Demando: Sed se ne estas dioj, kiel aperis la universo?
El Vikio BRE
Redakto de 08:57, 18 Sep. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)
Demando: Sed se ne estas dioj, kiel aperis la universo?
Respondo: Ĉiuj religioj havas mitojn kaj rakontojn, per kiuj oni provas respondi tiun ĉi demandon. En antikvaj tempoj, kiam homoj ne komprenis, tiaj mitoj estis taŭgaj, sed en la 21-a jarcento, en la epoko de fiziko, astronomio kaj geologio, tiajn mitojn jam anstataŭis sciencaj faktoj. Scienco jam klarigis la originon de la universo sen helpo de ideo pri dio.