Demando: Sed ĉu estas atesto, ke tia dimensio ekzistas?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Sed ĉu estas atesto, ke tia dimensio ekzistas?

  Respondo: Ne. Ne estas tia atesto. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie funkcias tempo kaj spaco, kaj fakte estas tia dimensio ― la mondo kiun ni spertas, do ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie ne funkcias tempo kaj spaco ― Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni:

  "Ekzistas Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefaro kaj Nekomponiĝo. Se ne ekzistus tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefaro kaj Nekomponiĝo, ne estus liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farinta kaj komponita. Sed ĉar estas tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefaro kaj Nekomponiĝo, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita." Ud, 80

  Ni scios pri ĝi tuj kiam ni atingos ĝin. Ni ankoraŭ devas praktiki ĝis tiam.