Demando: La Budho jam mortis, kiel li povas helpi nin?

El Vikio BRE
Redakto de 07:32, 1 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: La Budho jam mortis, kiel li povas helpi nin?

  Respondo: Jam mortis Michael Faraday, kiu eltrovis elektron, sed lia eltrovaĵo ankoraŭ helpas nin. Ankaŭ mortis Louis Pasteur, kiu inventis kuracmetodojn kontraŭ tiel multaj malsanoj, sed liaj medicinaj eltrovoj ankoraŭ savas vivojn. Mortis Leonardo da Vinci, kiu kreis majstraĵojn de arto, sed liaj pentraĵoj ankoraŭ donas al ni ĝojon kaj feliĉon. Grandaj herooj kaj heroinoj jam mortis eble antaŭ centoj da jaroj, sed kiam ni legas pri iliaj kondutoj kaj atingoj, ni ankoraŭ ricevis inspiron por konduti kiel ili. Jes, la Budho jam mortis, sed 2500 jarojn poste liaj instruoj ankoraŭ helpas la homaron; lia ekzemplo ankoraŭ inspiras la homaron kaj liaj vortoj ankoraŭ ŝanĝas homan vivon. Nur la Budho havas tiel grandan potencon post sia morto.