Demando: Se la verkoj konserviĝis en memoro dum tiel longa tempo, ili eble fariĝus tre malfidinda. Multaj budhaj instruoj perdiĝus aŭ ŝanĝiĝus.

El Vikio BRE
Redakto de 09:31, 19 Okt. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Se la verkoj konserviĝis en onia memoro dum tiel longa tempo, ili eble fariĝus tre malfidinda. Multaj budhaj instruoj perdiĝus aŭ ŝanĝiĝus.

  Respondo: Konservado de verkoj estas komuna klopodo de monaĥaj komunumoj. Ili kunvenis je regulaj tempoj kaj ĉantis partojn aŭ tuton de la Tripitako. Tio fakte neebligis la aldonon aŭ ŝanĝon al ĝi. Imagu, kio okazos se grupo de cent homoj memoras kanton en la koro, kaj kiam ili ĉiuj kantas, iu erare kantas verson aŭ provas enmeti novan verson. La tuta grupo de tiuj, kiuj ĝuste konas la kanton, malhelpas tiun fari ŝanĝon. Estas grave rememori, ke en tiuj tagoj ne troviĝis televidoj, ĵurnaloj kaj anoncoj por delogi kaj konfuzi la menson. La fakto, ke monaĥoj kaj monaĥinoj meditis, signifas, ke ili havis ekstreme bonajn memorojn. Eĉ hodiaŭ, longan tempon post kiam la libroj venis kaj uziĝis, ankoraŭ troviĝas monaĥoj kapablaj reciti la tutan Tripitakon parkere. La monaĥo Mengong Sayadaw de Birmo kapablas tion fari kaj li estas menciita en la Guiness-libro de Rekordoj kiel homo kun la plej bona memoro en la mondo.