Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?

El Vikio BRE
Redakto de 18:50, 5 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?

  Respondo: La vivlonga deziro kaj avido por unu afero kaj alia, kaj precipe la deziro al plua vivado kreas potencan energion, kiu kaŭzas nian renaskiĝon. Kiam ni renaskiĝas, ni havas korpon, kaj laŭ mia antaŭa diro, la korpo ne rezistas al vundiĝo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi de laboro; ĝi maljuniĝas kaj poste mortas. Tiel avido kondukas al nia fizika sufero, ĉar ĝi kaŭzas nian renaskiĝon.