Demando: Mi legis, ke budhismajn sutrojn oni origine skribis sur folioj de palmarboj. Kial oni tion faris?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Mi legis, ke budhismajn sutrojn oni origine skribis sur folioj de palmarboj. Kial oni tion faris?

  Respondo: En la tempo kiam oni skribis la sutrojn ankoraŭ ne inventiĝis papero en Hindio aŭ Srilanko. Oni skribis ordinarajn dokumentojn kiel leterojn, kontraktojn, notojn kaj kondutojn sur bestaj feloj, maldikaj metalaj ladoj aŭ palmfolioj. Budhanoj ne volis uzi bestajn haŭtojn, kaj skribi sutrojn sur metalaj ladoj estis tro multekoste kaj peze, do ili uzis palmfolion. Post kiam ili speciale pretigis la foliojn, ili kunigis tiujn per ŝnureto kaj metis tiujn inter du lignaj kovriloj por fari tiujn konvenaj kaj longdaŭraj kiel modernaj libroj. Post kiam Budhismo venis en Ĉinion, Oni kopiis la sutrojn sur silko aŭ papero. Post ĉirkaŭ 500 jaroj la bezono produkti ekzemplerojn da sutroj venigis inventon de presado. La plej frua presita libro en la mondo estas ĉina traduko de iu el la budhaj instruoj publikitaj en la jaro 828.