Demando: Se la Budho ne estas dio, kial homoj adoras lin?

El Vikio BRE
Redakto de 07:41, 1 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Se la Budho ne estas dio, kial homoj adoras lin?

  Respondo: Estas diversaj adoroj. Kiam iuj adoras dion, ili laŭdas lin aŭ ŝin, prezentas oferojn kaj petas favorojn, kredante, ke la dio aŭdos iliajn laŭdojn, ricevos iliajn oferojn kaj respondos iliajn preĝojn. Budhanoj ne praktikas tian adoron. Estas alispeca adoro kiam ni montras nian respekton al iu aŭ io respektinda. Ni stariĝas kiam instruisto venas en la klasĉambron; ni manpremas kun eminentulon kiam ni renkontas lin; ni salutas kiam oni ludas nacia himnon. Tio estas gestoj de respekto kaj adoro por esprimi nian admiron al speciala persono aŭ afero. Jen estas la adoro, kiun praktikas budhanoj. Statuo de la Budho kun manoj sur kruroj kaj kompatema rideto sur vizaĝo rememorigas, ke ni strebu por disvolvi niajn internajn pacon kaj amon; parfumo de incenso rememorigas al ni pri trapenetranta influo de virto; lampo rememorigas al ni pri lumo de scio; la floroj, kiuj baldaŭ senkoloriĝas kaj velkiĝas, rememorigas al ni pri efemereco. Kiam ni riverencas, ni esprimas nian dankon al la Budho por liaj instruoj al ni. Tio estas la trajto de budhana adoro.