Kial la kapro kaj ploras kaj ridas?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Kapro, kiu ploras kaj ridas

  Kiam la Budho estis en Ĝetavana Monaĥejo, bikŝuoj demandis lin:"Kio estas la bono mortigi bestojn por oferi al la prapatroj?" La Budho diris al ili laŭ la fakto: "Estas malbono mortigi bestojn por oferi al la prapatroj." Poste la Budho rakontis historion al ili.

  Antaŭ tre longa tempo, en la epoko de Reĝo Bramadato bramana pastro volis mortigi kapron por oferi al siaj prapatroj. Li ordonis al la disĉiploj: "konduku ĉi tiun kapron al rivero por bani ĝin, kombu ĝian hararon, metu florkronon ĉirkaŭ ĝian kolon, nutru ĝin per iom da greno, kaj poste konduku ĝin al mi." Liaj disĉiploj ekagis laŭ lia ordono.

  Kiam ili kombis la kapran hararon, la kapro subite ridis, sed tuj poste ekploris. La bramanaj disĉiploj surpriziĝis de tio, kaj tuj demandis la kapron pri kialo de ĝiaj ridado kaj plorado. Ĝi diris al ili: "Ripetu vian demandon antaŭ via majstro post nia reveno." Do ili rapide kondukis la kapron al la pastro, kaj raportis al li tion, kio okazis ĉe la rivero.

  La pastro demandis la kapron, kial ĝi unue ridis sed poste ploris. La kapro respondis: "Longe antaŭe, mi ankaŭ estis bramana pastro kiel vi. Mi instruis la Vedan sutron kaj mortigis kapron por oferi al la prapatroj same kiel vi faras nun. Ĝuste pro tiu konduto mi fariĝis besto dum 500 jaroj kaj estis mortigita jam 499 fojojn. Unue mi ridis pro tio, ke tiu ĉi vivo estas mia lasta fojo en la besta mondo. Mi ne plu suferos pro la homa mortigado en la estonteco. Sed poste mi ekploris pro tio, ke vi mortigos min por oferi al la prapatroj. Vi ankaŭ fariĝos besto kaj ricevis mortigon 500 fojojn. Mi ploris ĝuste pro mia kompato al vi."

  Aŭdinte tion, la bramano diris al la kapro: "Tre bone! Mi jam decidis ne plu mortigi vin." La kapro respondis al li: "Ĉu vi mortigos min aŭ ne, mi ne povos eskapi de hodiaŭa morto." La bramano promesis: "Ne maltrankviliĝu. Mi sendos miajn subulojn por protekti vin." La kapro respondis: "Vi ne komprenas la veron pri la karmo. Mia malbona karmo estas tre granda dum via protekto estas tro malforta."

  La bramano ordonis siajn disĉiplojn konduki la kapron al herbejo, por ke ĝi manĝu herbojn sekure. Liaj disĉiploj faris tion laŭ la ordono.

  La kapro manĝis herbojn en herbejo. Apenaŭ ĝi etendis la kapon por atingi herbojn malantaŭ ŝtonego, subite okazis fulmo en la ĉielo. La fulmo trafis la ŝtonegon kaj disigis ĝin en kelkajn pecojn. Unu akra ŝtonpeco flugis al la kapro, kaj hazarde dehakis ĝian kapon. Aro da vilaĝanoj svarmis al la kadavro de la kapro kaj mirigite diskutis pri la okazaĵo. Vidinte la tutan okazaĵon, arba dio aperis kaj konsilis la vilaĝanojn: "Nepre detenu vin de mortigo al vivestaĵoj! Post kiam vi scias pri la karmo de mortigado, vi ĉesigos la mortigon de la vivestaĵoj." La vilaĝanoj estis timigitaj pro tio, kaj ekde tiam ne plu mortigis bestojn kiel oferaĵojn. Krome, la arba dio admonis ilin observi la kvin budhanajn maksimojn kaj ofte fari bonon. Post multe da generacioj oni ankoraŭ bone observis la maksimojn kaj kondutis sufiĉe bone. Multaj el ili fariĝis ĉielanoj post la morto, kaj ankaŭ la arba dio renaskiĝis en la ĉiela mondo.

  Fininte la rakonton, la Budho diris al bikŝuoj: "Tiu arba dio estis mi en la antaŭa vivo."