Demando: Pro kio ni malofte aŭdas pri la filantropiaj aferoj faritaj de budhanoj?

El Vikio BRE
Redakto de 19:33, 2 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Kial ni malofte aŭdas pri filantropiaj aferoj faritaj de budhanoj?

  Respondo: Eble ĉar budhanoj ne opinias sian bonfaron propagandinda. Antaŭ kelkaj jaroj la japana budhisma gvidanto Nikkho Nirwano ricevis la Templetan Premion pro sia laboro akceli interreligian konkordon. Ankaŭ tajlanda budhisma monaĥo lastatempe ricevis la prestiĝan Magsaysay Premion pro sia bonega laboro kontraŭ toksiĝemo. En 1987 alia tajlanda monaĥo, Majstro Kantayapiwat ricevis la Norvegan Infanan Pacan Premion pro sia longjara klopodado helpi senhejmajn infanojn en kamparo. Kaj kiel grandskalan socian laboron faris la Okcidenta Budhisma Organizo por la malriĉuloj en Barato? Ili konstruis lernejojn, infanvartajn centrojn, malsanulejojn kaj malgrandajn industriojn por sin-provizo. Budhanoj prenas helpon al aliuloj kiel esprimon de sia religia praktiko simile al tio de aliaj religioj, sed ili kredas, ke ili devas fari tion kviete sen propagando.