Kion kredi budho lasas vin perdi?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Kion vi perdas pro kredo je Budho

  Antaŭ multe da jaroj, en kongreso iu erudiciulo diris al ĉeestantoj, ke la Budho absolute ne ekzistas. Kiam li trovis, ke oni opinias lian rezonadon logika, li pli laŭte provokis la Budhon: “Budho, se vi vere havas animon, bonvolu aperi kaj mortigi min antaŭ vasta popolamaso, por ke ni kredu pri via efektiva ekzisteco.” Li intence atendis kelkajn minutojn silente. Kompreneble la Budho ne venis por mortigi lin. Li balais ĉirkaŭen per sia rigardo kaj diris: “Kiel vi jam vidis, la Budho tute ne ekzistas!”

  Tiumomente iu virino kun kaptuko stariĝis kaj diris al li: “Sinjoro, via teorio estas brila. Vi estas erudiciulo, sed mi estas nur kamparanino. Mi ne povas refuti vin, tamen mi petas, ke vi respondu demandon el mia koro. Mi kredis je Budhismo jam dum multe da jaroj kaj mia koro plenas de instruo de la Budho. Pro tio mi sentas min tre feliĉa. La Budho donis al mi grandan konsolon; Mi havas grandan ĝojon ĝuste pro mia kredo je Budhismo. Bonvole respondu:Kiam mi mortos, kion mi perdus se mi trovos, ke neniu instruo de la Budho al mi efektive ekzistas kvankam mi kredis je Budhismo en la tuta vivo?”

  La erudiciulo pripensis dum longa tempo, ĉiuj ĉeestantoj silentiĝis, kaj ili konsentis kun la rezonado de la kamparanino. Eĉ la erudiciulo ankaŭ surpriziĝis pri la simpla logiko, kaj respondis mallaŭte: “Sinjorino, mi opinias, ke nenion vi perdus.” La kamparanino refoje diris al la erudiciulo: “Dankon pro via bona respondo. Mi ankoraŭ havas alian demandon. Post kiam vi mortos, kion vi perdus se vi ektrovos, ke la instruo de la Budho estas absolute vera, kaj ankaŭ ekzistas la metempsikozo pri ses vivoformoj, kiuj estas ĉielano, aŝuro, homo, besto, malsata spirito kaj inferano, kaj aliaj budhaj mondoj super ses mondoj? La erudiciulo pripensis longe, kaj nenion povis kontraŭdiri.        Komentario: Kion vi perdus se la Budho ne ekzistas? Kion vi perdus se la Budho efektive ekzistas? Tio ja estas pensinda! Ĉiuj scias bone, ke la Budho estas bonkora, kompatema kaj protektas homojn malgraŭ ĉu ni kredas je li aŭ ne. La celo de Budhismo estas instrui homaron esti bonkora, sincera kaj indulgema, kaj ke oni ĉiam preĝu al la Budho por protekto renkontinte danĝeron.

  Veraj budhanoj estas bonkoraj. Ili kondutas laŭ la instruo kaj gvido de la Budho, kaj plenas de ĝojo kaj dankemo. Ili kredas je la karmo de bonfaro kaj malbonfaro; ili purigas sian koron, admiras virton, amikecon kaj sincerecon. Ĉu tio ne estas bona? Kaj ĝuste pro tio, ke oni ne kredas pri la ekzisto de la Budho kaj la karmo, ili aŭdace faras ĉion, kion ili volas, por sia profito, ignorante moralon kaj konsciencon.

  Ŝekspiro diris: “Ne malhonoru la veron, kion vi ne konas. Alie via vivo dronos en amaso da danĝero.” Certe, kion vi perdus kiam vi trovas, ke vere ekzitas la Budho, la budhisma darmo estas ververa kaj ankaŭ ekzistas metamorfozo kaj infero post via morto, karaj bonkoruloj?

  Bono kaj malbono samtempe ekzistas en nia homa vivo. Kredi je Budho povas ĉesigi malbonon kaj disvastigi bonon, por ke la homa menso povu rikolti veran ĝojon. Bonkoraj homoj, bonvolu firmigi la bonan ideon en la koro; Konfuzitaj homoj, bonvolu forigi la mensan polvon, kaj denove retrovi nature perditan karakteron. Malfermu viajn mensajn okulojn, tiel vi trovos ĉion, pri kies ekzisto diris multe da profetoj en antikva epoko. Sed vi estas kaj spektanto kaj aktoro. Bono venas pro via bonfaro, malbono venas pro via malbonfaro. Ĉu bono aŭ malbono ambaŭ venas laŭ la elekto de vi mem, dume la rezulto jam estas destinita tiam, kiam vi elektas ĝin!

信佛让你失去了什么?

  多年前,有个学者在某大会场,向人们讲佛祖绝对不可能存在。当听众感觉他言之有理时,他便高声向佛祖挑战说:“佛祖,假如你果真有灵,请你下来,在这广大的群众面前把我杀死,我们便相信你是存在的了。”他故意静静地等候了几分钟,当然佛祖没有下来杀死他。他便左顾右盼地向听众说:“你们都看见了,佛祖根本不存在!”

  这时有一位妇人,头上裹着一条盘巾,站起来对他说:“先生,你的理论很高明,你是个饱学之士。我只是一个农村妇人,不能向你反驳,只想请你回答我心中的一个问题:我信奉佛多年以来,心中有了佛的教诲,十分快乐;我心中充满佛给我的安慰;因为信奉佛,人生有了最大的快乐。请问:假如我死时发现佛所教诲我的一切根本不存在,我这一辈子信奉佛,会损失了什么呢?”

  学者想了好一会儿,全场寂静无声,听众也很同意农村妇人的推理,连学者也惊叹好单纯的逻辑,他低声回答:“女士,我想你一点儿损失也没有。”农村妇人又向学者说道:“谢谢你这样好的回答。我心中还有一个问题:当你死的时候,假如你发现佛的教诲是千真万确的,也有六道轮回的存在和超出六道佛土的存在,我想请问,你损失了什么?”学者想了许久,竟无言以对。

  感言:如果佛不存在,你损失了什么?但如果真有佛存在,你又会损失什么呢?值得深思啊!对于我们每个人,无论信佛与否,都知道佛是善良的、慈悲的,是佑护人们的,佛的旨意就是教化人们善良、真诚和容忍,人们在危难的时候都祈求佛的保佑。

  真正信佛的人是善良的,他们心中装着佛的教诲和旨意,他们心中充满了快乐和感恩,他们相信善恶有报,他们摒弃罪恶,崇尚善良和友爱、真诚,不好吗?而正因为人不相信佛的存在,不相信善恶有报,人才敢为了个人利益为所欲为,没有道德的约束,没有良心的规范。

  莎士比亚说过,不要诽谤你所不知道的真理,否则你的生命将会处于重重危险之中。是的,当你死去的时候,假如你发现真的有佛,佛法是千真万确的,也有轮回和地狱存在,可贵的善良人,你失去了什么?

  人性是善恶同存的,信佛可以止恶扬善,人的心灵得到真正的愉悦。善良的人们,请坚定心中的善念,迷惑的人们,请拂去心灵的灰尘,重新找回失去的本性吧。睁开你心灵的双眼,你会发现历史许多预言家讲的一切,已经在登场了,而你,是观众也是演员,善有善报,恶有恶报,是善是恶都是人自己选择的,而结局在你选的那一刻就被注定!