Demando: Mi aŭdis, ke meditado estas grava, ĉu vere?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Ĉu meditado estas grava?

  Respondo: Jes, ĝi estas grava. Malgraŭ kiom ni deziras esti bonaj, se ni ne povas ŝanĝi la deziron, kiu faras nin agi laŭ nia antaŭa kutimo, la ŝanĝo estos malfacila. Ekzemple iu konscius, ke li estas malpacienca al sia edzino kaj li promesus al si mem: "Ekde nun mi ne plu estos tiel malpacienca." Sed post horo li krius al sia edzino neatendite nur pro tio, ke malpacienco jam leviĝis sen lia scio. Meditado helpas disvolvi konscion kaj energion necesajn por konverti la enradikiĝintajn mensajn kutimojn.