Kial la kapro kaj ploras kaj ridas?

El Vikio BRE
Redakto de 17:39, 14 Nov. 2013 de Chenleng (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Kiam Budho estis en viharo, bikŝuoj demandis budhon:“Kia bono estas mortigi animalaron por oferi al prapatroj?” Budho diris al bikŝuoj laŭ okazaĵo:“Estas malbonaĵo mortigi bestojn por oferi al prapatroj.” Poste Budho faris rakonton.   Antaŭ tre longa tempo, en Brahamadatta poko bramano volis mortigi kapron por oferi al pratroj. Li diris al disĉiplo:“konduku ĉi tiun kapron en riveron banigi, kombu ĝian hararon, pendigu la girlandon ĉirkaŭ la kolo de la kapro, kaj nutru iom da greno, poste alkonduku ĝin.” Liaj disĉiploj ekfaris tion laŭ la ordono.   Kiam ili kombu la kapr-hararon, la kapro ekridis momenton, kaj poste ekploriĝis. La disĉiploj pleniĝis de mirego, kaj demandis al la kapro kialon. Ĝi diris al ili:“Poste reirinte kaj vidante vian majstron, ripetu vian demandon. “Tuj ili rapide reiris kun la kapro viziti la majstron, kaj diris al li la okazaĵon ĉe rivero.   La bramano propre demandis la kapron kial ĝi unue ridis kaj poste ploris. La kapro respondis:“Longe antaŭe, mi ankaŭ kiel vi estis bramano, instruis Vedan, kaj estis same kiel vi nun mortigi kapron oferi al prapatroj. Ĝuste pro tiu konduto mi fariĝis animalo 500 jarojn, kaj estis hakmortita jam 499 fojojn. Unue mi ridis pro tio, ke mi scias ke ĉivivo estas mia lasta fojo en animal-mondo. Poste mi ne plu suferu je mortiĝo. Sed poste mi ploris pro tio, ke vi mortigos min por oferi al prapatroj. Vi fariĝos animalo kaj mortiĝos 500 fojojn. Ĉar ĝuste mi kompatis vin, mi ploris. 500 fojojn.”   Aŭskultinte la bramano diris al la kapro:“Tre bone! Mi jam decidis ne plu mortigi vin.” La kapro diris al li:“Ĉu vi mortigos min aŭ ne, mi ne povos eviti morton hodiaŭ.” La bramano:“Ne prizorgu, mi sendu subulojn gardi vin.” La kapro respondis:“Vi ne komprenas karmon, via protekto estas tre malforta, sed mia malbona konduto estas tro forta.”   La bramano ordonis siajn disĉiplojn konduki la kapron al herejo por manĝi h erbaĵon, kaj ne vundu ĝin. Liaj disĉiploj ankaŭ faris tion laŭ la ordono.    La kapro manĝas herbojn en herbejo. Kiam ĝi etendis la kolon por manĝi herbojn malantaŭ ŝtenego, subite aperis fulmo en la ĉielo. La fulmo trafis la ŝtenegon kaj dividis ĝin en kelkajn pecojn. Unu akra ŝtonpeco flugis al la kapro, ĝuste fortranĉis la kapon de la kapro. Aro da vilaĝanoj svarmis ĉe kadavro de la kapro kaj mire diskutis la okazaĵon. Arb-dio vidis la tutan okazaĵon, aperinte konsilis vilaĝanojn:“Ja certe ne mortigu vivaĵon! Post kiam vi scias la karmon je mortigo, vi finas la mortigo de vivaĵo.” La vilaĝanoj estas timemaj, ekde tio finis mortigi animalaron por oferi al prapatroj. Alie la arb-dio konsilis ilin observi la kvin maksimoj de budhismo kaj ofte fari bonaĵojn. Post multe da generacioj popoloj ankoraŭ bone observis la maksimojn kaj kondutis. Mortinte, multaj el ili fariĝis ĉieloj, ankaŭ la arb-dio animmigradis en la ĉiel-mondo. Fininte la rakonton Budho diris al bikŝuoj:“Tiama arb-dio estas mia antaŭa vivo.”