la Budho paŝas tien kaj reen ĉe la piedo de la monto, li ruligis grandan ŝtonon al li. Apenaŭ la ŝtono trafis la Budhon, ĝi trafis alian rokon kaj apartiĝis. Apartigita ŝtonpeco trafis la Budhon kaj vundis lian piedon. Post iom da tempo, Devadato iris al la reĝa stalo, kie oni tenis gigantan kaj ferocan elefanton nomatan Nalagiro. Li iris al la trejnistoj kaj diris al ili: “Mi estas intima al la reĝo. Per miaj vortoj iuj en malalta stato povas leviĝi en altan pozicion kaj iuj en alta pozicio povas malleviĝi en la malaltan. Mi volas, ke vi liberigu tiun elefanton sur la budha vojo kiam li aliras laŭ la vojo. La trejnistoj volonte konsentis. En la sekva tago, la Budho iris tra Raĝagaho kun malgranda grupo da monaĥoj por kolekti almozon. Kiam ili turniĝis ĉe angulo en mallarĝan straton, ili trovis, ke furioza elefanto kontraŭas ilin. La monaĥoj vokis la Budhon retroiri, sed li daŭrigis la aplomban iradon. Homoj rigardis el siaj fenestroj aŭ grimpis sur la pintoj de la domoj por vidi, kio okazos. Nalagiro sin ĵetis laŭ la strato. Homoj kuregis de la vojo dum aliaj anĥelis pro timego. La Budho tiel plenigis Nalagiron per pensoj de amo, ke ĝi kvietiĝis, permesis la Budhon proksimiĝi al ĝi kaj karesi ĝian kapon. La konfrontado kaŭzis grandan sensacion en Raĝagaho kaj por semajnoj homoj iris ĉirkaŭ la urbo kantante pri tio. Unu el la versoj diris:

Iuj estis mildigitaj per incitiloj kaj vipoj

Sed la elefanto estis mildigita de la sanktulo

Per amo, anstataŭ spado aŭ bastono.

110. Samtempe, en iu nokto Aĝatasato ligis ponardon al sia kruro kaj ege timeme provis iri en la reĝan litĉambron. Sed la gardistoj baris lin kaj lia intrigo fiaskis. Reĝo Bimbisaro aŭdis la intencon de la filo mortigi lin kaj ege malĝojis. Li decidis rezigni la tronon por favori la filon. Kvankam Bimbisaro ne plu estis reĝo, li daŭre subtenis la Budhon. Tio maltrankviligis Devadaton. Do li instigis Aĝatasaton mortigi sian patron. “Nur se via patro vivas, vi ankoraŭ estas en danĝero. Vi similas al viro, kiu metis novan felon sur tamburo kun rato en ĝi.” Bimbisaro estis enprizonigita kaj senigita je la manĝaĵo. Reĝino Kosaladevia, kiu estis la nura homo permesita viziti la malliberulon, kontrabandis manĝaĵon kaŝinte ĝin en la vestaĵo. Kiam tio estis malkovrita, oni traserĉis ŝin ĉiufoje kiam ŝi venis. Do tiam ŝi ŝmiris nutroriĉan kremon sur la korpon kaj la maljunulo forlikis ĝin. Tio tenis Bimbisaron vivanta. Post du semajnoj, li ankoraŭ ne mortis. Reĝo Aĝatasato do sendis iun en la prizonan ĉelon kaj mortigis lin. Tiel finiĝis la vivo de justa kaj populara reĝo, kiu ankaŭ estis unu el la plej entuziasmaj subtenantoj de la Budho.

111. Post kiam Devadato provis kelkfoje mortigi la Budhon kaj ĉiufoje malsukcesis, li decidis, ke se li ne povas gvidi la samgon, li almenaŭ povas klopodi gvidi kelkajn monaĥojn.

