Demando: Kion signifas la nomo Tripitako?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kion signifas la nomo Tripitako?

  Respondo: La vorto tripitako konsistis el du partoj, Tri Signifas "tri" Kaj Pitako signifas "korbojn". La unua parto de la nomo venis de la fakto, ke la budhismaj verkoj konsistis el tri partoj. La unua parto, nomata Sutra Pitako, entenas ĉiujn instruojn de la Budho kaj iom da instruoj de liaj iluminiĝintaj disĉiploj. La stiloj de la materioj en la Sutra Pitako estas diversaj, kaj permesas al la Budho prediki sian instruon al diversaj homoj. Multaj instruoj de la Budho estas predikoj dum aliaj estas dialogoj. Aliaj partoj kiel la Damapado prezentis la budhan instruon per versaroj. La jatakoj, kiel alia ekzemplo, konsistis el amuzaj rakontoj, en kiuj la ĉefaj roloj ofte estis bestoj. La dua parto de la Tripitako estas la Vinaja Pitako. Ĝi konsistis el reguloj kaj procesoj por monaĥoj kaj monaĥinoj, konsiloj pri monaĥejaj administrado kaj proceso, kaj la frua historio de monaĥa komunumo. La lasta parto estas nomita Abidarma Pitako. Ĝi estas kompleksa kaj profunda por analizi kaj klasifiki ĉiujn elementojn, kiuj konsistigis individuon. Kvankam Abidamo estis iom pli malfrua ol la unuaj du partoj de la Tripitako, ĝi entenas nenion kontraŭ ili.

  Nun ni ekspliku la vorton "pitako". En antikva Hindio konstruistoj kutime transportis konstruajn materialojn de unu loko al alia per korboj. Kun korboj sur sia kapo, ili iris iom da distanco al la sekvaj laboranto, pasigis ĝin al li, kaj denove ripetis la proceson. En la tempo de la budho, skribo estis konata, tamen kiel medio malpli fidinda ol la homa memoro laŭ opinio. Libroj povus putri en musona malsekiĝo aŭ mordiĝi de blankaj formikoj, sed homa memoro povas daŭri tiom longe kiom oni vivas. Do monaĥoj kaj monaĥinoj tenis la budhajn instruojn en sian memoron kaj pasigis ĝin al aliaj kiel konstruistoj transportis teron kaj brikojn unuj al aliaj per korboj. Jen kial tri partoj de la budhismaj verkoj nomiĝas korboj. Konservate tiamaniere por centoj da jaroj la Tripitako finfine skribiĝis en ĉirkaŭ 100 a.K. en Srilanko.