Kion oni plej timas?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  一个人最害怕什么小和尚问老和尚:“师父,一个人最害怕什么?”  

  “你以为呢?”老和尚含笑看着徒弟。  

  “是孤独吗?”  

  老和尚摇了摇头:“不对。”

  “那是误解?”

  “也不对。”  

  “绝望?”  

  “不对。”小和尚一口气答了十几个答案,老和尚都一直摇头。  

  “那师父您说是什么呢?”小和尚没辙了。

  “就是你自己呀!”  

  “我自己?”小和尚抬起头,睁大了眼睛,好像明白了,又好像没明白,直直地盯着师父,渴求点化。

  “是呀!”老和尚笑了笑,“其实你刚刚说的孤独、误解、绝望等等,都是你自己内心世界的影子,都是你自己给自己的感觉罢了。你对自己说:‘这些真可怕,我承受不住了。’那你就真的会害怕。同样,假如你告诉自己:‘没什么好怕的,只要我积极面对,就能战胜一切。’那么就没什么能难得倒你。何必苦苦执著于那些虚幻?一个人若连自己都不怕,他还会怕什么呢?所以,使你害怕的其实并不是那些想法,而是你自己啊!”  

  小和尚恍然大悟。

  诗人汪国真说:心睛的时候,雨也是睛;心雨的时候,晴也是雨。


  Kion oni plej timas?

Juna monaĥo demandis al sia maljuna instruisto: "Majstro, kion oni plej timas?"

"Kiel vi opinias pri tio?" la maljuna monaĥo rigardis la disĉiplon kun rideto.

"Ĉu solecon?"

Skuante la kapon, la maljuna monaĥo diris: "Ne, vi eraris."

"Ĉu miskomprenitecon?"

"Ankaŭ tio ne estas ĝusta."

"Malesperon?"

"Ne." La juna monaĥo sinsekve faris pli ol dek diversajn respondojn, sed ĉiujn neis la maljuna monaĥo.

"Do kiel Majstro opinias?" La juna monaĥo neniel povis elpensi la ĝustan respondon.

"Tio ja estas vi mem!" respondis la maljuna monaĥo.

"Mi mem?" la juna monaĥo levis sian kapon, kaj malfermegis siajn okulojn. Ŝajne li ankoraŭ ne tute komprenis, do li fiksrigardis al la majstro kaj petis lian klarigon.

"Jes!" ekridetis la maljuna monaĥo: "Fakte la soleco, miskompreniteco, malespero ktp, kiujn vi ĵus diris, estas nur iluzioj en la interna menso, kaj ĉio el tio estas la sento, kiun vi donis al vi mem. Se vi diras al vi mem, "Ĉi tio ja estas terura, kaj mi ne povas daŭre toleri", vi ja vere sentos timon. Same, se vi diras al vi mem, "Estas Nenio timinda! Se mi nur aktive frontas al ĉiuj problemoj, certe ĉion mi venkos." Tial nenio povos facile faligi vin. Kial vi malĝoje obstinas en tiuj falsaĵoj? Kion iu timas, se tiu eĉ ne timas sin mem? Tial, fakte tiuj, kiuj timigas vin, ne estas la pensoj, sed nur estas vi mem!"

La juna monaĥo tuj komprenis.

Poeto Wang Guozhen diris: En pluvo estas ankaŭ sereneco kiam nia menso estas serena, kaj en sereneco estas ankaŭ pluvo kiam nia menso estas pluva.