La Budho strebis transformi la socion en kiu li vivis, demandante kaj se necese, eĉ kritikante multajn manierojn, en kiuj liaj samtempuloj vivis. Unu afero, pri kiu li havis malmulte da tempo, estis la ekstrema kaj pompa aŭsteraco, kiun multaj asketoj praktikis. Ĉar li rifuzis droni en iu ajn el tiuj praktikoj, liaj oponantoj ofte akuzis lin esti malŝtreĉa kaj luksama. Eĉ iuj budhismaj monaĥoj kredis, ke la samgo perdis sian originalan aŭsteran karakteron kaj ke la budhismaj monaĥoj devas vivi kiel aliaj asketoj. Devadato prenis la avantaĝon de tiu malkontento kaj ekpostulis pli rigorajn regulojn. Tio altiris subtenon de kelkaj monaĥoj. Fine li kaj liaj sekvantoj iris al la Budho kaj postulis, ke li faru kvin regolujn neprajn por ĉiuj monaĥoj: ke la monaĥoj devas nur vivi en la arbaro, ke ili devas nur manĝi almozitan manĝaĵon, ke ili devas nur surhavi robojn faritajn el rubaĵoj, ke ili ne rajtas vivi en monaĥejoj kaj ke ili devas esti vagetaranoj. La Budho rifuzis, ĉar li sciis bone, ke ektremaj praktikoj kiel tio ne necesas kaŭzi ŝanĝiĝon de la menso. Li ankaŭ komprenis, ke tiaj praktikoj baros monaĥojn de laika komunumo kaj se tio okazos, la darmo apartenos nur al malgranda ekskluziva grupo. Sed li ankaŭ konsciis, ke iuj monaĥoj estis komfortaj pri la aŭstera vivstilo. Do kvankam li rifuzis fari tiujn regulojn nepraj, tamen li diris, ke la individuaj monaĥoj povas praktiki ilin se ili volas.

112. Kvankam la Budho estis preta por fleksiĝi, tamen Devadato ne. Li deklaris, ke li kaj liaj sekvantoj starigos apartan samgon. La kvincent monaĥoj gviditaj de li forlasis Raĝagahon al Gajao, kie reĝo Aĝasatasto konstruigis por ili monaĥejon sur Gavasiso, rokeca monto ĵus norde de la urbo. Tio estis la plej granda krizo en la vivo de la Budho: la samgo estis apartigita, akuzoj pri malŝtreĉa disciplino okazis, kaj laikaj homoj ne sciis kiun grupon subteni. Sed tra tuta la krizo, la Budho restis trankvila kaj ne faris publikan kondamnon al Devadato. Sed io devas esti farita, do li sendis Ŝariputon kaj Mogalanon al Gajao por revenigi la kapricajn monaĥojn. Kiam Devadato vidis ilin venantaj, li ekzaltiĝis pensante, ke ankaŭ ili forlasis la Budhon. Kiam ili atingis, li entuziasme bonvenigis ilin kaj petis ilin sidiĝi kun li. Ili ĝentile fordankis kaj sidiĝis sube proksime al li. Devadato donis longan paroladon, sendube defendante sian starpunkton pri asketismo kaj kritikante la Budhon, kaj poste petis Ŝariputo kaj Mogalano paroli dum li retiriĝis por dormi. Post kiam li foriris, Ŝariputo kaj Mogalano faris aplombajn kaj bone resonitajn parolojn, eksplikante, ke neniu el la asketaj praktikoj, por tiu afero, eksteraj ritoj aŭ agoj de ili povos ŝanĝi la menson. Ili ankaŭ apelaciis la lojalecon al sia kompatema instruisto, la Budho, kaj al la unueco kaj harmonio en la Samgo. Iliaj longatempaj aŭtoritatoj en la Samgo, iliaj evidenta liberiĝo de rankoro kaj la rezoneco de ilia vidpunkto iom post iom konvinkis la kvincent monaĥojn.

  113. Kiam Ŝariputo kaj Mogalano finis siajn parolojn, ili diris: “Jen estas ĉio de niaj paroloj. Ni revenos al Raĝagaho.” Kiam ili stariĝis kaj forlasis, preskaŭ ĉiuj kvincent monaĥoj stariĝis kaj sekvis ilin. Kiam Devadato vekiĝis en la sekva mateno, li trovis ke nur restis malmulte da sekvantoj. Oni diris, ke li estis kiel kolera, ke sango fluis el lia buŝo. Estante soleca kaj malhonorita, en la sekvaj jaroj Devadato daŭre plendis kaj kritikis la Budhon al ĉiu ajn, kiu volontis aŭskulti. Kelkaj homoj aŭskultis dum multaj ignoris lin aŭ traktis lin kun malestimo. En la fino de lia vivo li ekpentis pri siaj pasintaj kondutoj kaj decidis peti pardonon de la Budho. Sed anŭaŭ ol du viroj intervidiĝis, Devadato mortis. Estas interese mencii, ke kiam ĉina pilgrimanto Fa Hien estis en Hindio en la kvina jarcento, tie ankoraŭ estis malgrandaj grupoj, kiuj prenis Devadaton anstataŭ la Budhon kiel sian fondinton.