Demando: Se Budhismo estas tiel bona, kial iuj budhismaj landoj estas malriĉaj?

El Vikio BRE
Redakto de 19:22, 2 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Se Budhismo estas tiel bona, kial iuj budhismaj landoj estas malriĉaj?

  Respondo: Se vi volas diri pri ekonomia malriĉeco per malriĉeco, estas vero, ke iuj budhismaj landoj estas malriĉaj. Sed se vi volas diri pri la malriĉeco je kvalito de homa vivo per malriĉeco, eble iuj budhismaj landoj estas tre riĉaj. Ekzemple, Usono estas lando ekonomie potenca kaj riĉa, sed ĝi estas unu el la landoj, kies krimo-proporcio estas la plej alta en la mondo. Milionoj da maljunuloj estas neglektitaj de siaj infanoj kaj mortas solece en maljunulejoj. Hejma perforto, turmento al infanoj kaj toksiĝemo estas cefaj problemoj, kaj triono de tieaj geedzoj fine eksedziĝas. Do ili riĉas je mono, sed malriĉas je vivkvalito. Nun se vi rigardas iujn tradicie budhismajn landojn, vi trovos malsaman situacion. Gepatroj estas honorataj kaj respektataj de siaj infanoj; krimo-proporcioj estas relative malaltaj; eksedziĝo kaj memmortigo estas raraj, kaj ankoraŭ fortaj estas tradiciaj valoroj kiel ĝentileco, malavareco kaj favoremo al fremduloj, toleremo kaj respekto al aliuloj. Kvankam ili estas ekonomie postrestintaj, tamen ili eble havas pli superan vivkvaliton ol la landoj kiel Usono. Sed eĉ se ni juĝas budhismajn landojn nur je ekonomio, unu el la plej riĉaj kaj ekonomie prosperaj landoj en la nuna mondo estas Japanio, kie plej da loĝantoj sin nomas budhanoj.