Demando: La kvina maksimo diras, ke ni devas deteni nin de alkoholaĵoj kaj toksoj. Kial?

El Vikio BRE
Redakto de 18:23, 6 Maj. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

 Demando: La kvina maksimo diras, ke ni devas deteni nin de alkoholaĵoj kaj toksoj. Kial?

  Respondo: Homoj ne drinkas nur por gustumi. Kiam ili drinkas solaj, ilia celo estas serĉi malstreĉiĝon kaj kiam ili drinkas socie, la celo kutime estas serĉi konformiĝon. Eĉ malgranda kvanto da alkoholaĵo perturbas ilian konsciencon kaj konfuzas ilian atenton. Se ili drinkas multe, la efiko povas esti detrua. Budhanoj diras, ke vi povas rompi ĉiujn aliajn maksimojn kiam vi rompas la kvinan maksimon.