Dutaga Restado en Esperantujo

El Vikio BRE
Redakto de 05:32, 21 Nov. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Dutaga Restado en Esperantujo

  La plej ĝoja sento venas al esperantisto nur tiam.kiam li havas ŝancon vizaĝe al vizaĝo fari interparoladon kun siaj esperantlingvaj geamikoj diverslandaj kiel gefratoj.Tian senton mi spertis antaŭ kelkaj tagoj unuafoje post mia esperantistiĝo.

  Komence de oktobro.2013. mi ricevis telefonon de unu el miaj retaj amikoj,Ŝi starigis al mi demandon.ĉu vi partoprenos en la 7-a jarkunveno de E-komercistoj?Surprizita.mi demandis ŝin:”kun kia celo?”ĉar mi ne estas komercisto.Kaj ŝi daŭrigis ,ke en la jarkunveno oni parolos nur esperante sed ne nacilingve.Tion aŭdinte, mi tuj akceptis ŝian proponon kompreneble kun granda plezuro.Kvankam antaŭe mi kelkfoje partoprenis en esperantaj kongresoj tamen oni multe parolis nur ĉine sed ne esperante.Esperantan etoson mi neniam spertis.

  Informinte,ke ŝi atingis Ŝanhajon per trajno je la 6-a ,matene de la 1-a de novembro.post mia matenmanĝo mi tuj veturis al la jarkunvena urbo Suzhou per mia aŭto kun espero,ke mi povos akcepti ŝin en la hotelo.Post ĉirkaŭ unŭora veturado mi atingis la hotelon.Enirinte en la akceptejon de la hotelo, mi trovis neniun amikon.Ĉar mi frue venis,Fumante, mi atendis kaj atendadis.Post duona horo du homoj kun ankaŭ eniris en la akceptejon sed mi ne sciis ,kiuj ili estas .Ni interŝanĝis nur rigardojn.Kaj ankaŭ ili sidante atendis.Ekster la pordo de la hotelo haltiĝis iu aŭto,kaj kelkaj homoj elaŭtiĝis,tri el ili estas kanataj de mi.Ili estas Ĉielismo,Leandro kaj Aldreno.Vidinte ilin, mi tuj stariĝis kaj salutis ilin en esperanto. Kaj tiel mi komencis mian esperantan vivon en la jarkunveno.Ekster mia atendo.la aliaj du geamikoj ankaŭ stariĝis kaj parolis esperante kun miaj amikoj.ĉar ankaŭ ili venis al la hotelo por partopreni en la jarkunveno.Unu el ili nomiĝas Fortego, ankaŭ estas mia retamiko,kaj inter elaŭtiĝintoj troviĝis trezoro,mia malnova amiko nur interreta,sed mi ne konis lin.Li prezentis sin al mi,ke li estas Trezoro.Post kelkaj vortoj ni ambaŭ venis al la sama dulita ĉambro de la hotelo.Sekve partoprenantoj unu post alia venas al la hotelo.

  Tagmanĝo estis en restoracio tre proksima al la hotelo.Dum nia tagmanĝo venis iu bela virino en bonkvalitaj vestoj. Enirinte nian manĝoĉambron.ŝi demandis ,kiu estas verdeca.Kvankam mi konatiĝis kun ŝi antaŭ pli ol 7jaroj interrete tamen neniam renkontiĝis persone..Tiam sidante ĉe la pordo de la manĝoĉambro mi fumis.Ŝi per siaj okuloj balaiis la tutan manĝoĉambron kaj trovis la fumanton,kaj perceptis ,ke mi estas verdeca.Ankaŭ mi sentis ,ke ni estas malnovaj amikoj longteme nerenkontitaj.

  Posttagmeze ni ripozis en hotelo pro laciĝo de longtempa veturado.Vespermanĝinte,ni piedire vizitis la bibliotekon de iu lernejo por okazigi interkonatiĝan vesperon.La luksa biblioteko tuj fariĝis ĝojoplena.ĉar ĉiuj partoprenantoj estis tre ĝojaj,Kaj nia interkonatiĝa vespero finiĝis ĝis profunda nokto.

  Sekvan matenon,la 2-a de novembro,sabate.ankaŭ packoro venis al nia jarkunveno laŭ mia invito.Ankaŭ ŝi estas unu el miaj retamikoj,antaŭe neniam renkontiĝinta.Bedaŭrinde mankis al ŝi libera tempo,kaj ŝi devis hejmenreveni post tagmanĝo.Renkontiĝinte kun ŝi estas granda plezuro por mi.

  Posttagmezo nia jarkunveno daŭris.kvankam la enhavo ne tre interesis min tamen la esperanta parolado plaĉis al miaj oreloj.Vespere per mia aŭto mi veturigis du alilandajn amikojn al la centro de la urbo Suzhou.La antikvaj konstruaĵoj mirigis ilin,kaj sur la homplenaj stratoj ni multe parolis pri diversaj temoj,Ja interesa tempo ĝi estis por mi.

  Mencindas,ke en la jarkunveno mi havis eblecon unuafoje renkontiĝi kun aliaj miaj retamikoj,ili estas Etnan,Kamelia,Fabina.

  Dimanĉe,Tagmanĝinte , ni devis foriri sed ne volis.Kun granda bedaŭro ni adiaŭis unu de la alia kaj hejmenveturis kun espero,ke post laŭ eble plej mallonga tempo ni povos refoje renkontiĝi.