Demando: Sed iuj sorĉaj talismanoj funkcias, ĉu ne?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Sed iuj sorĉaj talismanoj funkcias, ĉu ne?

  Respondo: Mi konas homon, kiu sin vivtenas vendante sorĉajn talismanojn. Li pretendas, ke liaj talismanoj povas doni bonan sorton, prosperon, kaj li garantias, ke vi povos eldiveni gajnajn numerojn por loterio. Sed se lia aserto estas vera, kial li ne estas multmilionulo? Se lia sorĉa talismano funkcias, kial li ne gajnas ĉe loterio semajnon post semajno? Li havas nur bonŝancon, ke iuj estas sufiĉe malsaĝaj por aĉeti liajn sorĉajn talismanojn.