Eminenta monaĥo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

高僧

Eminenta monaĥo

镇上有一个少女,有了身孕,父母逼问少女,孩子的父亲是谁。

En urbeto vivis fraŭlino, kiu estis graveda. Ŝiaj gepatroj devigis ŝin konfesi, kiu estas la patro de la bebo.

少女被逼无奈,说孩子父亲是附近庙里的一位高僧,孩子出世后,这家人抱着孩子找到了高僧。 

Povante fari nenion alian, la fraŭlino mensogis, ke la patro de la bebo estas la eminenta monaĥo en la proksima templo. Post la naskiĝo de la bebo, la familianoj de la knabino iris al la monaĥo kun la bebo.

高僧只说了一句“这样子啊!”便默默地接下孩子。

La monaĥon diris nur “tiel!”kaj senvorte akceptis la bebon.

此后,高僧每天抱着孩子挨家挨户讨奶喝。

Ekde tiam la eminenta monaĥo ĉiutage portis la etulon por peti lakton.

小镇里炸开了锅,说什么的都有。

Okazis sensacio en la urbeto. Ekzistis diversaj diroj pri tio.

高僧被人指指点点,甚至辱骂。

Oni riproĉis kaj eĉ insultis la monaĥon.   一年后,少女受不住内心的煎熬,承认孩子的父亲是另一个人,与高僧无关。

Unu jaron poste, la fraŭlino ne plu povis elteni la turmenton de bedaŭro en la koro, ŝi konfesis, ke la patro de la bebo estas alia junulo kaj la afero ne koncernas la monaĥon.

少女及家人惭愧地找到高僧,看到高僧很憔悴,但孩子白白胖胖。

Kun granda honto la fraŭlino kaj ŝiaj familianoj vizitis la monaĥon. Ili vidis, ke la monaĥo estas pala, malgrasa kaj laca, dum la etulo belaspekta, graseta kaj vigla.

少女满心愧疚。

La koro de la fraŭlino estis plena de honto kaj memriproĉo.

高僧淡淡地回了一句“是这样子啊!”便把小孩还给了少女。

Kun simpla vorto “tiel!”, la monaĥo donis la bebon al ŝi.

高僧被冤枉名声扫地,却始终不辩解,为什么呢?

La eminenta monaĥo neniam sin senkulpigis kontraŭ la miskulpigo kaj humiligo, kial?

高僧说:“出家人视功名利禄为身外之物。 被人误解于我毫无关系。 我能解少女之困,能拯救一个小生命,就是善事。”

Li diris: ”Famo kaj riĉeco estas sensencaĵo por monaĥo. Miskompreno havas nenian rilaton kun mi. Estas bonfaro por mi helpi al la fraŭlino kaj savi la etan vivon.”