Demando: Kion diras la Budho pri la origino de la universo?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kion diras la Budho pri la origino de la universo?

  Respondo: Estas tre interese, ke la budha eksplikado pri la universa origino tre proksimas al la vidpunkto de scienco. En la Aganna Sutro la Budho priskribis, ke la universo detruiĝis kaj denove estiĝis en la nuna formo dum longa periodo de sennombre milionoj da jaroj. La unua vivo formiĝis sur la surfaco de akvo kaj denove disvolviĝis de simplaj al komplikaj organismoj post sennombre milionoj da jaroj. Li diris, ke ĉiuj tiuj procezoj moviĝas pro naturaj kaŭzoj tute sen komenco aŭ fino.