Demando: Sed ĉu estas atesto, ke tia dimensio ekzistas?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Sed ĉu estas atesto, ke tia dimensio ekzistas?

  Respondo: Ne. Ne estas tia atesto. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie funkcias tempo kaj spaco, kaj fakte estas tia dimensio ― la mondo kiun ni spertas, do ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie ne funkcias tempo kaj spaco ― Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni:

  "Ekzistas io Nenaskiĝinta, Nefariĝinta, Nefarita, Nekomponita. Se ne ekzistus tio Nenaskiĝinta, Nefariĝinta, Nefarita kaj Nekomponita, ne estus liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tio Nenaskiĝinta, Nefariĝinta, Nefarita kaj Nekomponita, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita." Ud, 80

  Ni scios pri tio tuj kiam ni atingos tion. Ni ankoraŭ devas praktiki ĝis tiam.