Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?

El Vikio BRE
Redakto de 21:47, 11 Nov. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?

  Respondo: Vortaro difinas pesimismon kiel la kutiman pripenson, ke ĉiuj okazaĵoj estos malbonaj." aŭ "la kredon, ke malbono estas pli potenca ol bono." Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj kaj nek neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas suferojn fizikajn kaj psikajn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas per sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj povos strebi por eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: sufero kaj kiel eviti la suferon.