Demando: Vi certe alte taksas Budhismon, do laŭ mi vi opinias nur vian religion vera dum ĉiujn aliajn falsaj.

El Vikio BRE
Redakto de 18:04, 29 Okt. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Vi certe alte taksas Budhismon, do laŭ mi vi opinias nur vian religion vera dum ĉiujn aliajn falsaj.

  Respondo: Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas post diligenta kaj grandanima esplorado pri aliaj religioj. Kiam vi studas malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komunaĵo ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke la nuna stato de homaro estas malkontentiga. Ĉiuj kredas, ke homoj bezonas ŝanĝi siajn sintenon kaj konduton por plibonigi sian nunan situacion. Ĉiuj instruas etikon, kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, malavarecon kaj socian respondecon, kaj ĉiuj akceptas la ekzistecon de iuj absolutaj formoj. Ili uzas diversajn lingvojn, nomojn kaj simbolojn por priskribi kaj klarigi tiujn aferojn. Nur kiam homoj etanime alkroĉiĝas al sia propra vidpunkto, aperas maltoleremo, malhumileco kaj obstineco.

  Imagu, ke anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras: "Tio estas cup." La franco respondas: "Ne, ĝi ne estas cup. Ĝi estas tasse." La ĉino komentas: "Vi ambaŭ eraras. Ĝi estas bei." Fine la indoneziano mokas la aliajn, dirante: "Kiel malsaĝaj vi estas. Ĝi estas cawan." Poste la anglo elprenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj dirante: "Mi povas pruvi, ke ĝi estas cup. Mia vortaro tiel diras." "Do via vortaro estas erara," diras la franco, "ĉar mia vortaro klare diras, ke ĝi estas tasse." La ĉino mokas ilin: "Mia vortaro diras, ke ĝi estas bei kaj mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do ĝi certe estas pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas la ĉinan lingvon ol la aliajn lingvojn, do ĝi devas esti bei." Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, alia homo aliras, trinkas per la taso kaj poste diras al la aliaj: "Ĉu vi nomas ĝin cup, tasse, bei aŭ cawan, la utileco de la taso estas teni akvon por trinki. Ĉesu argumenti, sed trinku; ĉesu kvereladi, sed mildigu vian soifon." Jen budhana sinteno al aliaj religioj.