Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?

  Respondo: Vivlongaj deziro kaj avido por ĉi tiu afero kaj tiu kaj precipe deziro al konstanta ekzisto kreas potencan energion, kiu kaŭzas nian renaskiĝon. Kiam ni renaskiĝas, ni havas korpon, kaj kiel mi diris antaŭe, la korpo ne rezistas kontraŭ vundiĝo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi de laboro; ĝi maljuniĝas kaj fine mortas. Tiel avido kondukas al nia fizika sufero, ĉar ĝi kaŭzas nian renaskiĝon.