Demando: La kvin maksimoj estas negativaj. Ili diras al vi, kion vi ne faru. Ili ne diras al vi, kion vi faru.

El Vikio BRE
Redakto de 18:51, 6 Maj. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: La kvin maksimoj estas negativaj. Ili diras al vi, kion vi ne faru, sed ili ne diras al vi, kion vi faru.

  Respondo: La kvin maksimoj estas bazoj de budhisma moralo. Ili ne estas ĉio. Ni komencas per rekono pri nia negativa konduto kaj per strebo eviti ĝin. Tio estas la celo de la kvin maksimoj. Post kiam ni ne plu faras malbonan konduton, ni komencas fari la bonan. Ni prenu la kvaran maksimon kiel ekzemplon. La Budho diras, ke ni devas komenci per deteno de mensogo. Poste, ni povos diri veron, paroli afable, milde kaj je konvena tempo. Li diras:

  "Rezigninte mensogon, li fariĝas parolanto de la vero, fidinda, ĝusta kaj dependebla. Li ne trompas la mondon. Rezigninte malican parolon li ne ripetas ĉitiean aŭdaĵon tie nek ripetas tiean aŭdaĵon ĉi tie por kaŭzi konflikton inter homoj. Li kunigas disiĝintojn kaj pliproksimigas tiujn, kiuj jam estas amikoj. Harmonio estas lia ĝojo, harmonio estas lia plaĉo kaj harmonio estas lia amo. Tio estas la motivo de lia parolado. Post kiam li rezignas krudan paroladon, lia parolo estas ĝentila, senkulpigebla, plaĉa al oreloj, harmonia al koroj kaj plaĉa al plej multe da homoj. Rezigninte senutilan babiladon, li parolas konvene, kio estas trafa, pri darmo kaj pri disciplino. Li parolas vortojn valorajn, rezoneblajn, precizajn, konvenajn kaj trafajn." M.I, I79